Egiptio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Egiptio en la Olimpikoj ekde la jaro 1912 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 20 someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiuj de 1932, kiam la olimpiko de Los-Anĝeleso pro la financa depresio ŝajnis aperte for, de 1960 kaj 1964, kiam la sportistoj apartenis al olimpika teamo de la Unuiĝinta Araba Respubliko, kaj de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. Kvankam la teamo statistike partoprenis la eventojn de 1956 kaj 1976, ankaŭ tiam estis konfliktoj: Kune kun Kamboĝo, Irako kaj Libano, Egiptio bojkotis la Someran Olimpikon 1956 en protesto kontraŭ la triparta israela, brita kaj franca invado de Sinajo kaj la Sueza Kanalo tiujare. Tamen, la konkursoj pri rajdado en la Somera Olimpiko 1956 pro aŭstraliaj kvarantenaj regularoj jam kvin monatojn pli frue estis okazigitaj en Stokholmo, Svedio, kaj tri egiptaj rajdantoj konkuris tie. Kaj de la Somera Olimpiko 1976 Egiptio retiriĝis post tri tagoj da konkurado por aliĝi al la larĝa afrika bojkoto en respondo al la partopreno de Nov-Zelando, kiu daŭre havis sportajn ligojn kun la apartisma Sudafriko. En vintraj olimpikoj nur unufoje, en 1984, estis unusola egiptia partoprenanto.

La olimpika flago
la teamo de la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 38 medalojn: Temas pri 8 oraj, 11 arĝentaj kaj 19 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 61-an rangon.

Kunordigas la teamon la Egiptia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti