Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj

interregistara organizaĵo en okcidenta Afriko

La Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (france Communauté économique des États de l'Afrique de l'Ouest, akronime CEDEAO, angle Economic Community of West African States, akronime ECOWAS; eo: EKOŜ) estas regiona grupo de 15 ŝtatoj, fondita en 1975.

Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Economic Community of West African States
Regiona Ekonomia Komunumo • interregistara organizaĵo
Komenco 28-a de majo 1975 vd
Geografia situo 9° 2′ 31″ N, 7° 31′ 30″ O (mapo)9.04194444444447.525Koordinatoj: 9° 2′ 31″ N, 7° 31′ 30″ O (mapo)
Sidejo Abuĝo
Situo Okcidentafriko
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (Niĝerio)
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (Niĝerio)
DEC
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Map
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Agareo

ekonomia integriĝo
nacia defendo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Omar Touray • Aboubakar Diaby Ouattara • Momodu Munu • Abass Bundu • Édouard Benjamin • Lansana Kouyaté • Mohammed Ibn Chambas • James Victor Gbeho • Kadré Désiré Ouedraogo • Marcel Alain de Souza • Jean-Claude Kassi Brou vd
Ĉefestro(j) Bola Ahmed TinubuGnassingbé EyadémaOlusegun ObasanjoLéopold Sédar SenghorGnassingbé Eyadéma • Siaka Stevens • Mathieu Kérékou • Seku TureLansana ContéMuhammadu BuhariIbrahim BabangidaDawda Kairaba JawaraBlaise CompaoréDawda Kairaba Jawara • Abdou Diouf • Nicéphore Soglo • Jerry Rawlings • Sani AbachaAbdulsalami AbubakarGnassingbé EyadémaAlpha Oumar KonaréAbdoulaye WadeJohn KufuorMamadou TandjaBlaise CompaoréUmaru Jar'AduaGoodluck JonathanAlassane OuattaraJohn Dramani MahamaMacky SallEllen Johnson SirleafFaure GnassingbéMuhammadu BuhariMahamadou IssoufouNana Akufo-AddoYakubu Gowon • Umaro Sissoco Embaló vd
Lingvoj

franca lingvo
angla lingvo
portugala lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Fondintaj membroj redakti

15 landoj fondis la komunumon en 1975:

Funkcio redakti

Vidu la oficialan retejon pri membraj landoj. La CEDEAO-komisiono povas ankaŭ suspendi la membriĝon de ŝtatoj.

Celoj redakti

La celo de la komunumo estas progresigi ĝiajn membrojn direkte al kontentigo de iliaj kolektivaj memekonomiaj bezonoj kreante grandan ekonomian blokon en kiu ekonomia kaj komerca unio venkos.

La komunumo ankaŭ estas uzata en la kadro de packonservado en sia regiono, per sendado de militforto inkluzive de armeaj unuoj de ĝiaj membroj por interveni en situacioj de politika tumulto en la membroŝtatoj.

Historio redakti

La komunumo estis fondita la 28-an de majo 1975 kun la subskribo de la Lagosa Traktato. Ŝanĝita versio de la traktato estis subskribita la 24-an de julio 1993 en la grandurbo de Kotonuo en Benino. Kelkaj protokoloj ankaŭ estis subskribitaj por ŝanĝi kaj aldoni diversajn provizaĵojn al la Baza Ĉarto.

14 el la 15 nunaj membroŝtatoj aliĝis al la komunumo kiam ĝi estis fondita en 1975. Kabo-Verdo aliĝis al la komunumo en 1977.

Araba-parolanta Maŭritanio aliĝis al la komunumo en 1975 sed retiriĝis de ĝi en 2000. En 2017, Maŭritanio subskribis interkonsenton por ricevi la statuson de parta membreco en la komunumo.

En 2017, Maroko prezentis peton por aliĝi al la komunumo kiel membro. Poste tiun jaron, la Konferenco de Ŝtatestroj de la Komunumo jesis akcepti la peton.

La Komunuma Tribunalo estis establita en 1991 kaj komencis funkcii en 1996.

La komunumo funkciigas armeajn pacfortojn kiel parto de la Community Monitoring Group (ECOMOG). La plej multaj el la militfortoj funkciigitaj fare de la grupo estas niĝeriaj, kune kun fortoj de aliaj landoj en la komunumo. Komunumaj pactrupoj operaciis en kvin kazoj - en Ebura Bordo en 2003, en Liberio en 2003, en Gvineo Bisaŭa en 2012, en Malio en 2013 kaj en Gambio en 2017.

En la fruaj 2020-aj jaroj, Burkino kaj Malio estis suspenditaj de la organizo post armeaj puĉoj en siaj teritorioj.

Niĝero, Malio kaj Burkino anoncas, ke ili forlasas la organizon la 28-an de januaro 2024, senprecedenca evento ekde la kreo de ECOWAS, asertante precipe mankon de helpo de la organizo fronte al terorismo kaj akuzante ĝin je esti sub la influo de eksterlandaj potencoj.

CEDEAO - ECOWAS naciaj adresoj redakti

Celoj de CEDEAO redakti

La celoj estas la ago pri ekonomiaj demandoj, industriaj-, transportaj-, telekomunikaj-, energiaj-, agrikultura demandoj, naturaj materioj, demandoj de komerco, monetaj kaj financaj demondoj, socialaj kaj kulturaj demandoj.

Institucioj redakti

  • komisiono
  • komuna parlamento
  • komuna alta juĝejo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti