Edward Rydz-Śmigły

Edward Śmigły-Rydz propranome Edward Rydz, pseŭdonimo Śmigły, Tarłowski, Adam Zawisza (n. 11-a de marto 1886 en Brzeżany[noto 1] en Podole, en pli posta Vojevodio tarnopola m. 2-an de decembro 1941 en Varsovio estis pola politikisto, marŝalo de Pollando, Armeestro de Polaj Fortoj dum defenda milito el la jaro 1939, formale dum 17 tagoj sekvanto de prezidento de Pollando.

Edward Rydz-Śmigły
Adam Zawisza, Śmigły, Tarłowski


Naskiĝo 11-an de marto 1886
en Brzeżany[noto 1], Aŭstrio-Hungario
Morto 2-an de decembro 1941
en Varsovio okupata fare de Tria regno (nun Pollando)
Soldata kariero
Rango: Marŝalo de Pollando
Komandis al: Ĉefkomandanto de Pola Armeo
Militoj: Unua mondmilito, Pola-soveta milito, Invado en Pollandon
Medaloj: Ordeno de Blanka Aglo Virtuti Militari Virtuti Militari Polonia Restituta Polonia Restituta Polonia Restituta Kruco de Kuraĝeco Kruco de Kuraĝeco Kruco de Kuraĝeco Kruco de Kuraĝeco Kruco por Meritoj Kruco de Sendependeco kun Glavoj Stelo de Rumanio Ordeno de Blanka Rozo (Finland) Order of Saint Sava (Yugoslavia) Ordeno por Merito (Hungary) Lacplesis Ordeno (Latvia) Order of the Crown of Italy Order of the Rising Sun (Japan) Kruco por Militaj Meritoj (Italio)
Persona informo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato • Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Subskribo Edward Rydz-Śmigły
Okupo
Okupo oficiro • poeto • pentristo • verkistopolitikisto
vdr

La karieron komencis kiel komandanto de la 3-a bataliono de Polaj Legioj. Kiam Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski estis malliberigitaj en Magdeburgo, ekgvidis Polan Militaran Organizaĵon (POW). Dum la pola-bolŝevika milito, en la rango de generalo-leŭtenanto komandis i.a. 3-an kaj 2-an Armeon. En 1935, post morto de Piłsudski, estis nomumita de prezidento Ignacy Mościcki ĝenerala inspektisto de Armitaj fortoj, kaj jaron poste en kontroversiaj cirkonstancoj nomumita marŝalo de Pollando.

La 1-an de septembro 1939, unuan tagon de la germana invado en Pollandon, Ignacy Mościcki nomumis lin Supera Komandanto. Tagon post la soveta invado en Pollandon transiris kune kun sia stabo landlimon kun Rumanio, kie estis internigita. La 26-an de oktobro 1941 sekrete revenis de Budapeŝto al Varsovio, kie la 29-an kaŝe ekloĝis kiel Adam Zawisza kaj restis konspire ĝis la morto en decembro 1941.

Edward Rydz-Śmigły estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kelkaj fontoj indikas la naskolokon de Rydz-Śmigły vilaĝoj ŁapszynLeśniki, situantaj proksime de Brzeżany.

Bibliografio redakti

  • Stanley S. Seidner, Marshal Edward Śmigły-Rydz Rydz and the Defense of Poland. New York, 1978.
  • Ryszard Mirowicz, Edward Rydz-Śmigły: działalność wojskowa i polityczna (Edward Rydz-Śmigły. Militista kaj politika agado), Instytut Wydawniczy Związków Zawodowych, Warszawa 1988. ISBN 83-202-0603-0.

Eksteraj ligiloj redakti