Malfermi la ĉefan menuon

Edward W. GUO (* 1987) estas komponisto kaj kreinto de interreta muzikkolekto IMSLP/Petrucci Music Library.

Malmulton oni scias pri li, nur kion li mem asertis sub sia paĝo Feldmahler[1] en la vikieca projekto IMSLP:

Guo studis muzikon en New England Conservatory of Music en Bostono, Masaĉuseco. Li ludas pianon kaj violonon. La studojn li finis "recently"[2] per Bakalaŭro en komponado. La projekton IMSLP li komencis "on a cold winter day in my 18th year" ("iun malvarman vintran tagon en mia 18-a jaro").

Laŭ propra indiko li parolas la anglan, la ĉinan kaj la japanan.

La projekto IMSLP ekfunkciis la 16-an de februaro 2006, en septembro 2008 ĝi estis la plej granda tia kolekto kun pli ol 11.000 verkoj (20.000 partituroj) de pli ol 1.200 komponistoj.

FontojRedakti

  1. Paĝo http://imslp.org/wiki/User:Feldmahler vizitita en oktobro 2008
  2. do supozeble en 2008