Egon Ewald Seefehlner

Egon Ewald SEEFEHLNER estis tre fama hungarlanda kaj aŭstra fervojofakulo kaj elektroteĥnikisto kiu naskiĝis en la 28-a decembro 1874 en Budapeŝto kaj moortis en la 20-a septembro 1946 en Vieno.

Egon Ewald Seefehlner
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1874 (1874-12-28)
en Budapeŝto
Morto 20-an de septembro 1946 (1946-09-20) (71-jara)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Infano Egon Seefehlner
Okupo
Okupo inĝeniero
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li estis filo de supraaŭstria familio, la patro estis fervoja inĝeniero. Li studis maŝinan konstruadon kaj elektroteĥnikon kaj finis kun diplomo kaj li ankaŭ skribis disertacion kaj habilitacion. Li laboris mallonge en hungaraj ŝtataj fervojoj, (Magyar Államvasutak, aŭ MÁV, Historio de la hungara fervojo), li laboris tre longe en AEG-Uniono elektra societo en Vieno, ankaŭ en la aŭstriaj fervojoj, hodiaŭ OEBB (Österreichische Bundesbahnen) kaj donas prelegojn en Teknika Universitato (Vieno).

Lia filo, la juristo Egon Seefehlner (1912-1997) estis de 1976 ĝis 1982 kaj de 1984 ĝis 1986 direktoro de la Viena Ŝtata Operejo.

Fervoja KonstruadoRedakti

Li estas tre fama fervoja inĝeniero kaj helpis konstrui Stubaitalfervojon, la unuan elektran una-fazo-fervojon de Aŭstrio, la dentajn fervojojn inter TriestoOpicina, Bozen) – Ritten, kaj la 1435 mm (normala ŝpuro) Mittenwald-Fervojo.

KablovojaĵojRedakti

Li helpis konstrui la funikularon alten je Hungerburg (Innsbruck) kaj je Erzberg (Eisenerz).

VerkojRedakti

  • Seefehlner skribis gravan historian verkon kun multaj detalaj tabeloj pri lokomotivoj kaj konstruaj ekzemploj kaj diskuto pri teĥnikaj problemoj:
  • Elektrische Zugförderung : Handbuch für Theorie und Anwendung der elektrischen Zugkraft auf Eisenbahn / E.E.Seefehlner 2-eldono Berlino : eldonejo Springer, 1924; XI, 659 p. ; 28 cm : 699 Figuroj.; Tabeloj kaj tel ĉapitro pri denta fervojoj kaj drataj ŝnuregaj fervojoj ; de Hans Heinrich Peter, p.536-640; Elektra trenotiro (Elektra trakcio): Manlibro pri teorio kaj apliko de elektra tirforto en fervojo.
  • La verktitolo de la franca traduko jenas:
  • Traction électrique / E[gon] E. Seefehlner ; Avec un chapitre...par H. H. Peter. Traduko en franca lingvo de R. Weiller; Parizo : eldonejo Béranger, 1926; 694 p.

Ligiloj en VikipedoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti