Edward Bulwer-Lytton
Edward George BULWER-LYTTON (n. la 25-an de majo 1803 en Londono, m. la 18-an de januaro 1873 en Torquay) estis angla verkisto kaj politikisto.
Edward Bulwer-Lytton | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Edward Bulwer-Lytton, 1. Baron Lytton | |||||
Naskonomo | Edward George Earle Lytton Bulwer-Lytton | ||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1803 en Londono | ||||
Morto | 18-an de januaro 1873 (69-jaraĝa) en Torquay | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Trinity College • Halo Triunuo vd | ||||
Partio | Whig vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | William Earle Bulwer vd | ||||
Patrino | Elizabeth Barbara Lytton vd | ||||
Gefratoj | Henry Bulwer, 1st Baron Dalling and Bulwer • William Earle Lytton Bulwer vd | ||||
Edz(in)o | Rosina Bulwer Lytton vd | ||||
Infanoj | Robert Bulwer-Lytton, 1st Earl of Lytton • Emily Bulwer-Lytton vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Owen Meredith • Pisistratus Caxton vd | ||||
Okupo | dramaturgo • verkisto • politikisto • romanisto • poeto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • prozisto vd | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • politiko vd | ||||
Aktiva en | Londono • Anglio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pelham ❦ Godolphin ❦ La Lastaj Tagoj de Pompejo ❦ Rienzi ❦ The Coming Race ❦ Ernest Maltravers ❦ Paul Clifford ❦ Leila: or The Siege of Granada ❦ Eugene Aram ❦ La Lasto el la Baronoj ❦ La Damo de Liono ❦ Not So Bad as We Seem, or, Many Sides to a Character: A Comedy in Five Acts ❦ Richelieu ❦ Money vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Per siaj dramoj, historiaj romanoj kaj krimromanoj, laŭstile troviĝantaj inter romantismo kaj realismo, li fariĝis unu el la plej popularaj verkistoj siatempaj. Mondfamon li gajnis per sia romano The Last Days of Pompeii (= La lastaj tagoj de Pompejo), kiu en la 20-a jarcento plurfoje estis filmigita.
Li estas tiu kiu elpensis la frazojn "la malklera homamaso" kaj "la plumo estas pli potenca ol la glavo". Neforgesebla lia nomo krome restas pro parodia konkurso: Ĉar la komenco de lia romano Paul Clifford (It was a dark and stormy night…) neglektis ĉiujn regulojn de bona stilo, oni en la jaro 1982 decidis lanĉi konkurson por trovi laŭeble plej teruran komencon de literatura verko. La anglalingva retpaĝo pri tiu ĉi konkurso troviĝas ĉe: http://www.bulwer-lytton.com/
Listo de verkoj Redakti
- Pelham (romano, 1828)
- Paul Clifford (romano, 1830)
- The Last Days of Pompeii (romano, 1834)
- Rienzi, the Last of the Roman Tribunes (romano, 1835)
- The Lady of Lyons (dramo, 1838)
- Money (dramo, 1840)
- Zanoni (romano, 1842)
- A strange story (romano, 1862)
- The Coming Race (1871)