Ekonomia historio de Francio

Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
El la 9a jarcento, la progresa plibonigo de la agrokultura produktiveco okazigis demografian eksplodon kiu estis la bazo de kresko akcelita el la 10a ĝis la 14a jarcento.

La ekonomia historio de Francio estas komplika koncepto konsiderinte, ke la ento Francio ne havas sencon se oni reeniras al la epoko de Romio aŭ eĉ de la Falo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam ankoraŭ ne estis firmigita io simila al tio kio estas nun la aktuala ŝtato. Dum la Mezepoko la diversaj dispartigoj de la povo dum la feŭdismo same ne permesas klaran nocion de Francio, pro kio tiu artikolo dekomence aliras el la epoko de la Renesanco.

La 16a jarcentoRedakti

La agrokultura malriĉoRedakti

La 16a jarcento estis markita en Francio per klimata malvarmigo (ĉirkaŭkalkulita je malpli ol 1º C), kies konsekvencoj super la agrokulturo estis gravaj: la krizoj de vivtenado estis oftaj en la dua duono de la jarcento. Poste, la prezo de la tritiko en Parizo triobliĝis, kaj ne temis pri simpla monfenomeno: la prezo de la nemanĝaj varoj ne suferis similan plialtigon. Tiu altigo de manĝoprezoj derivis en grava demografia malkresko inter 1450 kaj 1580 kiu metis la francan loĝantaron al sia nivelo de 1320. Tiam la demografia kresko frapis kontraŭ la malesto de realaj agrokulturaj progresoj el la 14a jarcento.[1]

Kvankam raraj, Francio vidis kelkajn agrokulturajn plinovigojn. Novaj specoj, antaŭe naturaj aŭ devenaj el aliaj landoj, estis kultivataj: nome la melono, la artiŝokoj, la fragoj, la framboj, la riboj aŭ eĉ la florbrasiko. Aliaj kultivoj, kiel la karoto, estis plibonigitaj. El malproksimaj landoj alvenis novaj produktoj, kiel la fagopiro en Normandio. La meleagro kaj la numido estis alportitaj el Ameriko. Sed kvankam la metalaj laboriloj multobliĝis, tiaj progresoj ne tuj transformis vere la ruran mondon.[2]

Krome, en la 16a jarcento okazis plia malriĉigo kaj kresko de la ekonomia malegaleco. Tiu malriĉigo, kombine kun la demografia rekuperado, okazigis bremson de la enspezo kiu malhelpis ke la kamparanoj frontu la progresan plialtigon de la prezoj. Fine de la 15a jarcento, 60 laborhoroj permesis al averaĝa loĝanto de Strasburgo aĉeti unu kvintalon da tritiko, dum ĉirkaŭ 1570 tiu bezonas 200.[3]

Progreso de la industrio kaj de la metiadoRedakti

 
Presejo komence de la 16a jarcento.

Se la franca 16a jarcento estis sinonimo de malriĉo por la rura majoritato de la loĝantaro, la teknikaj progresoj de la aliaj sektoroj certigis relativan prosperon. Tiele, multobliĝis la laboro de mekaniko.[4]

En la ĉiutaga vivo de la riĉa minoritato, vitro kaj foje eĉ vitraloj anstataŭis iom post iom la tolojn kaj travideblajn paperojn uzitajn por fermi la fenestrojn; la riĉaj familioj ekdisponis el forkoj, ŝrankoj, horloĝoj kaj kaleŝoj.[4] Multaj el tiuj novaj ekipaĵoj eblis pro la disvolvigo de la metalurgio, pere de la multobligo de la forĝejoj en la arbaraj regionoj de Ĉampanjo, Centra Masivo kaj Bretonio, same kiel de la altfornoj. Ĉirkaŭ 1525, Francio produktis ĉirkaŭ 10 000 tunojn da fero, tio estas, unu dekono de la tuta eŭropa produktado. Asocie kun metalurgio, disvolviĝis la artilerio per unua grava fabriko de arkebuzoj en Saint-Étienne en 1516.[4]

La industrio de lano disvolviĝis kaj ankaŭ tiu de la silko. Por fronti gravan komercan deficiton kun Italio (la importado de silko kostis al la regno inter 400 000 kaj 500 000 orajn eskudojn jare), Ludoviko la 11-a disvolvigis la enlandan produktadon en Tours el 1466, antaŭ Francisko la 1-a donis la monopolon al la urbo Lyon. Komence de la jarcento, disvolviĝis la industrio de varoj de punto en Troyes.[4] Ankaŭ la fabrikado de papero kaj la presejoj estis prosperaj, partikulare la presarto en Parizo kaj, iom malpli en Lyon, dum la paperfabrikado havis centron en Angulemo.[4]

La ekstera komerco kaj la apero de la merkantilismoRedakti

En la 16a jarcento, nome periodo de la grandaj esploroj fare de eŭropanoj, Francio profitis diversajn mar-plinovigojn, pleje el eksterlando, en la medioj de la kartografio kaj de la ŝipkonstruado.

Ankaŭ la organizado de la negocoj faras gravajn progresojn: nome la enkonduko el Italio de la mar-asekuro kaj de la duobla kontado. En la havenoj, ekis sistemo de financado kiu restos ĝis la 19a jarcento: la ŝipposedantoj venis al pruntistoj por sekurigi la muntadon de siaj ŝipoj. Tiel ili iĝis dungitoj de societo de kun-kapitalo.

En la komerca kaj financa niveloj, Lyon estis antaŭ Parizo pere de la agado de nombraj komercistoj kaj bankistoj, dum la foiroj de Lyon kunvenigis kvarfoje jare negocistojn devenajn el diversaj landoj de Eŭropo. Lyon estis iam la komerca centro de Eŭropo, kaj tie oni negocis grandajn negocojn inter komercistoj el diversaj mondopartoj. La lernado de banko-teknikoj permesis al la ŝtato diversigi siajn financofontojn (ĝis tiam limigitajn al grandaj bankistoj), turnante sin al ŝparistoj.

Siavice, la pensaro pri ekonomiko estis helpita de la monaferoj, partikulare pro la plialtigo de prezoj. Por Jehan de Malestroit, la mona deprezigo rilatis al malpli granda proporcio da arĝento en la moneroj: la intrinseka valoro de la metalo malaltiĝis kaj ties aĉetopovo malpliiĝis. Jean Bodin[5] respondis proponante la teorion kvantan de mono: estas la fluo de valoraj metaloj de Ameriko, tra Hispanio, kio permesis suplementan disvastigon de moneroj, kaj tio okazigis plialtigon de prezoj (inflacio pro la monelsendo). Tiuj debatoj kontribuis al la apero de laika ekonomika pensaro: nome merkantilismo.

La 17a jarcentoRedakti

 
Dum la regado de Henriko la 4-a oni entreprenis ekonomiajn reformojn.

Post 1597, la ekonomia situacio de Francio pliboniĝis kaj la rura produktado estis helpita de pli favora klimato. Henriko la 4-a kaj lia ministro Maximilien de Béthune, duko de Sully, adoptis monreformojn kiuj inkludis pli bonkvalitan monereldonon, revenon al pundo kiel kalkul-monero, malpligon de la ŝuldo (kiu estis de 200 milionoj de pundoj en 1596) kaj malpliigon de la impostaro kiun suferis la kamparanoj. Henriko la 4-a iris al ampleksa administracia reformo pliigante la obligaciojn de la oficialaj oficejoj (nome la paulette), reaĉetante la donitajn reĝajn terojn, plibonigante la vojojn kaj financante la konstruadon de kanaloj kaj plantis la semon de merkantilisma filozofio kontrolita de la ŝtato. Dum la regado de Henriko la 4-a, oni faris agrikulturajn reformojn, jam iniciatitajn de Olivier de Serres. Tiuj agrikulturaj kaj ekonomiaj reformoj, same kiel merkantilismo estos la politiko ankaŭ de la ministro de Ludoviko la 13-a, nome la kardinalo Richelieu. Cele al minimumigo de la importado el eksterlanfo, Richelieu klopodis aliancojn kun Maroko kaj Persio, kaj helpis la esploradon de Nova Francio, la Antiloj, Senegalio, Gambio kaj Madagaskaro, kvankam nur la du unue menciitaj estis tujaj sukcesoj. Tiuj reformoj establis la bazon por la politiko de Ludoviko la 14-a.

La grandismemo de Ludoviko la 14-a estis certe rilata kun du grandaj projektoj kiuj postulis enormajn monkvantojn: la militista konkero kaj la konstruado de la Palaco de Versajlo. Por financi tiujn projektojn, la reĝo kreis diversajn impostajn sistemojn aldonajn, kiel la porpersona (kiu establiĝis en 1695) kiu estis imposto por ĉiuj personoj, inklude la nobelojn kaj la klerikojn, kvankam oni rajtis aĉeti esceptigon per granda monsumo pagita en unusola fojo, kompreneble fare nur de riĉuloj, kaj la dixième (dekono, 1710-1717 kaj remetita en 1733), kiu estis imposto al la enspezo kaj al la valoro de la posedaĵoj, kaj kiu estis destinita al financado de la militaj klopodoj.

 
Jean-Baptiste Colbert

La ministro de financoj de Ludoviko la 14-a, Jean-Baptiste Colbert iniciatis komercan sistemon kiu uzis la protektismon kaj la industrio patronigita de la ŝtato por helpi la produktadon de luksaj varoj super la cetero de la ekonomio. La ŝtato establis novajn industriojn (la reĝa tapiŝfabrikon funkciis en Beauvais kaj oni ekspluatis francajn ŝtonminejojn de marmoro), kontrolis la industriojn jam ekzistintajn, protektis la inventistojn, invitis laboristojn el eksterlando (ekzemple por la fabrikado de vitro venecieca kaj de toloj el Flandrio) kaj malpermesis la elmigradon de francaj laboristoj. Por pluhavi la karakteron de la francaj havaĵoj en la eksterlandaj merkatoj, Colbert fiksis jure la kvalitojn kaj mezuron de ĉiu varo kaj punis akre la malobeojn kontraŭ la regularoj. Tiu amasa investado en (kaj zorgo pri) la luksaj varoj kaj la vivo de la kortego (modo, dekorado, kuirarto, urbaj plibonigoj ktp.) kaj la reklamado (pere de gazetoj kiel Mercure galant) de tiuj produktoj plialtigis Francion al la rolo de arbitro de la eŭropa gusto.[6]

Malkapabla nuligi la doganojn pri la transigo de varoj de unu provinco al alia, Colbert faris tion kion li povis fari por instigi la provincojn egaligi ilin. Lia reĝimo plibonigis la vojojn. Por helpi la kompaniojn, kiel la grava Franca Kompanio de Orientaj Hindioj (fondita en 1664), Colbert donis specialajn privilegiojn por komerci kun Levantenio, Senegalio, Gvineo kaj aliaj lokoj, por importi kafon, kotonon, felojn, pipron kaj sukeron, sed neniu el tiuj iniciatoj sukcesis. Colbert tamen ja sukcesis en sia establado de reĝa franca ŝiparo; rekonstruis la vorkojn kaj la arsenalon de Toulon, fondis la havenon kaj la arsenalon de Rochefort kaj la marlernejojn de Rochefort, Dieppe kaj Saint-Malo. Fortikigis, kun helpo de Vauban, multajn havenojn, kiel tiuj de Calais, Dunkerque, Brest kaj Havro.

La ekonomia politiko de Colbert estis ŝlosila elemento en la kreado fare de Ludoviko la 14-a de centralizita kaj fortifikita ŝtato kaj en la plialtigo de lia registaro, kio inkludis la konstruadon de la palaco de Versajlo; tamen, estis ankaŭ multaj ekonomiaj malsukcesoj: tiu politiko estis troa limigo por la laboristoj, kio malkuraĝigis la inventemon kaj ĝi devis esti financita per maljuste altegaj doganimpostoj.

La Edikto de Fontainebleau en 1685 kreis aldonajn ekonomiajn problemojn: el pli ol 200 000 hugenotoj fuĝintaj el Francio al Prusio, Svisio, Anglio, Irlando, la Unuiĝintaj Provincoj, Danio kaj eĉ al Ameriko, multaj estis tre altnivelaj metiistoj kaj posedantoj de negocoj kiuj forportis kun ili siajn kapablojn, sciarojn, negocojn kaj foje eĉ siajn katolikajn laboristojn. Kaj la etendo de la franca lingvo kiel eŭropa lingvofrankao en la 18a jarcento, kaj la modernigo de la prusia armeo estis atribuitaj al hugenotoj.

La militoj kaj la malbona klimato de fino de la jarcento pelis la ekonomion al abismo: je 1715, la komerca deficito estis atinginta la 1,1 trilionojn de pundoj. Por pliigi la fiskajn enspezojn, la imposto "taille" estis pliigita, same kiel la prezoj de la oficialaj postenoj en la administracio kaj la juĝista sistemo. Pro la kontrolo de la landlimoj pro la milito, la internacia komerco iĝis akre malhelpita. La malfacila ekonomia situacio de la vasta majoritato de la franca popolo (hegemonie, simplaj kamparanoj) estis tre malriĉa kaj la "Malgranda glacia epoko" havis kiel konsekvencoj malbonajn sinsekvajn rikoltojn. Malpretaj vendi aŭ transporti siajn grenojn tiom necesajn por la armeo, multaj kamparanoj ribeliĝis kaj atakis konvojojn da greno, sed ili estis subpremitaj de la ŝtato. Dume, la riĉaj familioj survivis per la stokoj de greno relative netuŝitaj; en 1689 kaj denove en 1709, kiel elano de "solidareco" kun la sufero de sia popolo, Ludoviko la 14-a fandigis sian reĝan vazistaron kaj aliajn objektojn el oro kaj arĝento.

La 18a jarcentoRedakti

Agrikulturaj ŝanĝojRedakti

 
Restaĵoj de antikva ĉirkaŭbaro, je arbaro de koniferoj en Granda Britio, modelo por la klopodoj de francaj reformoj.

La sistemo de komunuma posedo kaj de malfermaj kampoj okzigis multajn limigojn: la ĉefa kaŭzo estis sekvo de la trijara kultivrotacio kaj de kalendaro decidita de la vilaĝa komunumo. Krome estis kolektivaj devoj kaj paŝtorajtoj. Anglio finigis tiun sistemon konsideritan misproduktan kaj malprofitan por klopodoj al plinovigo por disvolvigi la individuan posedaĵon kaj la "ĉirkaŭbarojn". Kelkaj sudfrancaj regionoj praktikis dujaran sistemon (la tero ripozis ĉiun duan jaron) eĉ malpli produkta, dum okcidente kelkaj kamparanoj kultivis ĝis la totala elĉerpigo de la tero. La produktiveco estis tre malalta: el 4 ĝis 5 grajnoj kolektitaj el unu grajno semita, kio postulis ke unu kvarono aŭ unu kvinono de la rikolto ne povis esti konsumita. La herbejoj estis raraj, same kiel la furaĝoteroj kaj la malfortecon de la brutobredado rezultis en manko de sterko, kio faris nemalhavebla la kultivrotacion por rekonstitui la fekundecon de la grundo. La kvanto de la rikoltoj kaj la prezoj de la agrikulturaj produktoj estis submetitaj al la klimataj riskoj kaj tiele al fortaj fluktuoj de gravaj sociaj konsekvencoj.[7]

La modelo de Anglio inspiris al la franca elito kaj okazigis pasion por la agronomio, sed tio ne estis nepre sekvita de la kamparanoj. La kritiko de la malferma kamparo ne kondukis al sistematigo de la ĉirkaŭbaroj pro popola rezistado. Oni aplikis fiskan politikon favore al la senarbarigo por establi novajn kultivejojn. Laŭ Jean-Claude Toutain, inter 1700 kaj 1780, la lando espertis plibonigon de unu triono de la agrikultura produktiveco, kio rezultis en plialtigo de la 60% de la produktado super la tuto de la jarcento. La averaĝa jara ritmo de la agrikultura kresko estis de ĉirkaŭ 0,3% en la unua duono de la jarcento kaj de 1,4% en la lasta triono.[8]

Tiu agrikultura progreso videblas en la demografia pligrandigo de la 18a jarcento, laŭ kiu la populacio atingis ĉirkaŭ 21 milionojn de loĝantoj komence de la jarcento kaj ĉirkaŭ 28 milionojn tuj antaŭ la Revolucio. Ĝis la mezo de la 18a jarcento, la demografia kresko estis tuŝita de malsategoj, kies aperoj koincidis kun la pintoj de pli alta mortindico. En la dua duono de la jarcento, kvankam ankoraŭ estas malabundo de nutraĵoj, tiuj periodoj estas pli mallongaj kaj surlokaj. La malpliigo de la amplekseco de la fluktuoj de la agrikulturaj prezoj dum la krizoj pruvas tiun progreson.[8] Tamen, la agrikulturo plue tenis malaltan produktivecon: tuj antaŭ la Franca revolucio, la averaĝa produktiveco restis limigita je ĉirkaŭ kvin grajnoj por unu semo, dum en Anglio la proporcio estis de 12 al 1.[9] Voltaire notis: «Oni skribas utilajn aferojn pri agrikulturo; ĉiuj legas ilin, escepte la terkulturistoj».[10]

En 1774, Turgot proklamis la edikton de liberigon de la grenkomerco, pro kiu oni forprenis el la urba polico la rolon de kontrolo kaj la mision sekurigi la obeon de la "pakto de vivtenado" inter la reĝo kaj la popolo. Tiu estis tuj sekvita de plialtigo de grenprezoj kaj tiele ankaŭ de pano, parte pro la malbonaj rikoltoj de la someroj de 1773 kaj 1774. Oni denoncis tiam "pakton de malsatego" inter la reĝo Ludoviko la 15-a kaj la spekulaciistoj. Tajdo de ribeloj eksplodis de aprilo al majo 1775 en la norda, orienta kaj okcidenta partoj de la regno Francio. La Farunmilito, speciala ribelo pro sia grando, estis subpremita de la polico, dum Turgot revenis al la liberaligo, kaj al la kontrolo de prezoj de la tritiko (antaŭ la reveno de la abundo). Tiu liberigo estis kontraŭa al la "morala ekonomio", rompo rilate al la principo kiu postulas el la reĝo certigi la sekurecon de siaj subuloj kaj de la liverigo de nutroproduktoj.

EkindustriigoRedakti

 
Rivermuelejoj estis ĝermo de rura industrio.

Male al la situacio en Anglio, neniu industria branĉo hegemoniis en Francio. La tekstilproduktado estis diversigita: la lano estis hegemonia, sed la industrio de lino kaj de silko estis same gravaj. Aliaj sektoroj kiel la konstruado kaj la nutrindustrio (la sukerindustrio de Bordozo, por ekzemplo) havis gravon similan al tiu de la tekstila industrio. La metalurgio plue estis malmulte disvolvigita. Geografie, tiuj industrioj estis relative disaj. La koncentroj, kiel ĉe tiu de la silko en Lyon, plue estis raraj, spite la ekziston de regionaj specialigoj.[11]

En la urboj, la metiistoj estis delonge organizitaj en gildoj, nome organizoj kiuj administris la aron de la produktado de po unu tipo de varo en unu urbo. Kun la ŝtato, ili regulis strikte la koncernan agadon, grupigante interne dungantojn, metiistojn kaj metilernantojn. Luktis kontraŭ la disvolvigo de kapitalismo kaj la apero de la moderna industrio cele al la protektado de siaj profesioj.[11] En 1776, Turgot klopodis nuligi ilin malsukcese; tamen ili faris konkurencon kun la fabrikoj hereditaj de Jean-Baptiste Colbert kiuj enhavis ofte kelkajn centojn de laboristoj. Tiuj povis esti ĉu publikaj aŭ privataj kun reĝa privilegio, sed ankaŭ ili estis celo de strikta regularo.[11] En tiu kunteksto, estis raraj la industrioj kiuj montris dinamismon kaj aperigis la unuajn famajn entreprenistojn, kiel Christophe-Philippe Oberkampf, kies tekstila fabriko en Jouy-en-Josas havis proksimume 900 laboristojn en 1774.

Ekster urboj, la rura industria agado ludis gravan kaj kreskiĝantan rolon, pere de la disvolvigo de la "hejma sistemo". Profitante la laborforton de kamparanoj ofte nedungita kaj fuĝinte el la strikta regularo de la urboj, la negocistoj organizis la provizadon de krudmaterialoj kaj eĉ de ties produktoj fare de ruraj laboristoj, poste administris la distribuadon sen partopreni en la produktado propre dirita nek en ties riskoj. En Sedano, por ekzemplo, la negocistoj ricevis la produktadon de ĉirkaŭ 10 000 kamparanoj. Aliaj industrioj estis vere ruraj pro teknikaj tialoj: ekzemple la paperfabrikoj bezonis akvofluejojn; la metalurgio bezonis arbojn.[11]

Kvankam ne tiom evidente kiom en Anglio, la unuaj montroj de la Industria Revolucio estis videblaj fine de la jarcento. La britaj tekstilaj plinovigoj disvastiĝis iom post iom kaj la progresoj en la tekstila tinkturado en la fabriko de Oberkampf aŭ en orienta Francio estis gravaj. En la metalurgio, la Wendel-oj entreprenis la aventuron en Le Creusot: importis el Anglio la fandindustrion uzantan koakson. Finfine, en la sektoro de karbo, oni disvolvigis gravajn entreprenojn, se kalkuli la nombron de laboristoj (la Kompanio de Minejoj de Anzin enhavis 3000 laboristojn en 1789) kaj la modernecon de la teknikaj rimedoj uzitaj (vapormaŝinoj por pumpi akvon el la minejoj).[12] Fine de la 18a jarcento, la franca industria kresko estis pli granda ol tiu de Anglio (sed tiu havis grandan akcelon ĉirkaŭ 1780).[13]

La kresko de la ekstera komerco kaj la financojRedakti

 
La haveno de Bordozo en la 18a jarcento, Claude Joseph Vernet, "La haveno de Bordozo el Salinières".

