Ehud OLMERT (30-an de septembro 1945 en Binyamina, Israelo) estas israela politikisto (Kadima) kaj estis de 2006 ĝis 2009 ĉefministro de Israelo. Li fakte gvidis la registaron jam ekde vespero de 4-a de januaro 2006, postkiam Ariel Ŝaron suferis je apopleksio kaj la 11-an de aprilo estis formale deklarita nekapabla por registara gvido.

Ehud Olmert
Ehud Olmert dum parolado en São Paulo, 2005 (Antônio Milena/ABr)
Ehud Olmert dum parolado en São Paulo, 2005
(Antônio Milena/ABr)
Persona informo
אהוד אולמרט
Naskiĝo 30-an de septembro 1945 (1945-09-30) (78-jaraĝa)
en Nahalat Jabotinsky, Brita mandato Palestino
Religio judismo vd
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Partio KadimaFirmigo (Likud) vd
Familio
Patro Mordechai Olmert vd
Gefratoj Irmi Olmert • Yossef Olmert vd
Edz(in)o Aliza Olmert vd
Infanoj Dana Olmert • Shaul Olmert vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • akvokato vd
Aktiva en Jerusalemo vd
12-a ĉefministro de Israelo
Dum 2006–2009
Antaŭulo Ariel Ŝaron
Sekvanto Benjamin Netanjahu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Olmert venas el rusa enmigranta familio. Li soldatservis en israela defenda armeo (IDF) kiel oficiro de infanteria batalunuo kaj militara korespondanto por IDF-ĵurnalo Bamaĥane. Li studis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo pri psikologio, filozofio kaj juro. Li sukcese praktikis kiel advokato.

Politiko redakti

Ehud Olmert estis unuafoje elektita en 1973 por Likud al Knesset kaj 6-foje reelektita. Inter 1993-2003. Li estis urbestro de Jerusalemo, en 1998 li abdikis pri sia mandato en la parlamento.

Oni elektis lin en 2003 Knesset-ano, en februaro de 2003 iĝis li vic-ĉefministro kaj industria kaj komerca ministro, ekde septembro komunikada ministro. En tiu posteno protektis planon de Ŝaron pri la retiriĝo el la palestinaj teritorioj.

En aŭgusto de 2005 - post retiriĝo de Binjamin Netanjahu -, li estis ankaŭ ministro pri financaj aferoj. Post fondo de Kadima-partio fare de Ariel Ŝaron, ankaŭ Olmert ŝanĝis partion kaj forlasis Likudon. En januaro de 2006, oni elektis lin gvidanto de Kadima.

Li planis unuflankan retiriĝon el Cis-Jordanio kun samtempa rezervo de la bonaj, valoraj teritorioj (orienta Jerusalemo, Valo de Jordan).


Eksteraj ligiloj redakti