Egon Balas
Egon Balas, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Balázs Egon [balAĵ] estas hungara-rumana-usona matematikisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004).
Egon Balas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Blatt |
Naskiĝo | 7-an de junio 1922 en Kluĵo |
Morto | 18-an de marto 2019 (96-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai • Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • universitata instruisto • ekonomikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.cmu.edu/tepper/faculty-and-research/faculty-by-area/profiles/balas-egon.html |
Egon Balas naskiĝis la 7-an de junio 1922 en Cluj kaj mortis la 16-an de marto 2019. Lia origina familia nomo estis Blatt, kiun unue li ŝanĝis al hungareca nomo Balázs Egon, poste rumaneca nomo Egon Balas.
Biografio redakti
Egon Balas devenis el juda familio apartenanta ankaŭ al hungara minoritato en Rumanio. Li frue aliĝis al komunistoj, en 1949 li frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, poste li ekhavis diplomatan postenon en Londono. Li estis arestita, poste li ne havis eblecon labori en ekonomio, tial li iĝis matematikisto. En 1966 li kun la familio migris al Usono, kie li instruis en universitato en Pittsburgh. En la sekva jaro li doktoriĝis en Bruselo, poste ankaŭ en Parizo. Li ricevis 2 premiojn.