Edwin Beard Budding

Edwin Beard Budding (1795 - 1846) estis angla inventisto. Tiel li inventis en 1830 la gazontondilon. Li tiam laboris kiel inĝeniero en Stroud (Gloucestershire). Antaŭ lia invento la herbo antaŭ ĉio estis falĉita per falĉilo. Li elpensis sistemon ĉe kiu anstataŭ unu akra tranĉilo, kiel ĉe la falĉilo, du tranĉiloj estas uzataj. Avantaĝo de tio estas ke la herbo ne kurbiĝas dum la tondado.

Edwin Beard Budding
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1795 (1795-01-01)
en Stroud
Morto 1-an de januaro 1846 (1846-01-01) (51-jaraĝa)
en Stroud
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr
Clindra gazontondilo el 1888

Li ankaŭ inventis la alĝustigeblan boltilon. Iom simila al la reguligebla boltilo kiu pliposte, en 1894, en Svedio estis inventita de Johan Petter Johansson.