La angla pentristo, ilustristo kaj verkisto Edward LEAR [lir] naskiĝis la 12-an de majo 1812 en Londono kaj mortis la 29-an de januaro 1888 en San Remo, Italio.

Edward Lear
Persona informo
Edward Lear
Naskiĝo 12-an de majo 1812 (1812-05-12)
en Highgate
Morto 29-an de januaro 1888 (1888-01-29) (75-jaraĝa)
en Sanremo
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Subskribo Edward Lear
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ilustristo • pentristo • romanisto • ornitologo • komikistohumuristo vd
Verkado
Verkoj The Book of Nonsense vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj unuaj publikaĵoj estis pentraĵoj pri birdoj kaj ilustritaj vojaĝraportoj. Famon li tamen gajnis pro sia sensenca poezio. Sian unuan tiuspecan verkon A book of nonsense li origine kreis por la nepoj de sia dunganto. Ĝi estis riĉe ilustrita kaj entenis la plej ŝatatajn lirikaĵojn de Lear: limerikojn. Pluraj samspecaj verkoj sekvis, sed krom amuzon ili ankaŭ respegulis iusencan melankolion rezultantan el la depresioj je kiuj la aŭtoro suferis.

Famaj verkoj redakti

  • Illustrations of the Family of the Psittacidae, or Parrots (1832)
  • Illustrated excursions in Italy (1846)
  • A book of nonsense (1846)
  • Nonsense Songs, Stories, Botany and Alphabets (1871)
  • More Nonsense, Pictures, Rhymes, Botany, etc. (1872)
  • Laughable lyrics (1877)

En esperanto aperis redakti

  • La Strig' kaj la Kato—Trad. Pejno Simono.[1]
  • La Dongo, kies nazo lumemas. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 207.
  • La jumblioj. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 206.

Referencoj redakti