Egas Moniz, la konsilisto
Egas Moniz, la Konsilisto estis portugala nobelulo kaj konsilisto de Afonso Henriques. Egas Moniz elstariĝis pro sia politika kaj militema agitado kiu determinis la falon de Reĝino Tereza kaj la ascendo de la reĝo Afonso Henriques, al kiu estis lia "servisto" aŭ disĉiplo, rolo el kiu venis lia familia nomo.
Egas Moniz, o Aio (1080-1146) | ||
---|---|---|
![]() Ega Moniz antaŭ la reĝo de Leono kun lia familio. Kahela panelo en la Stacidomo de São Bento, Porto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1080 en Gaskonio, Reĝlando Portugalio | |
Morto | 3-an de aŭgusto 1146 en pt:Cela Nova, Galegio, Hispanio | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio ![]() | |
Familio | ||
Patro | Monio Ermiges I de Ribadouro (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Mem Moniz de Ribadouro kaj Ermigio Moniz I de Ribadouro (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Lourenço Viegas de Ribadouro (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiEga Moniz estis riĉa viro de Portukale[1], el la Riba Douro genlinio, unu el la kvin grandaj familioj de pt:Entre-Douro e Minho en la 12-a jarcento, al kiu Henriko de Burgonjo, Grafo de Portukale konfidis la edukon de sia filo, Afonso Henriques.
Ĉe tiu tempo la graflando Portukale estis dependa de Leono kaj Kastilio, tiam regita fare de reĝino Urraca. Post ŝia morto en 1127, Alfonso la 7-a sukcedis lin en la trono kaj adoptis la titolon de Imperiestro de la tuta Hispanio, serĉante vasalecon de la aliaj regnoj, kaj ankaŭ de la Distrikto de Portucalense, kiu longe batalis por sendependeco.
En 1128, Afonso Henriques, tiam dudekjara, estis farita al ĉefo de la baronoj kiuj timis la galegan influon super Portukale kaj, devigita batali kontraŭ la fortoj de sia patrino, Tereza de Leono, li venkis ilin en la kampoj de São Mamede kaj ekprenis la gubernian politikan gvidadon.
Baldaŭ poste, Afonso la 7-a sieĝis la urbon Guimarães, tiam la ĉefurbo de la graflando, kaj postulis vasaladĵuron de sia kuzo Afonso Henriques;
Egas Moniz alparolis la imperiestron, informante al li ke lia kuzo akceptis la submetiĝon. Tamen, post translokado de sia ĉefurbo al Koimbro (1131), Afonso Henriques sentis ke li havas la forton por detrui la katenojn kiuj ligis lin al Afonso la 7-a. Li faris militon kaj invadis Galicion, kondukante al la batalo de Cerneja (1137), el kiu la homoj de la graflando Portukale eliris venka.
Ĉar Afonso Henriques ne plenumis tion, kio estis interkonsentita de sia konsilisto, Egas Moniz, laŭ la legendo, eksciinte pri tio, kio okazis, Egas Moniz vojaĝis al Toledo, la imperia ĉefurbo, nudpiede kaj kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. Akompanita de sia edzino kaj gefiloj, li metis sian vivon kaj tiun de sia familio je la dispono de la imperiestro, kiel promeson por konservi la ĵuron de fideleco farita naŭ jarojn pli frue.
Estas dirite ke la imperiestro, kortuŝita de tiom da honoro, pardonis lin kaj resendis lin al Portugalio en paco. Egas Moniz estis entombigita en la Monaĥejo de Paço de Sousa, el kiu li estis la patrono. Lia tombo reprezentas ĝuste tiun ĉi epizodon.[2]
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Portukale: estis graflando kiu aperis dum la procezo de rekonkero de la Ibera Duoninsulo fare de kristanoj kaj estis dissolvita kun la subskribo de la Traktato de Zamoro.
- ↑ Contos de Encantar