La ekstera komerco de Francio grave pliiĝis en la 18a jarcento. Inter 1716 kaj 1720, ties valoro kvinobliĝis pere de la variado de prezoj. Tiu etendo estis tre forta en la unua duono de la jarcento (je ritmo de ĉilkaŭ 3% jare) kaj poste pli modere (1% jare). Male, la kresko de la importado estis pli rapida ol tiu de la eksportado, kio kondukis al komerca deficito fine de la Antikva Reĝimo. Laŭ relativaj kalkuloj, la parto de la franca komerco en la tutmonda komerco estis la duono de la brita komerco en 1720 (respektive po 8 kaj po 15%), dum ili estis egalaj en 1780 (po 12% por ĉiu el ambaŭ landoj). La indico de malfermo de la ekonomio (proporcio eksportado/MEP) fluktuis, pasante el 8% en 1720 al 12% en 1750, antaŭ malkreski al 10% en 1780. La naturo de la produktoj interŝanĝitaj aperigis Francion kiel lando relative industriigita: eksportante fabrikitajn produktojn kaj importante krudmaterialojn.[14]

Grava parto de la franca komerco okazis kun Levantenio, sed ankaŭ kun la kolonioj, spite la dislokigon de la unua kolonia imperio de la Traktato de Parizo (1763). La sukero, la kafo, la indigo kaj la kotono estis la ĉefaj produktoj de la Francaj Antiloj kiuj estis en plena ekspansio, kiel atestas la multobligo de sklavoj en tiuj regionoj: inter fino de la 17a jarcento kaj 1789, la nombro de sklavoj en la Francaj Antiloj pasis de 40 000 al 500 000. Sed la franca triangula komerco estis malpli grava ol tiu organizita de angloj kaj portugaloj, kvankam tiu partoprenis en la disvolvigo de kelkaj grandaj havenoj kiel tiuj de Nantes kaj Bordozo. Tiuj du havenoj sekurigis la komercon kun la Antiloj kaj la reeksportadon al la aliaj eŭropaj landoj, dum en la Mediteraneo, Marsejlo disvolviĝis kun helpo de Italio, Hispanio kaj Levantenio.[15]

Komence de la jarcento, la regenteco de Filipo de Orléans estis markita de la enkonduko de la banka monpapero fare de la brita John Law, sed la sistemo de Law suferis la spekulacion kaj malfidindigis dumlonge la eldono de fido-mono en Francio. Je tutmonda skalo, la financoj estis unu de la ĉefaj problemoj de la ŝtato en la 18a jarcento, okazigante intencojn de reformoj, fare de homoj kiel Vauban (en sia Projekto de la reĝa dekono en 1707, kiuj deziris plialtigi ĉiujn impostojn, inklude tiujn de la nobelaro), TurgotNecker, sed kiuj estis kontraŭitaj de la stablita ordo. La apogo al ribeluloj de Nordameriko pliigis la financajn malfacilaĵojn.

De la Franca Revolucio al la ImperioRedakti

En la periodo 1789-1815, Francio distanciĝis el sia najbara lando de trans la Manika Markolo. Dum Britio konis tion kion Walter Whitman Rostow nomis ties "ekonomian ekflugon", nome forta industria eliro de ĉirkaŭ dudek jaroj, Francio spertis periodon de pli malrapida ekonomia disvolvigo, spite ŝanĝon de reĝimo favora al la burĝaro.

La ekonomio kaj la RevolucioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca Revolucio.
 
Monpapero, simbolo de ekonomia malstabileco dum la Revolucio.

El 1784, Francio suferis serion de agrikulturaj krizoj kiuj rezultis en industriaj krizoj, laŭ la modelo de la krizoj de la Antikva Reĝimo. La plialtigo de la panprezo, kio absorbis la 90% de la buĝeto de la laboristoj en 1789, estis sinonimo de kuntirigo de la merkato por la artmetia agado. Krome la francaj industrioj plendis pro la efikoj de la komerca pakto Eden-Rayneval subskribita inter Francio kaj Granda Britio en 1786, akuzita je la kreo de malfacilaĵoj al la industrio de kelkaj urboj. Al tiuj problemoj estis aldonita la risko de bankroto de la ŝtato pro ties forta ŝuldo kaj malesto de fiska reformo. Ĝuste, la financa problemo de Francio estis kio okazigis la kunvokon de la Ĝeneralaj Statoj, komenco de la Franca Revolucio.

La Revolucio, dekomence estrita de la burĝaro, rezultis en nombraj ekonomiaj konsekvencoj. Unue, la nokto de la 4a de aŭgusto 1789 malaperis la feŭdismja rajtoj, nuligo kiu modifis totale la dividadon de la grunda teritorio; tamen, dekomence, la situacio de la plej malriĉa parto de la agrikultura populacio malmulte ŝanĝiĝis. Tio, kombinita kun diversaj konfiskoj de havaĵoj de la eklezio kaj de la ekzilita nobelaro, permesis al burĝuloj kaj al riĉaj kamparanoj rekuperi terojn, antaŭ la revendado de pli malgrandaj terpecoj estis profito al pli granda parto de la populacio.

La individuismo kaj la liberalismo de la burĝaro trovis esprimon en la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (kiu fakte konvertis la privatan posedon en netuŝenda rajto), en la Dekreto de Allarde kaj, ĉefe, en la Leĝo Le Chapelier (kiu malpermesis la korporaciojn kaj la koaliciojn, kaj tiale, la sindikatojn). Oni establis la principon de la merkato kiel maniero de regulado de la ekonomio. Tiel, por ekzemplo, la internaj doganoj estis nuligitaj.

La kirlego de la Revolucio faris, ke tiu liberigo estis malmulte aplikita sur la faktoj kiuj rezultis en konfiskoj, aŭtoritatema administrado de prezoj kaj de salajroj kaj eĉ de la monmalstabileco ligita al la inflacio okazigita de la papermonero (asignaĵoj).

La ekonomio sub la Konsularo kaj la ImperioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Konsularo (Francio) kaj Unua Imperio (Francio).
 
Ingres, Napoleono sur lia imperia trono.

Se Francio heredis el la napoleona epoko gravajn progresojn en administracio, ĝi ne atingis en tiu periodo gravan ekonomian sukceson. En la administracia medio, la Komerca Kodo de 1807 helpis la disvolvigon de entreprenoj per akcioj: distingis la kolektivajn societojn kiuj hegemoniis en la 19a jarcento, la anonimajn societojn (submetitajn al antaŭa rajtigo fare de la ŝtato) kaj la komanditajn societojn. La katastro iĝis plej efika kaj justa kongrue al la imposta sistemo. La kreado de la Banko de Francio (1800) kaj de la ĝerma franko (1803) metis en sia loko stabilan monan sistemon.

La napoleonaj militoj de la Imperio pligravigis la demografian malfortecon kaj ties financado plirarigis la kapitalojn, spite la fakton ke la militestroj stimuligis kelkajn industriojn. La baroj starigitaj al la komerco fare de la marmilito permesis la hegemonion de ekonomiaj anstataŭaj agadoj, kies tipa ekzemplo estas la beto. Tamen, la tutmonda rezulto de la marmilito estis la falego de la franca ekstera komerco, kies konsekvencojn suferis la havenoj de la Atlantiko. La malpliigo de la komerco malhelpis la teknologian transigon el la Unuiĝinta Reĝlando kaj okazigis malfacilojn de proviziado por la industrio de la lando: la kotono estis kvarfoje pli multekosta en Francio ol en Anglio.[16]

En agrikulturo, la rezulto de la Imperio aspektis malmulte konvinkaj. La terpomo ĝeneraliĝis, kaj tio rezultis en la malpliigo de la novalo. Pro tio, en la periodo de 1803-1812, la jaraveraĝa kreskindico de la agrikultura produkto estis nur de la 0,3%, nome indico malsupra al la demografia kresko jam malforta (0,5%)[17] La kamparana posedaro progresis, sed la dispartigo de teroj inter la filoj heredantaj (kongrue kun la civila kodo) okazigis fragmentadon.

En la industrio, estis Belgio kiu profitis, interne de la Imperio, de la disvolvigo de la metalurgio kaj de la produktado de karbo. La progresoj de la tekstila industrio ne malhelpis ke Unuiĝinta Reĝlando progresis sian hegemonion en la produktado de kotonaĵoj. Tamen, oni konstatis diversajn plinovigojn kiuj partoprenis en la prosperigo de sektoroj kiel la silko en Lyon (Jacquard teksilo) aŭ en la unuaj disvolvigoj de la kemia industrio (natria hidroksido fare de Nicolas Leblanc dum la Revolucio).[17]

Je geografia nivelo, la periodo de la Konsularo kaj de la Imperio anoncis la dislokigon de la ekonomia dinamismo: malfaciloj por la atlantika marbordo, senindustriigo de la okcidento kaj de la sudokcidento kaj disvolvigo de la industrio en la oriento de la lando.[17]

De 1815 al 1945Redakti

 
Aŭtomata Jacquard teksilo.

