Eduka Instituto de Skotlando

skota instruista sindikato

La Eduka Instituto de Skotlando (EIS, angle Educational Institute of Scotland kaj skotgaele Institiud Foghlam na h-Alba), fondita en 1847 en Edinburgo, estas la plej malnova sindikato de instruistoj en la mondo. Ĝi ankaŭ estas la senkonkurence plej granda sindikato de instruistoj en Skotlando, kie ok el dek instruistoj estas membroj de la sindikato. La sindikato strukturĝas kiel neprofitcela organizaĵo laŭ skota juro kun reĝe aprobita statuto.

emblemo de la instituto

HistorioRedakti

 
la centra oficejo de la instituto

De 1696, kiam paroĥaj lernejoj fariĝis devigaj, kristanismaj paroĥaj lernejoj dominis edukon en Skotlando ĝis la frua 19-a jarcento. Ekzistis neniuj formalaj enirkriterioj por la instruista profesio, kaj la kvalifikoj de instruistoj variis de nekleraj al universitataj diplomoj. De 1820 ĝis 1846 ekzistis transira periodo en kiu kritikistoj rigardis kaj la skotan lernejan sistemon kaj la instruistojn. Tiu periodo de socia agitado kaj eksperimentado aktivigis la fondon de multaj lernejoj kiuj poste iĝis altlernejoj por instruistoj.

En la sama tempo, ŝancoj malfermiĝis por virinoj eniri la instruan profesion. Ĉi tio kompreneble ekscitis kelkajn virajn instruistojn, dum aliaj kuraĝigis virinojn en ĉi tiuj profesioj. Frapan kazon reprezentas Mary Somerville, kiu trejnis virinojn science kontraŭ la deziroj de sia unua edzo kaj kun la konsento de sia dua edzo. Tiu ĉi emfazo de vira influo super virinoj ankoraŭ daŭris multajn jarojn. La leĝaj regularoj intervenis ĉiam pli profunde en la interesojn de lernejoj kaj instruistoj, tiel ke en 1847 la Eduka Instituto de Skotlando estis fondita ĉe renkontiĝo de kelkcent viraj instruistoj en Edinburgo.

Centra al la koncepto de la EIS estis la kompreno, ke la lernejoj kaj universitatoj de Skotlando formis tuton, kie unu subtenas la alian. Por plenumi la konkurantajn postulojn, la EIS starigis sian propran kvalifikan sistemon, kiu plejparte baziĝis sur la klasika liberala enhavo, sed samtempe estis sufiĉe postulema por povi konkuri kun la leĝaj postuloj.

En 1872 la Eduka Leĝo de Skotlando igis edukadon deviga por ĉiuj infanoj inter la aĝoj de kvin kaj dek tri jaroj. Kiel rezulto, lastatempe fondita ŝtata eduka departemento transprenis la administradon de la plej multaj lernejoj de la Eklezio de Skotlando kaj daŭre prizorgis ilin kun la skota signifo de publika lernejo. En la sama jaro, la instituto allasis virinojn kiel membrojn, eble kiel rezulto de la ekkompreno ke la enorma bezono de instruistoj kreita per la leĝoŝanĝo povus nur esti plenumata kun la helpo de virinoj.

Tamen, la instituto jam pruvis sin antaŭ tiu reformo. La 13-an de majo 1851, Reĝino Viktorio subskribis la reĝe aprobitan statuton. Ĝi estis ŝanĝita unuafoje la 4-an de novembro 1925 per subskribo fare de reĝo Georgo la 5-a, kaj duafoje la 9-an de junio 1978 per subskribo fare de de Elizabeto la 2-a.

Rilatoj al EsperantoRedakti

Inter la du mondmilitoj, do en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, en la instituto fortis pluraj reprezentantoj aktive subtenantaj Esperanton. Aparte elstaris la instruistino kaj eduka esploristino Jane Baird. Ŝi estis ano de la Lingva Komitato, ano de la L.K.K. por la UK 1926 en Edinburgo, kaj unu el la tri kompilantoj de la Edinburgh Esperanto Dictionary, de kiu ĝis ŝia forpaso pli ol cent mil ekzempleroj disvendiĝis en anglalingvaj landoj. Jane Baird estis unu el la reprezentantoj de Britio ĉe la Eduka Kongreso sub aŭspicio de la Ligo de Nacioj, ĉe la Mondkonferenco de Edukado en Ĝenevo en 1929, kaj oficiale reprezentis la Edukan Instituton de Skotlando ĉe la UK 1929 en Budapeŝto.

Eksteraj ligilojRedakti