La egipta kalendaro aperis komence de la tria jarmilo antaŭ Kristo kaj estas la unua suna kalendaro konata de la Historio. Ĝi estis uzita en tempo de Ŝepseskaf, nome faraono de la Kvara egipta dinastio. En la Piramidaj tekstoj oni mencias la 365 tagojn de la civila egipta jaro. Ĝi estas dividita en 12 monatoj de po 30 tagoj, organizitaj en tri periodoj de po 10 tagoj. Fine de la lasta monato de ĉiu jaro oni aldonis la kvin tagojn (epagomenoj) kiuj mankis por kompleti la sunan jaron, dediĉitajn al variaj egiptaj dioj.

La rivero Nilo tra Luksoro. Tuj for de ties bordoj, jen la dezerto. Tiu kontrasto tiom radikala en apenaŭ malgranda distanco markis la egiptan civilizacion, kaj la sezoneco de la akvokvanto de la rivero heredigis la sunan kalendaron.

Ĉar la egipta civila kalendaro ne havis la kvaronon de tago kiu havas kiel kromaĵo la astronomian sunan jaron, ĉiun kvaran jaron ĝi perdís unu jaron, pro kio ĝi iĝis "vaganta kalendaro", en kiu la "periode astronomiaj fiksaj" okazaĵoj vagis tra la monatoj de la kalendaro. La reformo de Canopus klopodis solvi tiun fakton, sed la opozicio de la pastraro de la diversaj regionoj malsukcesigis tiun reformon.

Eksteraj ligiloj redakti