Edward Vernon Harcourt

Edward William Vernon Harcourt (26a Junio 1825 – 19a Decembro 1891) estis angla naturalisto kaj politikisto konservisma.

Edward Vernon Harcourt
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1825 (1825-06-26)
Morto 19-an de decembro 1891 (1891-12-19) (66-jaraĝa)
Lingvoj angla
Loĝloko Nuneham Courtenay
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Christ Church College
Familio
Patro William Vernon Harcourt
Patrino Matilda Mary Gooch
Edz(in)o Lady Susan Harriet Holroyd
Infanoj Edith Harcourt • Aubrey Harcourt
Okupo
Okupo politikisto • ornitologo
vdr

Harcourt naskiĝis en Stanton Harcourt, Oxfordshire, kiel filo de pastro kaj sciencisto William Vernon Harcourt kaj nepo de Edward Harcourt, Arkiepiskopo de York. Li edukiĝis ĉe la Christ Church College (Oksfordo).

Harcourt estis grava politikisto kaj militisto en la regiono, organizanto de volontulaj rotoj en 1862, kaj dum 15 jaroj Prezidanto de la National Artillery Association.[1]

Li estis aŭtoro de Sketch of Madeira (1851) kaj de Sporting in Algeria (1859).

Li heredis parkon kaj domegon ĉe Nuneham House en 1871 kaj tie konstruigis preĝejon en 1872-74.[2]

Li estis Membro de la Parlamento por Oxfordshire el 1878 al 1885 kaj por Henley el 1885 al 1886.

Harcourt edziĝis al sinjorino Susan Harriet Holroyd, filino de la 2a barono Sheffield en 1849. Lia frato estis politikisto William Vernon Harcourt.

Referencoj redakti

  1. Debretts Guide to the House of Commons 1886
  2. (1957) A History of the County of Oxford: Volume 5: Bullingdon Hundred, Victoria County History, p. 234–249.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Hansard 1803–2005: contributions in Parliament de Edward Vernon Harcourt