Edukado.net
Edukado.net estas retpaĝaro pri instruado de Esperanto. Ĝi celas ĉefe kunlaboradon inter Esperanto-instruistoj, sed estas ankaŭ helpilo por memlernantoj. La paĝaro estis lanĉita la 15-an de decembro 2001 kaj tute renovigita en 2005. Ĝi estas prizorgata de Katalin Kováts kaj subtenata de Esperantic Studies Foundation.
Edukado.net | |
---|---|
Retadreso | Edukado.Net |
Lingvo(j) | Esperanto |
Fondiĝo | 15-a de decembro 2001 |
Stato | aktiva |
CelojRedakti
- Katalogi kaj analizi ekzistajn instrumaterialojn
- Sekurigi kaj disponigi tra interreto valorajn, sed nepublikitajn instrumaterialojn, ekzercojn, ideojn
- Plialtigi la kvaliton de uzataj instrumaterialoj (la merkato por tiuj estas ankoraŭ malgranda, do prezoj estas altaj kaj multaj personoj faras mem instrumaterialon, ofte malbonkvalitan kaj erarplenan)
- Helpi kunlaboradon inter instruistoj per kreado de virtuala komunumo
- Faciligi interŝanĝon de spertoj kaj materialoj
- Ebligi ĉiutagan uzon de la lingvo
- Alporti subtenon per tuja respondo al demandoj, petoj kaj mesaĝoj
- Instigi sisteman profesian evoluon kaj plulernadon
- Alporti helpon por memlernantoj
- Influi pozitive la eldonon kaj uzon de instrumaterialo (pere de publikigitaj recenzoj, komentoj kaj statistikoj pri la uzo)
EnhavoRedakti
- Instrumaterialo (tekstoj, bildoj, sonmaterialo) por ĉianivelaj kursoj
- Katalogo kun detalaj recenzoj de Esperanto-lernolibroj
- Informoj pri la KER-ekzamenoj kun specimenoj, pri la Internaciaj Ekzamenoj de UEA-ILEI, kaj pri naciaj Esperanto-ekzamenoj
- Anoncejo kaj legejo pri eventoj en Esperantio
- Listoj de Esperanto-lernejoj kaj kursgvidantoj
- Koresponda servo
- Forumo
- Reta Instruista Trejnado
- Reta ludo RISKO
ServojRedakti
RITERedakti
Edukado.net ofertas trejnkurson por instruemuloj de Esperanto. Temas pri RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net). Ĝi celas doni eblon spertiĝi pri metodiko, teoria kaj praktika kaj akirigi instruspertojn al tiuj personoj, kiuj ne povas vizitadi ĉeestan kurson, trejnadon, aŭ pere de la reto volas refreŝigi siajn konojn kaj sub gvidado riĉigi sian ilaron kaj teknikojn por interese kaj moderne gvidi Esperanto-kursojn. Kadre de la studoj RITE disponigas ne nur metodikajn konojn kaj spertojn, sed la kursanoj studos kaj ekzameniĝos ankaŭ pri aliaj, komplementaj studobjektoj, ligitaj al pedagogio, al la internacia lingvo kaj al ties kulturo.
Al la temaro apartenos konoj kaj praktikaj agoj ekzemple rilate al aktivado en la movado. RITE ne donas oficialan institucian diplomon. La finstudintoj, post sukcesaj ekzameniĝoj kaj prezento de du provlecionoj (filmitaj aŭ antaŭ ĉeesta komisiono prezentitaj), ricevos atestilon, subskribitan de RITE-gvidanto kaj reprezentanto de alia partnera organizaĵo aŭ instituto. RITE ne celas anstataŭi la ĉeestajn kursojn (ekzemple la Lingvistikaj Studoj, kiuj okazas ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kiuj ĝuste pro la fizika kunesto kaj konstanta uzo de lingvo en amika kaj kolega etoso ebligas ne nur sciojn, sed ankaŭ kreon de kontaktoj kaj personaj rilatoj) sed pro bezono de multaj esperantistoj ĝi ebligas fakan formadon en plifaciligita formo kaj propra ritmo por tiuj, kiuj troviĝas geografie for de ĉeestaj kursoj kaj en finance malavantaĝaj situacioj. La formado en RITE kaj la ĉeestaj trejnadoj komplementas unu la alian.[1]
Ekparolu!Redakti
Historio
La sukceso de la kurso Duolingo en 2016 indikis, ke aperas esperantistoj kun bazaj konoj kaj granda bezono paroli.
Celo de la projekto
Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon
Baza ideo
Ene de edukado.net ni kreis programon, kie la du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi skajpajn parolsesiojn.
Funkciado
La nevo anoncas sin kaj ekrilatas kun Katalin Kovats. Poste la persono rajtas fari dek sesiojn kun diversaj geonkloj. Unu sesio daŭras 30 minutojn.
Rilatoj kun aliaj organizojRedakti
Edukado.net laboras kun la Ekzamenkomisiono de Universala Esperanto-Asocio por funkciigi la KER-ekzamenojn pri Esperanto. La redaktanto de Edukado.net, Katalin Kováts, samtempe estas la gvidanto de la Ekzamenkomisiono de UEA kaj organizas la ekzamensesiojn.[2] [3]
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Retejo de Edukado.net
- Usona Esperantisto 2020:3 Plibonigu vian parolkapablon, senpage!
- Mallonga reklamfilmo pri Edukado.net kreita de Katalin Kováts en julio 2022 esperante
ReferencojRedakti
- ↑ Informoj pri RITE el la retejo de Edukado.net
- ↑ Kováts, Katalin. 2022. "Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj de UEA". Esperanto 1367(4), p. 78.
- ↑ "Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon". Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1001 (2021). [1]