La egal-mova artiko (laŭ helenaj radikoj: homokineta artiko) estas mekanika artiko, kiu permesas angulon inter du ligitaj aksoj turniĝantaj egale rapide.

Ekzemplo de egal-mova artiko
Ekzemplo de egal-mova artiko

Tiaj artikoj estas esencaj por aŭtoj kun pelado de direktata akso, precipe de la antaŭa akso. Kombino de du kardanaj artikoj havas tian efikon, sed kaŭzas fortan mekanikan streĉon pro skuado de la meza parto, kiu turniĝas je varia rapido.