Edwin BURG (naskiĝis en 1925, mortis en 2016) estis nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA ekde 2003.

Vivo redakti

Burg naskiĝis en la iama kolonio Nederlanda Hindio (nuna Indonezio). Post malliberigo (1942-1945) en japanaj koncentrejoj en la insulo Javo pro la dua mondmilito, li en 1946 ekloĝis en Nederlando, studis ekonomion kaj laboris en banko. En 1965 li eklernis Esperanton kaj ekde tiam dediĉis sin al disvastigo de la lingvo, skribis leterojn al aŭtoritatuloj kaj artikolojn por ĵurnaloj, mecenatis plurajn Esperanto-organizojn. Dume li fariĝis estrarano de la Haga Sekcio de la Nederlanda Esperanto-asocio LEEN. Ekde 1979, tuj post sia emeritiĝo, li ĉiutage vizitis la oficejon de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) kaj poste starigis kaj gvidis la tiean informejon Esperanto-Centro Nederlanda. Li eldonis skriban kurson kaj varbis plurdekojn da novaj Esperantistoj. Ekde 1995 li estis estrarano de IEI. Edwin Burg estis, cetere, Honora Membro de IEI de 2002 kaj de 2003 de UEA. Lia agado estis altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo Esperanto.