Ejnŝtejna konstanto

fizika konstanto en la kampekvacioj de Ejnŝtejno: 8π𝐺/𝑐²

Je fiziko, la ejnŝtejna konstanto estas fizika konstanto, kiu estas la proporcio inter la kurbeco de spactempo kaj la denseco de energio, laŭ la efiko de gravito priskribata de la ĝenerala teorio de relativeco.

Difino redakti

La ejnŝtejna konstanto estas la fizika konstanto  , kiu aperas en la kampevacioj de la ĝenerala teorio de relativeco:

 ,

en kiu

  •   estas la kurbectensoro de Ricci, kies internacia unuo estas inversa kvadrata metro (m−2);
  •   estas la rimana metriko, kiu estas sendimensia;
  •   estas la energia-movkvanta tensoro, kies internacia unuo estas ĵulo en kuba metro (J/m3).

Tial, la mezurunuo de la ejnŝtejna konstanto   estas metro en ĵulo. Jen la valoro de ĉi tiu konstanto:

  ,

kie G estas la gravita konstanto kaj c la lumrapido.

Historio redakti

La konstanto nomiĝas laŭ Albert Einstein (Esperante Alberto Ejnŝtejno[1]), kiu disvolvis la teorion de ĝenerala relativeco.

Referencoj redakti