Egala balotrajto en Finnlando

Ekde jaro 1362 Finnlando (t.e. la orientaj provincoj en la tiama Svedio) havis reprezenton en la sveda parlamento. Kiam Finnlando transiris sub regon de Rusio pro la rezulto de la milito inter Svedio kaj Rusio en jaroj 1808-1809, Finnlando atingis aŭtonomecon, kie konserviĝis la leĝoj hereditaj el Svedio.

Ĝis jaro 1907 en la finna parlamento ĉiu socia ordo (tiuj estis nobelaro, pastraro, burĝaro kaj agrarularo) havis unu voĉon, kio emfazis speciale la potencon de la nobelaro kaj lasis i.a. laborularon kaj virinojn sen voĉrajto. En aliaj landoj la situacio estis kutime simila.

La unua lando en la mondo, kie la tuta popolo ekhavis ĝeneralan kaj egalan rajton por baloti, estis Nov-Zelando jare 1893. En Aŭstralio la blankhaŭta popolo ekhavis rajton por baloti kaj kandidatiĝi jare 1903 (la rajton por kandidatiĝi la virinoj en Nov-Zelando ankoraŭ ne havis), sed ankaŭ tie virinaj parlamentanoj ne ekzistis antaŭ ol kelkajn jardekojn pli poste.

Finnlando estis la unua lando, kie la tuta popolo ekhavis plenajn balotajn kaj kandidatiĝajn rajtojn. La leĝon pri tio la registaro akceptis la 1an de junio 1906.

Tuj en la unuaj parlamentaj elektoj laŭ tiu nova sistemo, en marto 1907, elektiĝis ankaŭ virinaj parlamentanoj, ili estis 19 el la tuto de 200 parlamentanoj, do 9,5 procentoj. En kelkaj elektoj dum la sekvaj jardekoj la proporcio da virinoj en la parlamento estis iom malpli, sed ĉiam ĝi restis super 5 procentoj kaj post la dua mondmilito ĝi komencis daŭre kreski. Ekde jaro 1983 virinoj ĉiun fojon estis pli ol 30 procentoj el la parlamentanoj kaj en la nuna estas 37,5 %.

En municipaj elektoj la virinoj ekhavis plenan balotan kaj kandidatiĝan rajton jare 1917, tio estas (hazarde) la sama jaro, kiam Finnlando memstariĝis el Rusio.

Ni finnoj do emas fieri pri tio, ke Finnlando estis la unua lando en la mondo por realigi plenajn politikajn rajtojn por la tuta popolo, ne plu metanta flanken virinojn aŭ minoritatajn etnajn grupojn. (Oni devas ja memori, ke ekzemple en Aŭstralio la aborigenoj tiutempe tute ne havis civitajn rajtojn).