Ĝeneralaj konsideroj pri la franca industriigoRedakti

Inter la grandaj industriaj landoj de la 19a jarcento, Francio okupis specialan lokon. Ties ekindustriigo estis unu el la plej fruaj, post tiu de Britio, sed neniu estis tiom forta kiom en aliaj landoj, kaj pro tio spite sian progreson la franca industrio estis post tiuj de Usono kaj Germanio fine de la 20a jarcento. Evidenta montro de tiu partikulara evolucio estis la granda absoluta pliigo de la nombro de agrikulturistoj. Fakte, dumlonge, la historiistoj estis atribuintaj al Francio malrapidan ritmon de industriigo. La komparo de la industria kresko kun la malforta demografia kresko forte nuancigas tiun pesimismon: en 1860, la fabrika produktado por loĝanto en Francio estis por multo superita nur de tiu de Britio kaj, por plia malmulto, de tiuj de Belgio kaj Svisio. Poste, ĝi estis komparebla al tiu de Usono.[18]

Tiu kresko estis ankaŭ neregula, sed temas pri fenomeno komuna en ĉiuj industriaj landoj. La ekonomiaj cikloj estis observataj tiom frue kiom en 1861, kiam Clement Juglar rimarkindigis[19] periodecon de inter 7 kaj 10 jaroj en la movado de la negocoj. Tiuj fluktuoj eniras per si mem en cikloj pli longaj, de daŭro de duono da jarcento kaj enhavas po unu fazon de prospero kaj po unu de malprospero, notitaj de Nikolai Kondratjev. La plej fama interpretado de la krizoj estas tiu ellaborita de Joseph Alois Schumpeter, laŭ kiu, la novigo komence de la periodo de prospero estas sinonimo de portempaj enspezoj por la entreprenoj kiuj rapidis pruntepreni monon por investi en tiu kaj ricevis profiton, tiel stimulante la monkreadon kaj la aron de la ekonomia agado. En dua etapo, la novigoj jam estis faritaj kaj la entreprenoj ne turnos sin plue al kredito kaj la monamaso ĉesos kreski, pro kio la ekonomia agado malpliiĝos dum ankaŭ la prezoj tendencos malpliiĝi.

EkindustriigoRedakti

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la ekindustriigoRedakti

 
Katolikaj pastroj benas fervojon kaj lokomotivon en Calais, 1848.

Komence de la 19a jarcento, Francio suferis ian kvanton de malavantaĝoj kiu malhelpis ĝin atingi ekonomian kreskon kompareblan kun tiu de Britio. Pri varpeto, la malforteco de la demografia kresko, kompare kun tiuj de aliaj landoj de Eŭropo, malpliiĝis la internan merkaton, dum je ekstera nivelo, la brita hegemonio en la maroj malprofitis al la franca komerco. Francio ne sukcesis iĝi konkurenca en la tiamaj industrioj (nome produktantaj de kotonaĵoj) kaj devis koncentriĝi en la eksportoj por kiuj la gravo de la bonkvalito havigis aldonan avantaĝon ekster la prezaj konsideroj: krome ĝia industria tradicio havigis al la lando kvalifikitan laborforton.[20]

La klopodoj de Anglio por pluteni sian teknologian hegemonion, kiuj rezultis ĝis 1843 en malpermeso de eksportado de maŝinaro, estis profito por Francio, ĉar spite tiun malpermeson oni permesis la transigon de teknologio pere de la sendo de maŝinoj en malmuntitaj pecoj, de britaj teknikistoj kaj la eniron de francaj industriistoj por observi tion kio estis realigita en Anglio, dum ĝenerale la lando estis devigita disvolvigi sian propan mekanikan industrion, evitante tiele teknikan dependecon kiu estu longdaŭra.[20]

La industrio suferis strukturan mankon da karbo: inter 1820 kaj 1860, la franca konsumo da karbo konstante dekobliĝis, dum la produktado nur unusolan fojon dekobliĝis, kio rezultis en multobligo por 22 de la importado de tiu grava krudmaterialo. La karboproblemo estis ligita ankaŭ al la nesufiĉo de transportretoj, kio aldoniĝis al ties multekosteco: oni elfosis ĝin en la Nordo kaj estis malfacile transportita al la metalurgia industrio de la Centra Masivo.[20]

Kontraste, en la lando ne mankis kapitaloj. En 1860, la francaj bankoj akumulis stokon 50-foje malsupraj al tiuj de Britio; tamen, la memfinancado estis sufiĉa por la apero de la tekstilindustrio (malgrandaj investoj ebligis gravajn enspezojn kiuj siavice povis esti reinvestitaj), dum la "alta bankaro" sekurigis la financadon de infrastrukturoj pli kostaj (minoj, kanaloj kaj, poste, la fervojoj).[20] La Burso de Parizo, instalita en nova sidejo: nome la Palaco Brongniart, en 1826, konis gravan kreskon: de 1816 al 1830, ĝi estis eldoninta 187 milionojn da frankoj en akcioj, kontraŭ 975 milionoj inter 1831 kaj 1848.[21]

La agrikulturaj progresojRedakti

 
Viro uzanta tradician falĉilon, pli utila ol la historia falĉileto.

La ekonomio de Francio de la 19a jarcento plue estis hegemoniata de la agrikulturo, dum la landa loĝantaro plue estis esence rura. Laŭ la kvanta historiografio, inter 1820 kaj 1870, la franca agrikulturo spertis kreskon kiu, el historia vidpunkto, ne estis superita ĝis tiu posta al la Dua Mondmilito. La averaĝa jara kreskindico de agrikultura produktado estis de 1,2%. La kultivita areo pliiĝis per la etendo de la kultivado de beto, de paŝtoj aŭ, pli ĝenerale, per la malpliigo de la kultivrotacio. Kelkaj plinovigoj kiel la unuaj rikoltomaŝinoj, la anstataŭo de la penigaj falĉiletoj per falĉiloj kaj ankaŭ la progreso de la terpomo kontribuis al tiu prospero.

Ĝenerale dirite, tiu progreso kontribuis al plialtigo de la aĉetpovo kio stimulis la aperon de la industrioj de konsumvaro, kiuj partoprenis en la malpliigo de la krizoj de la Antikva Reĝimo, en kiuj agrikultura krizo rezultis en industria krizo. Rimarkindas, ke diversaj priekonomiaj historiistoj, kiel Paul BairochWalter Whitman Rostow, konvertis la "agrikulturan revolucion" en etapo de disvolvigo kaj en nepra kondiĉo de la industria eksplodo.

La industria kresko sub la monarkioRedakti

 
Lokomotivo de Marc Seguin, franca inĝeniero kaj kunlaboranto de la angla George Stephenson.

Al la agrikutura progreso aldoniĝis faktoro favora por la industria ekesplodo: nome la disvolvigo de la transportoj. La tradicia reto (sen kalkuli la fervojojn) pli ol triobliĝis inter 1815 kaj 1848, pere de la konstruado de boatkanaloj por sekurigi la provizadon de la industrioj kaj la disvolvigon de la reto de ŝoseoj. Inter 1800 kaj 1850, la kosto de la surtera transporto preskaŭ duoniĝis.[22]

Estis inter 1820 kaj 1840 la etapo en kiu Walter Whitman Rostow lokigis la francan ekesplodon.[23] Vere, en la periodo de 1815-1848, la industriigo de la lando havis fortan akcelon. En 1815, Francio estis produktinta ĉirkaŭ 120 000 tunojn da gisfero, esence per bruligo de ligno, produktado kiu pliiĝis al 450 000 tunoj en 1848, el kiuj ĉirkaŭ la duono per bruligo de koakso. La unua linio de fervojo estis malfermita en 1832 kaj la reto havis 3000 km en 1850.[24] Inter 1790 kaj 1820, la produktado de karbo apenaŭ superis 0,8-1,1 milionojn da tunoj, tio estas kresko de 37% en periodo de nur tridek jaroj. En la venontaj tridek jaroj, tiu produktado pliiĝis al 5 milionoj da tunoj, tio estas, al kresko de 350%.[25] En la tekstila industrio, la produktado de kotono kaj de ŝpinado kvarobliĝis inter 1815 kaj 1848.[18]

Se ĝia enspezo faris de Francio la duan grandan potencoj kiu spertis la industrian ekesplodon, tio ne ebligis ke ĝi atingu Brition: nome la franca produktado de karbo en 1850 estis simila al tiu de Britio de 1790.[25]

La Dua Respubliko kaj la Dua ImperioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dua Franca Respubliko kaj Dua Franca Imperio.

En la ekonomia kaj socia niveloj, la rezultoj de la reĝimo de Napoleono la 3-a, inspirita de Henri de Saint-Simon same kiel de lia ekzilo en Granda Britio, estis sendube pli bonaj ol la rezultoj de la reĝimo de lia onklo kiu estis sekuriginta al Francio firmajn kaj ŝtaton kaj administracion. Jacques Marseille notis, ke: «La zorgo kongruigi ĝin al la postuloj kaj limigoj de la industria revolucio devis korespondi al Napoleono la 3-a. Tiu farendaĵo estis malpli populara ol tiu de lia onklo, ĉar estas malfacile en Francio preferir la merkaton al la ŝtato.»[26]

Fakte, la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj estis okazo de reala ekonomia prospero. En la financa nivelo, Napoleono profitis konjunkturon: nome la malkovro de oro en Kalifornio kaj en Aŭstralio. La alta procento de tiu oro kiu venis en Francion ebligis la monetendon, kiu stimulis la negocadon. Aliflanke, en tiu epoko, oni establis la reton de bankoj de negocoj: nome la portugaldevenaj fratoj Péreire establis sistemon de financado per obligacioj de la entreprenoj kio, spite la bankroton de ilia banko en 1867, influis super la cetero de la sektoro, en kiu la Rothschild-oj konservis sian pozicion. Alia banko kiu havigis pruntojn je longa limo, nome la Crédit foncier, estis kreita en 1852. Ankaŭ la reto de stokobankoj aperis en tiu epoko: nome la Crédit industriel et commercial (1859), la Crédit Lyonnais (1863) kaj la Société Générale en 1864. Tiuj bankoj ebligis la altiron de la mono de la malgrandaj ŝparistoj. La klara distingo inter stokobankoj (ŝparbankoj) kaj negocbankoj ne estos tuj plifirmigita kaj okazos nur iom post iom iniciatite de Henri Germain, fondinto de la Crédit Lyonnais, cele al sekurigo de la stabileco de la banka sistemo. Tio konsistis en ne pruntedoni plu je longa limo la ŝparojn de mallonga limo.

En sia liberala fazo, la Imperio fleksibligis la leĝaron pri la kreado de entreprenoj: la kreado de la anonimaj societoj estis totale liberigita en 1867, post parta liberigo de 1863.

 
La kanalo de Suez konstruata, nome grava ekonomia atingo de la Dua Franca Imperio.

La publikaj vorkoj iniciatitaj de la Dua Imperio estis ege gravaj. La reto de fervojoj pasis de 3000 km en 1850 al 17 500 km en 1870.[27] Napoleono helpis la realigon de la kanalo de Suez, inaŭgurita en 1869, kiu tute revoluciigis la martransporton inter Eŭropo kaj la Hinda Oceano. La floriĝo de la fervojoj stimulis rekte la profiton de la siderurgia industrio. La publikaj vorkoj inkludis ankaŭ la kompletan transformadon de Parizo dum la Dua Imperio fare de la Barono Haussmann, same kiel de aliaj urboj kiel Lyon.

Ankaŭ Napoleono la 3-a estis konvinkita de la bonaĵoj de la libera komerco: fidis al Michel Chevalier la mision negoci sekrete kun Richard Cobden komercan interkonsenton inter Francio kaj Britio. Subskribita en 1860, tiu interkonsento estis nomita «komerca puĉo» fare de la francaj industriistoj kiuj timis esti ruinigitaj per la konkurenceco de la brita ekonomio; tamen, la interkonsento okazigis la multobligon de interkonsentoj de libera komerco inter diversaj eŭropaj landoj, kreante, pro la klaŭzo de la lando plej favorita, unuan epokon relativan de libera komerco en la kontinento. Ĉiam je eŭropa nivelo, Napoleono la 3-a revis pri valuta unio kiu kondukis al la kreado de la Latinida valuta unio.

Finfine, Napoleono la 3-a establis realan socialan politikon: li aprobis la striko-rajton en 1864 kaj montriĝis favore al la nuligo de la livret ouvrier, nome dokumento kiu lasis la laboristojn plenumi tre striktan horaron.[28] Se la laboristoj malkovris la striko-rajton, la burĝaro malkovris la grandajn vendejojn: Aristide Boucicaut kreis Le Bon Marché en 1852. Tiu kreaĵo estis sekvita de la apero de famaj firmaoj: Au Printemps (1865), La Samaritaine (1869).

La Tria Respubliko kaj la Belle ÉpoqueRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Tria Franca Respubliko kaj Belle Époque.

Post la fino de la Francia-Prusia Milito de 1870-1871 kaj ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito de 1914, Francio vivis periodon de ekonomia floro kiu estos a posteriori konsiderita kiel la Belle Époque (Bela Epoko). Tiu nomigo respegulis la ŝanĝojn okazintajn en la socio pro la etendo de la imperiismo kaj la promocio de la kapitalismo. Temas pri epoko de enorma fido en la scienco kaj en la progreso kiel bonfarantoj de la homaro, en kiu la ekonomiaj kaj kulturaj transformoj kiujn generis la teknologio influis super ĉiuj tavoloj de la popolo (el la nobelaro ĝis la proletaro).

Malfacilas precizigi kiam okazis la ŝanĝo en la ekonomia tendenco, kvankan omi indikas ĝenerale la jaron 1896 pro la reveno de la inflacio. Tiel, la kreskoritmo (averaĝa jara indico) de la industria produkto pasis el 1,6% en la periodo 1870-1896 al 2,4% en la periodo 1896-1913.[29]

La industria pinto estis rilata parte kun la teknikaj novigoj, kies ekzemplo elstara estas la aŭtomobilo, sektoro aperinta en la transiro de du jarcentoj kaj el kio Francio iĝis la dua tutmonda produktanto. Estis en tiu epoko kiam aperis la grandaj entreprenoj de tiu industrio, kiel Peugeot, BerlietRenault. Spite tion, la sektoro restis tre disa: estis 155 konstruistoj de aŭtomobiloj en 1914. Se la novigo datas de la komenco de la periodo, estis fine de tiu kiam okazis vera eksplodo: 45 000 aŭtomobiloj estis produktitaj jare, dum el tiuj nur 107 000 estis enskribitaj en Francio. Krome, oni disvolvigis frue aliajn industriojn, kiel la aeronaŭtiko[30] aŭ la kino.

Inter la industriaj sektoroj ĵus aperintaj, la elektra sektoro havis gravan kreskon en la epoko: ties konsumo kvinobliĝis inter 1900 kaj 1913. Ligite kun la elektro, oni disvolvigis kelkajn metalurgiajn (nome pri aluminio, kies produktado dekobliĝis inter 1900 kaj 1913) kaj kemiajn industriojn. Ankaŭ la tradiciaj industrioj profitis la konjunkturon: la metalurgio vidis pligrandigon de sia merkato pro la novaj industrioj, kiuj disvolviĝis partikulare en Loreno.[30]

La universalaj ekspozicioj de 1889 kaj de 1900 estis montroj de la ekonomia dinamismo de Francio. La konstruado de la Eiffel-turo, okaze de la Ekspozicio de Parizo de 1889, estas nur unu el la variaj ŝanĝoj troveblaj en urbo kiel Parizo en la epoko: nome la elektro, la busoj, la aŭtomobiloj (kaj partikulare la taksioj) aperis en tiu periodo. Ankaŭ la agrikulturo, sektoro en kiu la kresko pasis el jara averaĝa indico de 0,1% inter 1860 kaj 1890 ak indico de 0,9% inter 1890 kaj 1913, profitis el la ekonomia etendo.[30]

En 1870, ekaperis la unuaj montroj de la franca industria kaj ekonimia maaltiĝo, kontraste kun sis nova najbaro en la ĵus unuigita Germanio de Bismarck. La totala malvenko de Francio en la Francia-Prusia Milito ne estis tiom montro de franca malforteco kiom de la germanaj militismo kaj industria povo.

Totala militoRedakti

 
Franca aviadilo de la Unua Mondmilito.

Por 1914, la germanaj armilaro kaj ĝenerala industriigo estis superinta ne nur de Francio, sed ankaŭ de ĉiuj siaj najbaroj. Iom antaŭe, Francio estis produktanta ĉirkaŭ unu sesono da karbo el tiu produktita de Germanio, malpli ol unu triono de krudfero produktita de Germanio kaj unu kvaronon de la germana produktado da ŝtalo.[31] Francio kun la aliaj konkurencantoj de Germanio estis enirante en kurkonkurenco de armilaroj kiuj, denove, stimulis portempe la elspezon, kaj samtempe malpliigis la ŝparadon kaj sekve la investadon.[32]

La Unua Mondmilito okazigis katastrofan ekonomian rezulton por ĉiuj partoj (escepte por Usono kaj Japanio), ne nur por tiuj kiuj malvenkis sed ankaŭ por tiuj kiuj venkis. Kiel antaŭdiris John Maynard Keynes en sia libro post-Konferenco de Versajlo, la fortaj militkompensoj metitaj al Germanio ne nur estis nesufiĉaj por reanimigi la francan ekonomian rekuperadon, sed fakte damaĝis grandkvante Germanion kiu fakte estis ĝia granda komerca partnero; pro tio, ĉio tio damaĝis ankaŭ Francion.[33]

Intermilita periodoRedakti

 
Franko de 1936.

La 1920-aj jaroj estis periodo de diversigo de la produktado, same kiel de intensigo kaj de raciigo de la klopodoj por investado en la industrion. Pere de la senprezigo de la franko, la eksportado pliiĝis (42% inter 1923 kaj 1927); tamen, la pozicio akirita en la eksportado estis nur portempa kaj kiam la franko stabiliĝis fine de la 1920-aj jaroj, oni ne povis konservi kelkajn novajn merkatojn (kiel tiu de aŭtomobiloj aŭ tiu de silko). Okazis struktura modifo de la eksportado pro falo de la produktoj de lukso, nome varoj kiuj ne estas vere industriaj, profite al la produktoj fabrikitaj rezultato de procezoj de fabrikado tre forte kapitalistaj.[34]

Francio devis redoni enorman ŝuldon al Usono. Por tio, ĝi kalkulis je la fortaj milit-reparacioj kiujn oni metis super la venkita Germanio. La kosto de la rekonstruado en la nordoriento de la lando estis konsiderindaj, tamen, la monfluo de Francio al Germanio ampleksigis mekanike la komercan deficiton kaj la franko senpreziĝis.[35] Nur pro la apero de la franko poincaré en 1926 la falego de la franko, same konektita kun psikologiaj faktoroj, haltis. Dividita inter la deziro reveni al la egaleco antaŭa al la milito (por ne malriĉigi la mezan klason) kaj la volo ne endanĝerigi la disvolvigon de la internacia komerco, en junio 1928, la franca registaro fiksis leĝe la orbazon de la franjo al nivelo koresponda al kvinonigo de la franko de antaŭ la milito, rompante la monsolidarecon kun la aliaj aliancaj landoj. La francaj monaŭtoritatoj konvertis gravan parton de siaj valutoj en oro, kio kreis faktoron de tutmonda altiro kaj kontribuis devigi Brition rompi la orkonverteblon de la Brita pundo en decembro 1931. La senprezigo de la franko kreis insulon de prospereco en Francio ĝis 1931, sed komplikis la malfacilojn de la aliaj industriigitaj landoj. El 1931 kaj pro la devalutoj praktikitaj fare de aliaj landoj, la eksportado falegis, la produktado malpliiĝis kaj la sendungeco pliiĝis. Post du jaroj de recesio, Francio restis en «vegeta stato» ĝis 1935 pro maltaŭgaj ekonomiak politikoj. La krizo estis, esence, krizo de la investado kaj de la ŝparo, okazigita de la falo de la profitoj el deflacio (la indico de la industriaj prezoj falis 25 % inter 1931 kaj 1935). La krizo tuŝis diference la laboristojn de la sektoroj eksponitaj al la internacia konkurenco kaj la protektitan loĝantaron (funkciuloj, emeritoj ktp.); tamen, en la tuta periodo, la sendungeco neniam alvenis al la nivelo de Germanio aŭ Britio.

 
Aviadilo Farman F.402, unu el unuaj uzitaj de Air France.

Obstina por pluteni la saman valoron de la franko, la registaro malpliigis la elspezon de la ŝtato kaj ordonis malpliigon en la luprezoj, kun la malsukcesa espero, ke pli malgranda mendado okazigos malpliigon de la prezoj sufiĉe grandan por restarigi la balancon konkurenco-prezo.[34] Samtempe, la registaroj faris maltus-isman politikon kaj iris al elaĉeto de entreprenoj kiuj estis en malfacilo kaj kiujn ili ne povis lasi falegi; tiel, aperis Air France en 1931 kaj la SNCF en 1937. Krome, la ŝtato helpis la aliancojn inter entreprenojn kiuj malproksimigu la riskon de bankroto, sed kiuj limigis la atingon de la deflacio kaj tiel malprofitis la enspezojn de la konsumantoj.[34] La intermilita periodo estis karakterizita de la foresto de ĉiu sistema klopodo fare de la ŝtato por administracii kohere la novajn tributojn kiuj estis suferitaj de la ekonomio. Nek la ŝtata intervenismo en la energia kaj transporta sektoroj nek la agado por kontroli aŭ pluteni kelkajn prezojn estis kongruaj kun komuna plano.[36]

La Popola Fronto enpoviĝis en 1936 kaj aprobis la laborsemajnon de 40 horoj; tiu leĝo plibonigis la bonfarton de la laborista klaso sed senigis al la produktado je elasteco en ties profito, kio malfaciligis la sukceseblojn de la kreskopolitiko por la konsumo kiu samtempe estis klopodita de la registaro de Blum. La prezoj pliiĝis denove kaj la industria produktado stagnis, spite la devaluton de la franko (-29% en septembro 1936): Francio estis en stagflacio.[34]

En 1938, la registaro decidis realigi fortajn devalutojn de la franko (en majo samjare, la franko valoris 36% el sia valoro de 1928) kaj la registaroj de Daladier aplikis liberaligan ekonomian politikon kiu pliigis la potencialon de produktado pere de proponpolitiko kiu helpis la privatan investadon, liberaligis la prezojn, transigis la kostojn de la publikaj vorkoj al la militaj elspezoj. La ŝanĝo estis spektakla: la produktado pliiĝis je 15 % inter novembro 1938 kaj junio 1939, la inflacio ĉesiĝis kaj la franko stabiliĝis.[34]

Post 1945Redakti

 
Placo de Falaise (Calvados), detruita post la batalo de Normandio.

Necesis muktaj jaroj por ripari la fortajn materialajn perdojn, ĉar la bataloj kaj la bombardado estis detruintaj urbojn, fabrikojn, pontojn kaj fervojojn.[37] Totale, ĉirkaŭ unu miliono ducent mil konstruaĵoj estis detruitaj aŭ damaĝitaj.[38]

En 1945, la Provizora registaro, estrita de Charles de Gaulle kaj komponita de komunistoj, socialistoj kaj degaull-istoj, ŝtatigis la ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio (energio, aera transporto, stokobankoj, asekuraj entreprenoj) kaj grandaj entreprenoj kiel Renault, kreis la socialan sekurecon kaj akceptis la reprezentadon de la laboristaj rajtoj pere de la sindikatoj.[37] Vera ŝtato de bonfarto ekfunckiis. La ekonomia planado estis entreprenita pere de la kreado de la Ĝenerala Komisariaro de la Plano en 1946, kies estreco estis fidita al Jean Monnet; la unua «Plano de modernigo kaj ekipigo» por la periodo 1947-1952 koncernis al la bazaj agadoj (energio, ŝtalo, cemento, transportoj, agrikulturo); la dua Plano (1954-1957) havis pli ampleksajn celojn: konstruado de loĝejoj, aranĝo de la teritorio, scienca esplorado, industrioj de transformado ktp.[37][39]

En la kunteksto de Okcidenta Eŭropo post la Dua Mondmilito, la ekonomio de Francio profitis de la helpo fare de la Plano Marshall ĉefe por la landoj de Aliancanoj. En dua etapo la profito venis pro la kontribuo de malmultekosta laborforto devena de enmigrado el la landoj de la Mediteraneo kaj ĉefe el Portugalio, Hispanio, Italio, Grekio, Jugoslavio, kio aldoniĝis al la tradicia enmigrado devena el la iamaj kolonioj, kaj ĉefe el Nordafriko kaj Hindoĉinio. En tria etapo la diversaj ekonomiaj interkonsentoj kadre unue de la Eŭropa Komuna Merkato el 1957, kaj poste ampleksigite ene de la Eŭropa Unio konfirmis kaj helpis la ekonomiam disvolvigon de Francio en la fino de la 20a jarcento.

NotojRedakti

  1. Georges Duby, Histoire de la France, volumo 2a, Larousse, 1999. p. 99-101
  2. G. Duby, op. cit., p. 102
  3. G. Duby, op. cit., p. 108-109
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 G. Duby, op. cit., p. 104-105
  5. Jean Bodin, Réponse aux paradoxes de M. de Malestroict touchant l'enrichissement de toutes choses et le moyen d'y remédier, 1578
  6. De Jean, Joan. The Essence of Style: How the French Invented Fashion, Fine Food, Chic Cafés, Style, Sophistication, and Glamour (New York: Free Press, 2005) ISBN 0-7432-6413-4, ISBN 0-473-26413-7, p. 15.
  7. J.-C. Asselain, Histoire économique de la France 1. De l'Ancien Régime à la Première Guerre mondiale, 1, I. Les obstacles au progrès agricole sous l'Ancien Régime pp. 29-35
  8. 8,0 8,1 J.-C. Asselain, op. cit., 1, II. Les premiers témoignages d'une croissance agricole pp. 36-52
  9. J.-C. Asselain, op. cit., 4, I. Crecimiento comparado de las economías inglesa y francesa en el siglo XVIII, pp. 93-103
  10. Artikolo «Tritiko» de la Filozofia vortaro de Voltaire.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 J.-C. Asselain, op. cit., 3, I. Le tissu industriel ancien, pp. 73-79
  12. J.-C. Asselain, op. cit., 3, II. Les débuts de l'industrie moderne
  13. J.-C. Asselain, op. cit., 3, III. Bilan: la croissance industrielle au s. XVIIIe, pp. 85-90
  14. J.-C. Asselain, op. cit., p.55 à 59
  15. J.-C. Asselain, op. cit., p. 62 al 65
  16. J.-C. Asselain, op. cit., pp. 120-124.
  17. 17,0 17,1 17,2 J.-C. Asselain, op. cit., pp. 124 al 128
  18. 18,0 18,1 Paul Bairoch (1997). Victoires et Déboires, tomo I, pp. 402-408.
  19. C. Juglar, Des Crises commerciales et de leur retour périodique en France, en Angleterre et aux États-Unis, 1861
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 J.-C. Asselain, op. cit., pp. 132-138
  21. [1] arkivita en [2] Marsejlo (decembro 2006). «1826: Inauguration du «Temple de l’Argent»». Les Enjeux, Les Échos. Parizo. arkivita el originalo la 12an de februaro 2009. Konsultita la 13an de aprilo 2009.
  22. J.-C. Asselain, op. cit., pp. 141-143
  23. Walt Whitman Rostow, Les Etapes de la croissance économique, Le Seuil, 1970. p. 7, citita de J.-P. Rioux, op. cit., p. 104
  24. Paul Bairoch, Victoires et Déboires, tomo I, 2001 (1997), pp. 402-408
  25. 25,0 25,1 J.-R. Rioux, op. cit., p. 100
  26. Marseille, Jacques (2004). "Napoléon. Ses batailles économiques", L’Expansion.
  27. Jean Pierre Rioux, La Révolution industrielle, París: Seuil, Points Histoire, 2003 (1989). p. 85
  28. Adrien Dansette, «Empire (Second) 1852-1870» en: Encyclopædia Universalis, 2006
  29. Carré, Jean Jacques; Paul Dubois kaj Edmond Malinvaud (1972). La Croissance française. París: Édition Le Seuil
  30. 30,0 30,1 30,2 Asselain, J.-C. (1984). Histoire économique de la France du xviiie siècle à nos jours. París: Seuil, 4, III. Le nouvel élan de l'industrialisation, pp. 183-188
  31. Roberts, J. (1994). "History of the World."
  32. Tuchman, Barbara W. (1994). The Guns of August. Novjorko: Ballantine, ISBN 0-345-38623-X
  33. Keynes, John Maynard (1919). The Economic Consequences of the Peace. Londres: Macmillan.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 Caron, François (1995). Histoire économique de la France XIXe - XXe siècle, ĉapitro 11, pp. 190–198.
  35. Asselain, J.-C. op. cit., II, Les déséquilibres de l'après-guerre, pp. 13-29
  36. J.-C. Asselain, op. cit., Le blocage de la croissance, p. 91
  37. 37,0 37,1 37,2 site France-Diplomatie
  38. Asselain, Jean-Charles. Histoire économique de la France du XVIIIe siècle à nos jours, p. 108
  39. J.-C. Asselain, op. cit., p. 112

BibiografioRedakti

  • Asselain, Jean-Charles (1984). Histoire économique de la France du s. XVIIIe à nos jours (2 volumes). París: Seuil.
  • Caron, François (1995). Histoire économique de la France XIXe - XXe siècle. París: Armand Colin.
  • Heller, Henry (1996). Labour, science and technology in France, 1500-1620. Cambridge, [UK]; Nueva York: Cambridge University Press, ISBN 0-521-55031-9.
  • Johnson, H. Clark (1997). Gold, France, and the Great Depression, 1919-1932. New Haven [Conn.]; Londres: Yale University Press, ISBN 0-300-06986-3.
  • Price, Roger (1981). An economic history of modern France, 1730-1914. Londres: Macmillan, ISBN 0-333-30545-0, ISBN 0-333-29321-5
  • Price Roger (1975). The economic modernisation of France, 1730-1880. Nueva York: Wiley, ISBN 0-470-69722-9.
  • Riché, Pierre (2007). Histoire de la France des origines à nos jours, Georges Duby, Larousse.
  • Sauvy, Alfred (1965)., Histoire économique de la France entre les deux guerres. Fayard, 3 volúmenes.