Edward J. Smith estis kapitano sur ŝipo Titanic. Li naskiĝis la 27-an de januaro 1850, mortis nokte de la 14-a al la 15-an de aprilo 1912 en Atlantiko. Smith komencis en la aĝo de dek ses jaroj kiel navigaciisto sur velŝipo. Dum angla-bura milito li deĵoris kiel kapitano en Reĝa marista rezervo. En la tempo, kiam li transprenis komandadon sur Titanic, li estis sesdekjara, por kompanio White Star Line li laboris tridek jarojn, el tio dudek kvin en rango de kapitano. Iu kalkulis, ke ĝis la unua navigacio de Titanic kapitano Smith havis post si jam du milionojn da mejloj de navigado en deĵoroj de la kompanio. Antaŭ ol li venis sur Titanic-on, kapitano Smith komandis al Olympic.

Edward J. Smith
kapitano sur Titanic
kapitano sur Titanic
Persona informo
Naskiĝo 27-a de januaro 1850
en Hanley,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 15-a de aprilo 1912
en Atlantiko
Mortokialo drono
Loĝloko 17 Marine Crescent, Waterloo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Memorigilo Edward J. Smith
Familio
Infano Helen Russell-Cooke
Okupo
Okupo maristoŝipestro
vdr

Li estis tre ŝatata inter la vojaĝantoj kaj multaj vojaĝantoj eĉ ŝanĝis planitajn vojdirektojn, nur por ke ili navigaciu kun li.

Du jarojn post lia morto, en la jaro 1914, la urbestro de Lichfield decidis, ke Smith meritas, ke la urbo konstruu omaĝe al li monumenton.

Pri la cirkonstancoj de la morto de Smith ekzistas kontraŭdiraj raportoj. Pasaĝero rakontis al la gazeto New York Herald, ke Smith dronis en la ŝipa stirejo[1]. La sama gazeto citas diron de la skulptisto Paul Chevré, ke Smith mortpafis sin per sia pistolo, sed Chevré poste malkonfirmis tion[2]. Radia oficiro Bride deklaris[3], ke Smith saltis de la ŝipa ponto maren. Rakonto, laŭ kiu Smith naĝante portis infanon al savboato kaj tiam renaĝis al sia sinkanta ŝipo, ne ŝajnas kredinda.

Notoj

  1. Stephen Spignesi. (2012) The Titanic for Dummies (angle). John Wiley & Sons, p. 207.
  2. Secondary accounts of an officer's suicide (angle) (HTML). Alirita 2013-07-14.
  3. Testimony of Harold S. Bride, recalled Deklaro de Harold S. Bride al la Usona Senato (angle). Alirita 2013-07-14.