Ekonomia Kunlabora Organizo
La Ekonomia Kunlabora Organizo aŭ EKO (angle Economic Cooperation Organisation aŭ mallongigita ECO, perse سازمان همکاری اقتصادی, urdue اقتصادی تعاون تنظیم, turke Ekonomik İşbirliği Teşkilatı, kazaĥe Экономикалық ынтымақтастық ұйымы, uzbeke Iqtisodiy Hamkorlik Tashkiloti, kirgize Экономикалык Кызматташтык Уюмунун, azerbajĝane İqtisadi Əməkdaşlıq Təşkilatı, taĝike: Ташкилоти ҳамкории иқтисодӣ, paŝtune اقتصادي همکاريو د سازمان) estas Eŭrazia politika kaj ekonomia interregistara organizo kiu estis fondita en 1985 en Teherano fare de la estroj de Irano, Pakistano kaj Turkio. Ĝi havigas platformon por studi vojojn por plibonigo de la disvolvigo kaj helpi la komercon kaj la investeblojn. La EKO estas ad hoc organizo laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (Ĉap. VIII). Ties celo estas establi komunan merkaton por varoj kaj servoj, multe kiel ĉe la Eŭropa Unio.[1] La sekretariaro kaj kultura departemento de EKO havas sidejon en Teherano, ties ekonomia oficejo estas en Turkio kaj ties scienca oficejo estas en Pakistano.
Ekonomia Kunlabora Organizo | ||
---|---|---|
interregistara organizo | ||
Dum | 1985 – | |
Antaŭulo | Regional Cooperation for Development | |
Fondodato | 1985 | |
Sidejo | Teherano | |
Lando | Irano | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Oficialaj nomojRedakti
La oficiala laborlingvo de la Ekonomia Kunlabora Organizo estas angla. La oficialaj nomoj de la organizo estas la jenaj:
- Azerbajĝana: İqtisadi Əməkdaşlıq Təşkilatı
- Persa: سازمان همکاری اقتصادی
- Kirgiza: Экономикалык Кызматташтык Уюмунун
- Urdua: اقتصادی تعاون تنظیم
- Turka: Ekonomik İşbirliği Teşkilatı
- Kazaĥa: Экономикалық ынтымақтастық ұйымы
- Taĝika: Созмони Ҳамкории Иқтисодӣ
- Uzbeka: Iqtisodiy Hamkorlik Tashkiloti
- Paŝtua: اقتصادي همکاريو د سازمان
MembrecoRedakti
Oficiala Nomo |
Ĉefurbo |
Areo (km²) |
Loĝantaro (2015) |
Denseco (por km²) |
MEP (2014)(nominale)[2] |
MEP (2015) (por persono) (nominale)[3] |
Valuto |
Oficialaj lingvoj |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Islama Respubliko Afganio | Kabulo | 647 500 | 26 023 100 | 40.2 | $20,444 milionoj | $614,892 | Afganio | Daria, Paŝtoa |
Respubliko Azerbajĝano | Baku | 86 600 | 9 676 500 | 111.7 | $74,145 milionoj | $6 794,432 | Manato | Azerbajĝana |
Islama Respubliko Irano | Teherano | 1 648 195 | 78 859 600 | 47.8 | $416,490 milionoj | $5 047,835 | Rialo | Persa |
Respubliko Kazaĥio | Astana | 2 724 900 | 17 630 700 | 6.5 | $216,036 milionoj | $11 028,069 | Tengo | Kazaĥa |
Respubliko Kirgizio | Biŝkek | 199 900 | 5 975 000 | 29.9 | $7,402 milionoj | $1 197,755 | Somo | Kirgiza |
Islama Respubliko Pakistano | Islamabad | 796 095 | 192 208 550 | 241.4 | $246,849 milionoj | $1 427,085 | Rupio | Urdua, angla |
Respubliko Taĝikio | Duŝanbo | 143 100 | 8 354 000 | 58.4 | $9,242 milionoj | $949,052 | Somonio | Taĝika |
Respubliko Turkio | Ankara | 783 562 | 77 695 904 | 99.2 | $798,332 milionoj | $9 290,425 | Liro | Turka |
Turkmenio | Aŝgabat | 488 100 | 4 751 120 | 9.7 | $47,932 milionoj | $7 534,021 | Manato | Turkmena |
Respubliko Uzbekio | Taŝkent | 447 400 | 31 022 500 | 69.3 | $62,613 milionoj | $2 129,504 | Somo | Uzbeka |
Norda Kipro estas observa membro de EKO.[4]
ReferencojRedakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-02. Alirita 2016-09-18.
- ↑ Report for Selected Countries and Subjects. Imf.org (2015-06-10).
- ↑ Report for Selected Countries and Subjects. Alirita 29-a de aprilo 2016.
- ↑ ECO Secretariat Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivo Wayback Machine ECO Secretary General Meets the Representatives of Turkish Cyprus State in Tehran
Eksteraj ligilojRedakti
- Retejo de EKO Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ECO's Cultural Institute
- ECO's Trade and Development Bank
- ECO's Drug Control Coordination Unit Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ECO's Trade promotion Unit[rompita ligilo]
- ECO's Post Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine