Effi BIEDRZYNSKI (naskiĝinta Kaiser la 5-an de aprilo 1910 en Schweina, mortinta la 8-an de decembro 2004 en Stutgarto) estis germana pruvlegistino eldoneja, esploristino pri Goeto kaj publicistino.

Effi Biedrzynski
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1910 (1910-04-05)
en Schweina
Morto 8-an de decembro 2004 (2004-12-08) (94-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo publikigistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Q18712014 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Biedrzynski nomiĝis inter fakuloj damego de la goeta kaj vajmara literaturaĵoj. Ŝi pasigis la junulajn jarojn en Schweina kaj Bad Liebenstein fascinite jam frue de ĉio rilata al Goeto. Tion ŝi pliintensigis post nupto kun la berlina privata klerulo kaj filozofo Oswald Bendemann en la jaro 1934-a. Li estis pranepo de la skulptisto kaj grafikisto Johann Gottfried Schadow falonte dum la lastaj militaj tagoj en 1945 ie inter Poznano kaj Toruń. Effi danke al ties familianoj (ekz. al la en la vajmara strato Südstraße vivanta avino Hedwig Bendemann) baldaŭ sentis sin hejme ankaŭ en Vajmaro. Ne mallonge poste ŝiaj profundaj konoj pri la Vajmara klasikismo furoris en la tuta urbo.[1]

Biedrzynski iĝis konata ankaŭ pro ŝia poŝkalendaro Goethekalender kiun ŝi eldonis inter 1964 kaj 2003 - Mit Goethe durch das Jahr. Por ĝi, kies eldonon prizorgis la eldonejo Artemis en Zuriko, ŝi elektis la citaĵojn kaj eltiraĵojn kaj kunliveris notojn kaj fontindikojn. La eldonokvanto por jaro estis mire de pli ol po 40.000 ekzempleroj.

Biedrzynski vivis kaj laboris duonan jarcenton en Stutgarto kie ŝi ankaŭ forpasis. Ŝia postlasitaĵaro tamen troviĝas je Goeto-Ŝilero-Arkivo en Vajmaro.[2]

Honoroj redakti

  • 1995: Goldene Goethe-Medaille der Goethe-Gesellschaft Weimar
  • 1996: Verdienstmedaille des Landes Baden-Württemberg

Verkoj redakti

  • Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0.
  • Vorwort in: Das große deutsche Novellenbuch. Artemis und Winkler, München 1995, ISBN 3-538-06640-X.
  • eldonistinece: Johann Wolfgang von Goethe: Dichter lieben nicht zu schweigen. Das Leben im Gedicht. Artemis & Winkler, Düsseldorf/Zürich 1999, ISBN 3-538-07083-0.
Mit Goethe durch das Jahr (ekzemplo)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti