Egiptoj

gento indiĝena en Egiptio

Egiptoj - egipt-arabe مَصريين (Masˤreyyīn), kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ (han.Remenkīmi) - en nuntempa etna kompreno estas la loĝantoj de Egiptio de komuna kulturo kaj lingvo egipt-araba kaj ties idoj en aliaj landoj. La egipta identeco en tiu kompreno proksime rilatas al geografio. La loĝantaro de Egiptio koncentriĝas en la suba nila valo, mallarĝa strio de kultivebla lando de la unua rivera katarakto proksime de la urbo Asuano sude ĝis la Mediteranea Maro norde. Tiu unika geografia situo estis la bazo de la evoluo de la egipta socio ekde la antikva epoko.

Egiptoj
egipt-arabe مَصريين (Masˤreyyīn)
kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ (han.Remenkīmi)
loĝantaro
nord-Afrikanoj • Mezorientanoj • loĝanto • Mediteranea raso
Suma populacio
92 000 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Egiptio Egiptio 82,5 milionoj (takso de 2012)
Libio Libio 1 000 000 (2011)
Usono Usono 800 000 - 2 000 000 (2010)
Sudano Sudano 1 300 00 (2011)
Jordanio Jordanio 227 000 (1999)
Kuvajto Kuvajto 191 000 (1999)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 147 000 (2000)
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj UAE 140 000 (2002)
Kanado Kanado 110 000 (2000)
Italio Italio 80 000 (2010)
Lingvo(j)
egipt-araba, saida egipta, kopta (liturgia, parole preskaŭ formortinta)
Religio
sunaisma islamo, kopta kristanismo
vdr

El religia vidpunkto, 90 procentaĵoj de la egiptoj estas islamanoj (75 procentaĵoj sunaanoj), pliaj 9 procentaĵoj estas koptoj: El genetika vidpunkto, la koptoj (el la greka αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj), nocio por la parto de la egiptia loĝantaro kiu restis kristanisma post kiam en la 7-a jarcento la muslimaj araboj konkeris Egiption, aparte nomeblus tipaj "egiptoj": ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun islamanoj, ili takseblas rektaj genaj heredantoj de la praegiptianoj.

Pli ol 90 milionoj da egiptoj loĝas en Egiptio, 90% estas islamanoj, 10% estas kristanoj. Ĉirkaŭ 1,7 milionoj da egitpoj loĝas en Irako, Libio, Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono.

Ŝipaj ekspedicioj redakti

La egiptoj estis la unuaj kiuj faris marajn ekspediciojn. Ĉirkaŭ 2500 a.K.E. ili veturis trans la Ruĝan Maron. Ĉirkaŭ 1500 a.K.E. ili malkovris la insulon Sokotro en la Hinda Oceano.

Nobelpremioj redakti

Egiptoj gajnis 4 Nobel-premiojn. Naguib Mahfouz gajnis la Nobel-premion pri literaturo. Ahmed Zewail gajnis la Nobel-premion pri kemio. Anwar Sadat kaj Mohamed ElBaradei ricevis la Nobel-premion pri paco. La tria ŝtatprezidento de Egiptio, Anwar Sadat estis la unua egipto kiu ricevis la nobelpremion (en 1978)[2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Egipto