Malfermi la ĉefan menuon

Eduardo de Woodstock, konata ankaŭ kiel la Nigra Princo (15-a de junio 1330 – 8-a de junio 1376),[1][2] estis la plej aĝa filo de la reĝo Eduardo la 3-a, kaj tiele la heredonto de la Anglia trono. Li mortis antaŭ sia patro kaj tiele li neniam iĝis reĝo. Lia filo, Rikardo la 2-a, sukcedos en la trono. Eduardo tamen akiris distingon kiel unu el la plej sukcesaj anglaj komandantoj dum la Centjara milito, kaj estis konsiderita de siaj samtempuloj kiel modelo de kavalireco kaj unu el la plej grandaj kavaliroj siatempe.[3]

Eduardo de Woodstock
Edward the Black Prince - Illustration from Cassell's History of England - Century Edition - published circa 1902.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1330 (1330-06-15)
en Woodstock
Morto 8-an de junio 1376 (1376-06-08) (45-jara)
en Palaco de Westminster
Mortokialo disenterio [#]
Tombo Katedralo de Canterbury [#]
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj [#]
Patro Eduardo la 3-a de Anglio [#]
Patrino Filipa de Henegovio [#]
Gefratoj Joan of England • Mary of Waltham • Margaret, Countess of Pembroke • Isabella de Coucy • Johano de Gento • Edmundo el Langley, la 1-a Duko de Jorko • Lionel of Antwerp, 1st Duke of Clarence • Thomas of Woodstock, 1st Duke of Gloucester [#]
Edzino Joan of Kent [#]
Idoj Rikardo la 2-a de Anglio • Edward of Angoulême • Roger Clarendon [#]
Profesio
Okupo militistoprincopolitikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Eduardo iĝis Duko de Kornvalo en 1337. Li zorgis pri la regno dum foresto de sia patro en 1338, 1340, kaj 1342. Li iĝis Princo de Kimrujo en 1343 kaj estis kavalirigita fare de sia patro en La Hogne en 1346.

En 1346 la Princo Eduardo komandis la avangardon en la Batalo de Crécy, kaj tiele lia patro intence permesis ke li venku en la batalo. Li partoprenis en 1349 en la Kaleza ekspedicio de Eduardo la 3-a. En 1355 li estis nomumita reĝa leŭtenanto en Gaskonio, kaj estris armeon en Akvitanion, dum kiu li rabadis Avignonet kaj Castelnaudary, rabdetruis Karkasonon, kaj ŝtelegis Narbonon. La venontaj jaron (1356) dum alia rabadinvado li rabadis Aŭvernjon, Limoĝion, kaj Berry, sed li malsukcesis konkeri Bourges. Li proponis pacon al la reĝo Johano la 2-a apud Poitiers, sed tiu malakceptis kapitulaci li mem kiel prezo de la akcepto. Tio kondukis al la Batalo de Poitiers, kie lia armeo venkis super la Francoj kaj kaptis la reĝon Johanon kiel prizonulo.

La venontan jaron, la Nigra Princo revenis al Anglio. En 1360 li negocadis la Traktaton de Brétigny. Li iĝis Princo de Akvitanio kaj Gaskonio en 1362, sed lia suvereneco ne estis agnoskita de la senjoro de Albret kaj de aliaj nobeloj el Gaskonio. Laŭ ordono de sia patro, li malpermesis la rabadon fare de Angloj kaj Gaskonaj liberaj trupoj en 1364. Li interkonsentis kun don Pedro de Kastilio kaj Karolo la 2-a de Navaro, laŭ kiu oni pruntis Castro Urdiales kaj la provincon Biskajo al li kiel sekurejo kontraŭ monprunto; en 1366 tiel trapasejo tra Navaro estis sekurigita. En 1367 li ricevis leteron de defio el Henriko la 2-a (Kastilio), duonfrato kaj rivalo de Don Pedro. Samjare, post obstina konflikto, li venkis super Henriko en la Batalo de Nájera. Tamen li akiris nek Bizkajon nek la redonon de la pruntita mono al Don Pedro, kaj li revenis al Akvitanio. Denove milite kontraŭ Francio nome kontraŭ Karlo la 5-a en 1369, li kaptis Limoges, kie en 1370 li ordonis masakron kiel revenĝo pro volonta kapitulaco de la urbo al Francoj fare de ties episkopo, kiu estis iam lia amiko.

NotojRedakti

  1. Barber 2008.
  2. Eduardo de Woodstock laŭ sia naskoloko, (Hunt 1889, p. 90 citas la Baker Chronicle) estis Duko de Kornvalo (ekde 1337), Princo de Kimrujo (ekde 1343) kaj Princo de Akvitanio (1362–1372). Li estis foje nomita Eduardo la 4-a (Hunt 1889, p. 90 citas Walsingham Eulogium.
  3. Wagner 2006, p. 116.

BibliografioRedakti

  • Barber, Richard (1978), Edward, Prince of Wales and Aquitaine: a biography of the Black Prince, London: Allen Lane, ISBN 0-7139-0861-0
  • Barber, Richard (Januaro 2008), "Edward, prince of Wales and of Aquitaine (1330–1376)", Oxford Dictionary of National Biography (rete), Oxford University Press, doi:10.1093/ref:odnb/8523
  • Wagner, J. (2006), Encyclopedia of the Hundred Years War (PDF), Westport: Greenwood Press, ISBN 978-0-313-32736-0 Alirita la 23an de Oktobro 2018.