Eklezia Latino

formo de latino, uzita en romkatolika eklezio

Eklezia Latino, nomita ankaŭ Liturgia LatinoItalia Latino, estas formo de Latino dekomence disvolvigita por studo de la kristana pensaro kaj poste uzata kiel lingvafrankao fare de la Mezepoka kaj frumoderna supra klaso de Eŭropo. Ĝi inkludas vortojn el la Vulgara latino kaj el Klasika Latino (same kiel de la greka kaj de la hebrea) re-uzita kun kristana signifo.[1] Ĝi estas malpli stiligita kaj rigida ol formoj de klasika latina, kun kiu kunhavas vortotrezoron, formojn, kaj sintakson, kvankam samtempe aligis neformalajn elementojn kiuj ĉiam estis en la lingvo sed kiuj estis ekskluditaj fare de la literaturaj aŭtoroj de klasika Latino.[2]

La ĉefa sceno de la Trenta meso dirita en latino. La katolika eklezio ege hegemoniis en la uzado kaj prononcado de Latino dum la lasta jarmilo.

La plej granda organizo kiu retenas Latinon en oficialaj kaj preskaŭ-oficialaj kuntekstoj estas la Katolika Eklezio. La Katolika Eklezio diris, ke la meso ne nepre devas esti dirita en Latino en la koncilio de 1962-1965. Latino restas la lingvo de la Roma rito; la Trenta meso estas dirita en Latino. Kvankam la meso de papo Paŭlo la 6-a estas kutime dirita en la loka lingvo, ĝi povas esti kaj ofte estas dirita en Latino, ĉu parte ĉu tute, speciale por multlingva publiko. Ĝi estas la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo, la ĉefa lingvo de ties oficiala gazeto, nome Acta Apostolicae Sedis, kaj la laborlingvo de la Tribunalo de la Roma Rota. Vatikanurbo estas hejmo ankaŭ de la nura bankaŭtomato kiu donas instrukciojn en Latino.[3] En la Pontifikaj Universitatoj postgradigaj kursoj de Kanona juro estas instruitaj en Latino, kaj artikoloj estas verkitaj en la sama lingvo.

En la Anglikana Eklezio, post la publikigo de la Book of Common Prayer de 1559, latinlingva eldono estis publikigita en 1560 por ties uzado en universitatoj kiel Oksfordo kaj la ĉefaj "public schools" (anglaj privataj akademioj), kie la liturgio estis ankoraŭ permesita en Latino.[4] Estis kelkaj latinlingvaj tradukoj ekde tiam, kiel Latina eldono de 1979 fare de USA Anglican Book of Common Prayer.[5]

NotojRedakti

  1. CATHOLIC ENCYCLOPEDIA: Church Latin. Alirita 2018-11-27.
  2. Collens, Primer of Ecclesiastical Latin, p. vi
  3. Moore, Malcolm, "Pope's Latinist pronounces death of a language", 28a de Januaro 2007.
  4. Liber Precum Publicarum, The Book of Common Prayer in Latin (1560). Society of Archbishop Justus, resources, Book of Common Prayer, Latin, 1560. Alirita la 22an de Majo 2012. Justus.anglican.org. Arkivita el la originalo je 12a de Junio 2012. Alirita 9 August 2012.
  5. Society of Archbishop Justus, resources, Book of Common Prayer, Latin, 1979. Alirita la 22an de Majo 2012. Justus.anglican.org. Arkivita el la originalo je 4a de Septembro 2012. Alirita 9a de Aŭgusto 2012.

BibliografioRedakti

  • A Primer of Ecclesiastical Latin de John F. Collins, (Catholic University of America Press, 1985) ISBN 0-8132-0667-7.
  • Mohrmann, Christine (1957). Liturgical Latin, Its Origins and Character: Three Lectures. Washington, DC: Catholic University of America Press.
  • Scarre, Annie Mary (1933). An Introduction to Liturgical Latin. Ditchling: Saint Dominic's Press.
  • Nunn, H. P. G. (1922). Introduction to Ecclesiastical Latin. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 186.