Alpensinfonie

(Alidirektita el Eine Alpensinfonie)

Eine Alpensinfonie op. 64 (eo: Alposimfonio) estas simfonia poemo de komponisto Richard Strauss.

Alpensinfonie
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1915
vdr
Rigardo sur parton de la Alpoj mallonge antaŭ Zuriko

La verko baziĝas sur la koncepto de la komponisto, priskribi per muzikaj rimedoj la suriron sur montopinto en la Alpoj kaj la revenon en la valon dum unu tago. Eine Alpensinfonie estas tipa ekzemplo por la muzika kategorio de programmuziko.

Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

Programo redakti

La ideo pri la programo devenas de travivaĵo el la infaneco de Richard Strauss. Someron de 1879 li estis mispromeninta sur la monto Heimgarten en la Bavaraj Alpoj kaj estis surpizata de fulmotondro. Tiun ĉi travivaĵon li sonpentris sekvan tagon per piano. El ĉi tiu memoro li evoluigis la koncepton. La surmontiĝo bazanta la simfonian poemon kun postsekva demontiĝo komenciĝas per la enkonduka parto Nacht [nokto], trapaŝas jenajn staciojn kaj finiĝas denove per parto nomata Nacht:

Nacht [nokto] – Sonnenaufgang [sunleviĝo] – Der Anstieg [la suprenirado] – Eintritt in den Wald [eniro en la arbaron] – Wanderung neben dem Bache [promenado apud la rivereto] – Am Wasserfall [ĉe la akvofalo] – Erscheinung [aperaĵo] – Auf blumigen Wiesen [sur flororiĉaj herbejoj] – Auf der Alm [sur la montarherbejo] – Durch Dickicht und Gestrüpp auf Irrwegen [tra densejo kaj dornejo sur erarvojoj] – Auf dem Gletscher [sur la glaciejo] – Gefahrvolle Augenblicke [danĝerplenaj momentoj] – Auf dem Gipfel [sur la montopinto] – Vision [vizio] – Nebel steigen auf [nebuloj leviĝas] – Die Sonne verdüstert sich allmählich [la suno iom post iom sombriĝas] – Elegie [elegio] – Stille vor dem Sturm [trankvilo antaŭ la ventego] – Gewitter und Sturm, Abstieg [fulmotondro kaj ventego, malsupreniro] – Sonnenuntergang [sunsubiro] – Ausklang [finsonado] – Nacht [nokto].

Estis supozeble nur parte la intenco de la komponisto, priskribi montopromenadon. La promenvojo priskribita de Strauss, kiu kondukas ekde la nokto sur la pinton kaj reen, estas rigardebla kvazaŭ kiel simfonia prezentado de homa vivo. Ĉi-koncerne la komponiston verŝajne instigis la filozofio de Friedrich Nietzsche, ĉar skizoj pri la Alpensinfonie havas titolojn de la traktaĵo Der Antichrist de Nietzsche. Per tio Alpensinfonie havas rektan kunligon kun la Also sprach Zarathustra de Strauss simfonia poemo, kiun ankaŭ influis la filozofio de Nietzsche.

Alia ebleco interpreti la programon estas, rilatigi la formon de Alpensinfonie kun la strukturo de klasika dramo.

Instrumentado redakti

La komponisto preskribis jenan instrumentadon:

Almenaŭ:

Malantaŭ la scenejo, "en kazo de bezono okupenda el la orkestro":

  • 12 kornoj
  • 2 trumpetoj
  • 2 trombonoj

Krom tio en grandaj orkestroj ekde cifero 94 (je la fino de la vizio) la 2 grandaj flutoj, la hobojoj, la E♭- kaj C-klarnetoj estas duobligendaj.

Entute la prezentado bezonas laŭ la indikoj de Strauss almenaŭ 107 muzikistojn. El la instrukcioj de la komponistoj, kiel eble plifortigi kelkajn instrumentojn trans la minimumo kaj plani por la fona orkestro malantaŭ la scenejo apartajn muzikistojn, laŭ imagoj de Strauss rezultus optimuma okupantaro de 129 muzikistoj aŭ eĉ plu.

Por la realigo de la longaj ligotonoj de la blovinstrumentoj Strauss proponas la „aerofonon“ inventitan de Bernhard Samuel, piedmovatan aerpumpilon kun gumotubo al la buŝo de la ludisto.

Prezentado de Eine Alpensinfonie daŭras proksimume 45-50 minutojn.

Taksado de la verko redakti

Estis la deklarita intenco de la komponisto, igi senpere sentume spertebla al aŭskultanto la staciojn de montopromenado kiel sonpentraĵo. Tiun ĉi celon la verko atingas la verko laŭ opinio de multaj kritikistoj per impona maniero. La efiko baziĝas precipe sur la lerta orkestra okupantaro kaj la nuancoriĉa instrumentado. Ne senĉarma estas ankaŭ la interesiga kunekzistado de tre subtilaj kaj pli banalaj efektoj (bovtintilo, tondrolado).

Ŝajnas prave, taksi la verkon kiel simfonio. Malgraŭ tio ne temas pri komponaĵo kontentiga la rigidajn formajn postulojn de simfonio laŭ klasika senco, kvankam ankaŭ en ĝi ankaŭ troviĝas la malvolvo de la tema materialo fare de la komponisto. Ekzemple kelkaj temoj kaj motivoj el la „suprenira fazo“ de la promenado revenas pli malfrue je la „malsuprenirado“ en ŝanĝita formo (kiel inversigo). Oni plej juste taksus la verkon kiel fina kaj pinta punkto de la simfoniaj poemoj ekestintaj en la dua duono de la 19-a jarcento.

Ekesto redakti

Unuaj skizoj por Alpensinfonie devenas el la jaro 1900, mortojaro de Nietzsche. Strauss planis simfonian poemon sub la labortitolo „artistotragedio“, kiu prezentu la sorton de la portretopentristo Karl Stauffer-Bern devena el la svisa Emmental.[1] Li mortis en 1891 pro mensa vualigo. Stauffer-Bern estis pasia montogrimpanto. La muzika ilustrado de montogrimpado estis unu el pluraj planitaj partoj en la prezentado de la biografio de Stauffer. En la jaro 1902 Strauss plilarĝigis la koncepton al kvarmovimenta simfonio, kies unua movimento enhavu la montogrimpadon, la ceteraj movimentoj pluajn temon el la vivo de Stauffer. Labortitolo estis nun „Der Antichrist, eine Alpensinfonie“ (eo: La Antikristo, alposimfonio). La titolo montras, ke Strauss identigis la figuron de Stauffer kun la persono de Nietzsche kaj kun lia filozofio. La unua movimento estis konsiderinde skizita kaj enhavas esencaparte la formon de la fina versio. Tamen la verko restis nefarita. En 1910, dum la verkado de Rosenkavalier, Strauss reeprenis la verkadon de la unua movimento. Proksimume 1913 li ja decidis, fari el la unua movimento memstaran komponaĵon. Ĝis la plej malfruaj skizoj la verko devis nomiĝi „Der Antichrist, eine Alpensinfonie“. Nur en la partitura neto, finfarita post centtaga laboro la 8-an de februaro 1915, troviĝas la finvalora titolo.[2] La unua prezentado kun la Dresdena Kortega Kapelo okazis la 28-an de oktobro 1915 en Berlino sub direktado de la komponisto.

Sonregistraĵoj redakti

Ekzistas multaj sonregistraĵoj de Alpensinfonie. Al la plej konataj apartenas tiuj kun la orkestrestroj Karl Böhm, Herbert von Karajan, Christian Thielemann, André Previn, Fabio Luisi, Rudolf Kempe, Bernard Haitink kaj Antoni Wit. Kelkaj akcentas pli la orname malfonan aspekton de la verkoj, dum kiam aliaj direktistoj pensas ekkoni en ĝi ankaŭ metafizikajn strukturojn. Ekzistas ankaŭ sonregistraĵoj kun la komponisto mem ĉe la direktistopupitro.

Literaturo redakti

  • Rainer Bayreuther: Richard Strauss’ Alpensinfonie – Entstehung, Analyse und Interpretation. Hildesheim 1997, ISBN 3-487-10261-7.
  • Mathias Hansen: Richard Strauss – Die Sinfonischen Dichtungen. Kassel 2003, ISBN 3-7618-1468-2.
  • Jürgen May: Wege und Irrwege in und um Richard Strauss' Alpensinfonie. Eine Spurenlese. In: Claudia Heymann-Wentzel, Johannes Laas (eldoninto): Musik und Biographie. Festschrift für Rainer Cadenbach. Würzburg 2004, pj. 364-380.
  • Walter Panofsky: Richard Strauss – Partitur eines Lebens. Munkeno 1965, ASIN B001BTJ6H2.
  • Jürgen Schaarwächter: Richard Strauss und die Sinfonie. Köln-Rheinkassel 1994, ISBN 3-925366-35-0.
  • Walter Werbeck: Die Tondichtungen von Richard Strauss. Tutzing 1996.
  • Thomas Järmann: Alles kein Zufall. Die Tonarten in der 'Alpensinfonie' op. 64 von Richard Strauss. En: Die Tonkunst. n-ro 3, jarkolekto 3, Lübeck 2009, pj. 339-345.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti