Egeria
Egeria estis eŭropa kristana pilgrimantino al la Sanktaj Lokoj de kristanismo kaj vivis en la kvara jarcentoj de nia epoko. Foje oni ŝin, malĝuste, difinas monaĥino, eble pro ŝia devoteco kaj kompetenteco.
Egeria | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Aetheria | ||
Naskiĝo | 4-a jarcento en Villapene, diocese of Hispania | |
Morto | ||
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | klasika latino vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino pilgrimanto vojaĝisto poeto verkisto vd | |
Aktiva dum | 4-a jarcento–5-a jarcento vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Itinerarium Egeriae vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Egeria (ankaŭ konata kiel Aetheria aŭ Etheria, kiel pilgrimo vizitis inter 381 kaj 384 la Sanktan Landon kaj verkis itineran libron pri tio, kiun en 1884 oni retrovis en la monaĥeja biblioteko de Arezzo en Italujo: la t.n. Codex Aretinus.
Pri ŝia devenloko oni ne certas, ĉar la komenciĝo perdiĝis de ŝia Pilgrimado al Sanktaj Lokoj. Oni do decidu surbaze de nerektaj indikoj, ekzemple lingvaj detaloj. Egeria eble devenas el Hispanujo aŭ Gaŭlio[1].
Ŝia uzado de la vulgara latino fariĝis fama.
Ŝin helpis ĉe la itinero unuflanke la Biblio, aliflanke la lokaj monaĥoj kaj episkopoj.
Enhavo de la Itinerarium
redaktiLa ero konservita enhavas du partojn klare dividitaj: en la unua, Egeria rakontas pri kvar vojaĝoj kiujn ŝi entreprenis, startante de Jerusalemo, al la Sinaja duoninsulo, al Transjordanio ĝis la Monto Nebo, al la valo de la Jordano kaj al Mezopotamio ĝis Harran. El Mezopotamio ŝi iris al Antioĥio kaj Konstantinopolo, kie ŝi ekskribis pri siaj spertoj. Eblas sekvi tagon post tago Egerian en ŝiaj pilrgrimoj plenumitaj de la 16-a de decembro ĝis junio de 384[2].
La dua parto estas priskribo pri liturgio de Jerusalemo: tio gravegas por la historio de kristanismo de la komenco de la bizanca epoko. Egeria, fakte, dekomence prezentas la ĉiutagan liturgion, poste la dimanĉan (bedaŭrinde, kun mankoj inter la du) kaj la paskajn festojn kaj la antaŭajn karesmajn, la ceremoniojn de la Sankta Semajno, kaj la postpaskajn. Ĉe la fino ŝi haltas informi pri la katekizado de la katekumenoj. La priskribo de Egeria pri la pasko-festoj en Jerusalemo estas unika.
Rilate la dokumentan eron perditan, eblas ion rekapti el la aludoj aŭ komentoj de la monaĥo Valerio kaj de Petro Diakono, bibliotekisto de la benediktana abatejo de Montekasino. El tiuj scieblas, ke Egeria estis en Jerusalemo dum la pasko de 381 kaj iris viziti en Suda Egiptujo Tebaidon kaj revenis al Jerusalemo kaj vojaĝis al Samario kaj al Galilea regiono (383).
Bibliografio
redaktiĈar ankoraŭ ne ekzistas tradukaĵo de la Itinerarium al la esperanta lingvo, oni povas konsulti tiun francan aŭ erojn de la origina latina:
P. Maraval, Égérie. Journal de voyage (Itinéraire) & M. C. Diaz y Diaz, Valérius du Bierzo. Lettre sur la Bienheureuse Égérie, Sources chrétiennes, 296, Paris, 1982 (réimpr. 1997).
Eksteraj ligiloj
redakti- Le voyage d'Égérie en Terre sainte Arkivigite je 2008-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Itinerarium Egeriae, texte de la Bibliotheca Augustana.
Referencoj
redakti- ↑ Exeria, precursora da cultura galega. Arkivita el la originalo je 2022-11-18. Alirita 2022-11-22 .
- ↑ Oni vidu la detalojn de la argumentado permesanta la datigon de ŝia restado en Jerusalemo inter la Pasko de 381 kaj la Pasko 384.