Egyházasfalu
Egyházasfalu (edjhazaŝfalu) estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd. La loknomo signifas hungare: eklezia-vilaĝo.
Bazaj informojRedakti
- Poŝtkodo: 9473
- Telefonkodo: 99
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 920
SituoRedakti
Egyházasfalu situas laŭ la flankovojoj kaj laŭ fervojo inter Sopron kaj Szombathely.
HistorioRedakti
En 1933 memstaraj vilaĝoj Egyházasfalva, Egyházasfalu, Dasztifalu kaj Kisgágánfa unuiĝis, poste en 1951 memstara vilaĝo Keresztény [kerestEnj] aliĝis.
La unua mencio pri Keresztény devenis el 1264, Egyházasfalva en 1418 en formo "Egházasbazth", Dasztifalu en 1281 en latina formo "Villa Bozth", Kisgógánfa en 1429 en formo "Abulgánbazth". En 1954 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, lernejo, kuracejo, futbalejo, poŝto, vendejoj, gastejoj.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika kapelo omaĝe al nomtago de Maria el la 19-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo
- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Ektrovo de Sankta Kruco de 1724
- kolono pri Sankta Triunuo
FamulojRedakti
- En la vilaĝo naskiĝis fizikisto Károly Simonyi.
Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlandoRedakti
Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:
Egyházasbást | Egyházasdengeleg | Egyházasfalu | Egyházasfüzes | Egyházasgerge |
Egyházasharaszti | Egyházashetye | Egyházashollós | Egyházaskér | Egyházaskesző |
Egyházaskozár | Egyházasrádóc |