Ekologia kaj Media Movado
La partio Ekologia kaj Media Movado - greke Κίνημα Οικολόγων Περιβαλλοντιστών, Kinima Oikologoi Perivalontistoi - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en la Respubliko Kipro, la suda, greka parto de la insulo Kipro. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1996. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Ekologia kaj Media Movado | |
---|---|
Κίνημα Οικολόγων Περιβαλλοντιστών | |
Verda partio | |
Lando | Kipro |
Estro | Giorgios Perdikis |
Fondiĝo | 1996 |
Lingvo(j) | greka |
Ideologio | Verda politiko, kipra-greka naciismo |
Retejo | www |
Eksteraj ligiloj redakti
- oficialaj paĝoj de la partio
- bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio (en la angla)[rompita ligilo]