Egon Ferenc Kronstein

KRONSTEIN Egon Ferenc estis hungara violonisto, aldisto, muziksciencisto naskita en Nagyszalonta la 22-an de majo 1891 kaj mortinta en Parizo la 3-an de decembro 1987.

BiografioRedakti

Egon Ferenc Kornstein diplomiĝis en 1911 en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt kaj li estis por jaroj aldisto de Kvarteto Waldbauer-Kerpely. En 1923 li loksidiĝis en Usono, en 1947 li ricevis sciencan gradon en la New York University. Li prelegis muzikhistorion ĝis 1961. De 1961 ĝis 1971 li estis muzikbibliotekisto de la Mannes College of Music. Kiel muzikhistoriisto li esploris precipe la muzikon de Venecio dum la 16-a jarcento. Li publikis fakartikolojn sub nomo Egon F. Kenton.

VerkoRedakti

  • Beethoven vonósnégyesei (Laŭ P. Bekker Bp., 1920).

FontoRedakti