Eklezio de Svedio

evangelia, luterana Eklezio en Svedio

La Eklezio de Svedio (svede Svenska kyrkan) estas evangelia, luterana Eklezio en Svedio. Ĝi apartiĝis el la Katolika Eklezio en 1527 pro la protestanta Reformo, post asembleo (Riksdag) en Västerås. Ĝis la 19-a jarcento, neniu svedo rajtis forlasi la svedan eklezion.

Eklezio de Svedio
svede Svenska kyrkan
Uppsala domkyrka front.JPG
La katedralo de Upsalo
Orientiĝo Luteranismo
Estro ĉefepiskopo, sidejo: Upsalo
Geografiaj lokoj Svedio
Origino 1527
Apartigita de Katolika eklezio
Nombro de membroj 5,6 milionoj (en 2021)
Oficiala retpaĝaro https://www.svenskakyrkan.se/
Information icon.svg
vdr
Blazono de la Eklezio de Svedio

La Eklezio de Svedio estis malnovtempe la oficiala ŝtateklezio. En la jaro 2000, ĝi definitive ĉesis ĉiujn rilatojn kun la sveda ŝtato. Multaj svedoj tamen restas membroj de la sveda Eklezio.

La ĉefepiskopo de la Eklezio de Svedio loĝas en Upsalo depost 1164.

EpiskopujojRedakti

La Eklezio de Svedio havas 13 episkopujojn (svede stift) kaj 14 episkopojn (inkluzive 1 ĉefepiskopo):