Ekopedio

privata mediprotekta vikio


EkopediaÉkopédia estas praktika enciklopedio en la franca lingvo kiu traktas pri alternativaj teknikoj de la vivo. La enciklopedio estas senpaga, kooperative skribita (ĉar temas pri vikio) kaj ĝia enhavo estas libere uzebla (Licence Art Libre). Ĝia aspekto ege similas al Vikipedio ĉar ĝi uzas la saman programaron MediaWiki.

Ekopedia
Ekopedia
Ekopedia
Ekopedia
Ekopedia
MediaWiki website
Retadreso Oficiala retejo
Kategorio reta enciklopedio
Lingvo(j) france
vdr

Historio redakti

La projekto ekekzistis en 2002 en Kebeko, Kebekio, kun la programaro TWiki. Je la fino de 2004, le projektanoj decidis ekuzi MediaWiki. Ekde la instalado de MediWiki, la vizitado kaj la kvanto de artikoloj forte kreskis.

La 1000a artikolo publikiĝis la 10-a de decembro 2006. La retejo tiam jam havis ĉirkaŭ mil registritajn uzantojn kaj havis ĉ. 14 500 vizitantoj ĉiutage. La Ekopedia Fondaĵo estis kreita la 19-an de septembro 2007. En 2008, Ekopedio havis ĉirkaŭ 2500 artikolojn, el tio pli ol 1 800 en la franca, la resto precipe en la pola kaj itala.[1] Tamen en 2007 ankaŭ malfermiĝis branĉo en Esperanto kaj en oktobro havis ses (!) verajn temojn,[2] ĝis februaro 2009 jam estis 85 paĝoj pri 35 veraj temoj.[3] En aprilo 2009, Ekopedia migris sian tutan enhavon al Krea Komunaĵo (CC-BY-SA-3.0) por faciligi enhavodividon kun aliaj projektoj kiel Vikipedio kaj Appropedia.

En la 2010-aj jaroj la projekta kresko malgrandiĝis, kvankam necesas substreki ke la celo neniam estis havi multajn artikolojn, sed havi laŭeble bonajn, edukajn tekstojn. En marto 2012 la projekto honoriĝis per la franca premio Don Quichotte.[4]

Post kiam pro teknika havario Ekopedio malkonektiĝis meze de 2015, ĝia franca versio estas denove enreta ekde februaro 2017 kun tiam preskaŭ 2500 artikoloj, kaj de tiam estas la sola lingvoversio.[1] Laŭ la stato de majo 2023 ĝi havas entute 16 148 paĝojn pri 2540 temoj. Tial ankaŭ la esperanta versio perdiĝis kun ĉiuj aliaj lingvoversioj krom la franca en somero 2015, kaj en la interreta arkivo pri la esperantlingva projekto dokumentiĝis nur la du cititaj arkivigoj de oktobro 2007 kaj februaro 2009, el la komenca fazo.

Celoj redakti

La celo de tiu projekto estas krei sciaĵaron - nun nur en la franca lingvo - pri la jenaj temoj :

  • teknikoj pri fabrikaj, bontenaj, prizorgaj, recikligaj procedoj kaj eĉ detruado de ruboj, kiuj donas eblecon esti aŭtonoma.
  • ekster tiuj temoj, Ekopedio celas esti facile komprenebla informaro. Tiel multnombraj homoj komprenus kaj aplikus tiujn teknikojn por plenigi bazajn bezonaĵojn de la homaro : naski, lerni, nutri sin, loĝi, vestiĝi, krei, pensi, kune vivi, flegi, moviĝi, ludi, komuniki.

Ekopedio celas helpi instrui alian vivmanieron praktikante alternativojn respektante homon, naturon kaj medion.

Malsameco kun Vikipedio redakti

Vikipedio celas enciklopedian enhavon. Kontraŭe, Ekopedio celas praktikajn indikojn kaj facile kompreneblajn klarigojn. La aŭtoroj ne havas neŭtralan vidpunkton.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti