La egopodio (Aegopodium podagraria) estas planto el la familio de apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas fifama trudplanto, ĉar ĝi havas rampantajn subterajn stolonojn. La planto kreskas en ombroriĉaj lokoj sub heĝoj, en ĝardenoj sur vojflankoj sur humida sterkita grundo. Ĝi fariĝas 60 ĝis 90 cm alta.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Egopodio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Egopodio Aegopodium
Specio: A. podagraria
Aegopodium podagraria
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En egopodio troviĝas vitamino C, vitamino A kaj kalio, kalcio, magnezio, silikacido. Ĝi estas manĝebla, la folioj povas esti preparataj kvazaŭ spinaco. Sekigita la gusto similas iom al petroselo. Jam la antikvaj romianoj manĝis ĝin.

En la popolkuracarto oni uzas egopodion por flegi podagron kaj reŭmaton. Kompresoj el kontuzitaj folioj de egopodio havas mildigan efikon je doloraj artikoj.

Egopodio
Egopodio
Folio de egopodio

Vidu ankaŭ redakti

Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj