Eino Leino

Eino LEINO (oficiala nomo Armas Einar Leopold Lönnbohm, 6-a de julio 1878 en Paltamo en areo, kiu poste estis ligita al Kampara komunumo de Kajaani, kiu estis 1977 ligita al Kajaani – 10-a de januaro 1926 en Kampara komunumo de Hyvinkää, nuntempa Tuusula) estis finna aŭtoro, ĵurnalisto kaj kritikisto. Lia vasta kaj multflanka literaturo inkludas poezion, romanojn, teatraĵojn, eseojn, ĵurnalskizojn kaj finnlingvajn tradukojn de ekstera literaturo. Leino apartenas al pli notindaj finnaj aŭtoroj. Liaj poemoj estas el jardekoj al jardekoj en popularo de multaj legantoj en Finnlando. Leino uzis ankaŭ artistnomon Mikko Vilkastus. Lia naskiĝtago 6-a de julio estas oficiala festotago kaj flagtago en Finnlando. Ĝia nomo estas Eino Leinon päivä. Runon ja suven päivä ("Tago de Eino Leino. Tago de poeto kaj somero").

Eino Leino
Persona informo
Eino Leino
Naskonomo Armas Einar Leopold Lönnbohm
Naskiĝo 6-an de julio 1878 (1878-07-06)
en Paltamo
Morto 10-an de januaro 1926 (1926-01-10) (47-jaraĝa)
en Tuusula
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Etno finnoj vd
Lingvoj finna vd
Loĝloko Hövelö vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko • Oulun Lyseon Lukio vd
Memorigilo Eino Leino
Familio
Gefratoj Kasimir Leino vd
Edz(in)o Aino Kajanus • Hanna Laitinen • Freya Schoultz vd
Infanoj Eya Helka vd
Profesio
Alia nomo Eino Leino vd
Okupo lingvisto • poeto • ĵurnalistotradukistodramaturgoverkisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo literaturopoezio • romantikisma literaturo • ĵurnalismoliteratura kritiko vd
Aktiva dum 1891–1925 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eino Leino (luktisto).

Eino Leino aperis en Nuori Suomi (juna Finnlando) ĉirkau ĵurnalo Päivälehti laborinta kulturgrupo. Li partoprenis kulturpolitikajn diskutojn ankaŭ en Helsingin sanomat (nuna posteulo de Päivälehti) kaj kun Nykyajassa, kion li redaktis kun sia frato kaj en semajnogazeto Päivä, kion li redaktis kun L. Onerva.