Aedermannsdorf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Eisenhammer)

Aedermannsdorf estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 551 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Aedermannsdorf
Blazono de Aedermannsdorf
Blazono de Aedermannsdorf
Blazono de Aedermannsdorf
Aedermannsdorf
Aedermannsdorf
Vilaĝa puto en la centro de Aedermannsdorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thal
Geografia situo CH1903: 613044 / 239577 (mapo)47.3069444444447.6111111111111Koordinatoj: 47° 18′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613044 / 239577 (mapo)
Nombro de loĝantoj 551
Areo 12,88 km²
Alteco 531 m super marnivelo
Poŝtkodo 4714
Komunumkodo 2421
Mapo de Aedermannsdorf
Mapo de Aedermannsdorf
Mapo de Aedermannsdorf
vdr

Geografio redakti

Aedermannsdorf situas en la valo de la rivero Dünnern proksimume 7 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Balsthal. La kerna vilaĝo situas sur la norda flanko de la valo ĉe la suda deklivo de la montoĉateno Brunnersberg, kiu apartenas al la Soloturna Ĵuraso. Krom la kerna vilaĝo al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Eisenhammer kaj Chalchofen apud la kantona ĉefvojo, kie estiĝis lastatempe instruaj konstruaĵoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,88 km², de kiuj 46,7% estas kovritaj de arbaro, 49,5% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Aedermannsdorf limas en nordo al Beinwil, en nordoriento al Mümliswil-Ramiswil, en oriento al Matzendorf, en sudo al Rumisberg (BE), en okcidento al Herbetswil, en nordokcidento al Seehof (BE), kaj en nordnordokcidento al Schelten (BE).

Trafiko redakti

Aedermannsdorf situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn oriente en Oensingen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aedermannsdorf datiĝas el la jaro 1308 kiel Odermarstorf.

Dum mezepoko Aedermannsdorf apartenis al la Senjorujoj Falkenstein. Kun tiu Senjorujo en la jaro 1420 la rajtoj pri Aedermannsdorf transiris al Soloturno. De tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Aedermannsdorf apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein kaj la tribunalo Matzendorf. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti