Malfermi la ĉefan menuon

Einar Adamson

sveda eldonisto, redaktoro kaj esperantisto

Einar ADAMSON (naskiĝis la 4-an de aprilo 1894 en Mora, mortis en 1953) estis sveda esperantisto. Li uzis pseŭdonomojn Eran, E-r kaj A-n. Adamson agis en la laborista movado, 1916-1930; traveturis la tutan landon per paroladoj.

Einar Adamson
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1894 (1894-04-04)
Morto 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (58-jara)
Lingvoj Esperantosveda lingvo
Ŝtataneco Svedio
Profesio
Profesio esperantisto • eldonisto • redaktisto
v  d  r
Information icon.svg

De 1930 Adamson eldonis sendependan kulturan semajngazeton Minareton, kiu enhavas regule artikolojn pri Esperanto. Jam en 1913 eldonis la hektografian gazeton La Folio, en 1914 la presitan La Espero. Faris paroladojn pri Esperanto en proksime 300 lokoj, fondis 30 Esperanto-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj.

Adamson kunfondis la Svedan Laboristan Esperanto-Asocion en 1922 kaj ĝian gazeton. Li estis prezidanto kaj redaktis ĝis 1930.

Adamson organizis la 8-an SAT-kongreson en Gotenburgo 1928, pri kiu li kompilis Kongres-Albumon.

Poste Adamson prezidantiĝis de Esperanto Klubo en Göteborg.

Adamson verkis propagandajn libretojn (1915, 1917, 1918, 1920 kaj 1924), lernolibron por maristoj, 1926, alian lernolibron, 1928, verkis du interesajn verkojn pri la nova Rusio: Studvojaĝo en Sovet-Rusio (1926) kaj Sub ruĝaj standardoj (1928).

Post la dua mondmilito la 19-an de novembro 1946 li fondis kune kun finno Niilo Kavenius kaj dano R. G. Nielsen la Tutmondan Esperantistan Ĵurnalistan Asocion (TEĴA).

Rememoro pri Einar AdamsonRedakti

 
Einar Adamson

Okazis, ke antaŭ sesdeko da jaroj la nomo de, tiam de ni ne konata, urbo Gotenburgo aperis al mi, al mia familio, ĝuste kiel sinonimo de tiuj homaj rajtoj, kiel sinonimo de libereco. Al ni, en Varsovio tiam sub okupacio, al ni enkarcerigitaj antaŭ la fi-famaj muroj, Gotenburgo egalis mondon fabelan, mondon el kiu, same kiel manao de ĉielo en tempoj bibliaj, alvenadis diversaj bongustaj manĝaĵoj kies ekzisto estis ĉe ni, tiutempe, jam de longe forgesita. Mi ĉiam memoros la nomon de la sendinto aperinta sur la pakaĵoj: la nomon de Einar ADAMSON, gotenburgano kaj esperantisto. Mi havis la ŝancon, kelkajn jarojn pli malfrue, konatiĝi persone kun la karmemora Homo, okaze de la kongreso en Malmö, la sola kiun mi sukcesis partopreni dum postmilita jardeko. Tiam mi konatiĝis ankaŭ kun la urbo Gotenburgo, kaj amikiĝis kun la tuta familiaro ADAMSON; cetere la filino de Einar daŭre estas amikino tre kara. (Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, 88-a UK 2003, Gotenburgo)

Verkoj svedeRedakti

  • Världsspråket i kulturarbetet (Örnsköldsvik: Propagandaföreningen "Esperantovännerna", 1918. - 31 p.)
  • Bryggan mellan nationerna (Antaŭparolo Martin Dahlin, Göteborg: Svenska Arbetar-Esperantoförbundet, 1924. - 22 p., ilustr.)
  • Lärobok i Esperanto: tio lektioner (Göteborg: Svenska Esperanto-Byran, 1928. - 32 p.)
  • De fem världsdelarna (Esperanto-svenskt agitationshopkok i en akt / av, Elma och Einar Adamson. - Göteborg: Svenska Esperantobyran, 1931, 40 p. : ilustr.)

Verkoj esperanteRedakti

  • Sub ruĝaj standardoj (impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio, Göteborg: Sveda Esperanto-Oficejo, 1928. - 40 p., multaj ilustr.)

TradukojRedakti

  • La nomo en la arbŝelo, La Espero (sveda revuo) n-ro 12, decembro 1914.
  • Studvojaĝo en Sovetrusio (la raporto de la sveda ŝtatoficista delegacio pri la vojaĝo dum aprilo 1925, Stockholm, Sveda Ŝtatoficista Delegacio, 1926. - 35 p. : ilustr.)

Eksteraj ligilojRedakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Adamson Einar, (ps. Eran; E-r A-n), svedo, redaktoro. Nask. 4 majo 1894 en Mora, Agis en la lab. movado, 1916-30; traveturis la tutan landon per paroladoj. De 1930 eldonas sendependan kulturan semajngazeton "Minareten", kiu enhavas regule artikoiojn pri E. Jam en 1913 eldonis la hektografitan gazeton La folio, en 1914 la presitan La espero. Faris paroladojn pri E en proks. 300 lokoj, fondis 30 E-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj. Kunfondis SLEA en 1922 kaj ĝian gazeton; estis prez. kaj red. ĝis 1930. Organizis la 8-an SAT-kongreson en Göteborg 1928. Nun prez. de EK en Göteborg. Verkis prop. libretojn 1915,17,18, 20, 24, lernolibron por-maristoj, 1926, alian lernolibron, 1928, adresaron de svedaj Eistoj, 1928. kompilis Kongres-Albumon pri la 8-a SAT-kongreso, verkis du interesajn verkojn pri la nova Rusio: Studvojaĝo en Sovet-Rusio, 1926, kaj Sub ruĝaj standardoj, 1928.