Ekoregionismobioregionismo estas politika, kultura, kaj media sistemo aŭ aro de vidpunktoj surbaze de naturo-difinitaj areoj nomitaj ekoregionoj. Ekoregionoj estas difinitaj laŭ fizikaj kaj mediaj ecoj, inkluzive de limoj de akvokolektaj areoj, grundaj kaj terenaj karakterizaĵoj. Ekoregionismo emfazas ke la persistemo de ekoregiono ankaŭ estas kultura fenomeno, kaj emfazas lokajn loĝantarojn, sciojn, kaj solvojn [1]. Ekoregionismo estas nocio kiu superas la landolimojn - ekzemplo estas la nocio de "Kaskadio", regiono kiu estas konsiderita konsisti el la okcidentaj duonoj de Oregono kaj Vaŝingtonio, Alaska pattenilo, la fora nordo de Kalifornio kaj la marbordo de Brita Kolumbio [2]. Publikaĵo de 2010 priskribis kiel dum la Vintra Olimpiko 2010 tiu ĉi estis prezentita kiel kanadan okazaĵon, vere ĝi estis plie kaskadia evento, ĉar la brit-kolumbia marbordo multmaniere kulture pli samhavas kun Seatlo kaj Portlando ol kun urboj pli fore orienten en Kanado kiaj Kalgario kaj Montrealo [3].

Superrigardo redakti

La angla esprimo bioregionalism ŝajnas esti origininta de laboro de Peter Berg kaj Raymond Dasmann el la fruaj 1970-aj jaroj [4] kaj estis propagita far verkistoj kiaj Kirkpatrick Sale [5].

La ekoregionisma perspektivo kontraŭbatalas homogenan ekonomio- kaj konsumantokulturon kun sia manko de intendantado fronte al la medio. Tiu perspektivo serĉas:

  • Certigi ke politikaj limoj egalu ekologiajn limojn [6].
  • Prilumi la unikan ekologion de la ekoregiono.
  • Instigi al konsumo de lokaj manĝaĵoj kie ebla.
  • Instigi al la uzo de lokaj materialoj kie ebla.
  • Instigi al la kultivado de indiĝenaj plantoj de la regiono.
  • Apogi daŭripovon en harmonio kun la ekoregiono [7].

En politiko redakti

Nordamerikaj Ekoregionaj Asembleoj estis dujaraj renkontiĝoj de ekoregionistoj tra Nordameriko ekde 1984 kaj estigis nacia-nivelajn Verdajn partiojn. Krome, ekoregionismo generis la daŭripovomovadon. La dogmoj de ekoregioismo ofte estas utiligitaj fare de verdaj movadoj, kiuj kontraŭbatalas politikajn organizaĵojn kies limoj harmonias kun ekzistantaj voĉdonodistriktoj. Tiu problemo estas perceptita por konduki al elektitaj reprezentantoj voĉdonantaj laŭ la deziroj de iliaj elektantoj, por eviti ke la reprezentantoj vivantaj ekster difinita ekoregiono, povus malhelpi la bonfarton de la ekoregiono.

La 11-a Ekoregiona Kongreso estas okazonta en malfrua somero aŭ malfrua aŭtuno 2011 en Birch Creek en Suda Oregono, parto de la ekoregiono Klamat-Siskijuaj arbaroj kaj la regiono kelkfoje estas difinita kiel "Ŝtato de Jefferson" [8].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Bioregionalism: The Need For a Firmer Theoretical Foundation Arkivigite je 2006-12-31 per la retarkivo Wayback Machine", Don Alexander, Trumpeter v13.3, 1996.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2011-07-10.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2011-07-10.
  4. Berg, Peter and Raymond Dasmann, "Reinhabiting California," The Ecologist 7, no. 10 (1977)
  5. Anderson, Walter Truett. There's no going back to nature Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today, Mother Jones (magazine), (September/October 1996) angle
  6. Davidson, S. (2007) "The Troubled Marriage of Deep Ecology and Bioregionalism," Environmental Values, vol. 16(3): 313-332 angle
  7. Bastedo, Jamie. Shield Country: The Life and Times of the Oldest Piece of the Planet, Red Deer Press, 1994. ISBN 0-88995-191-8 angle
  8. http://wp.bioregionalcongress.net/

Bibliografio redakti

  • Peter Berg, editor 1978 : Reinhabiting A Separate Country: A Bioregional Anthology of Northern California, Planet Drum, San Francisco. ISBN 0-937102-00-8. angle
  • Michael McGinnis, editor 1998 : Bioregionalism, Routledge. ISBN 0-415-15445-6. angle
  • Kirkpatrick Sale 1985 : Dwellers in the Land: The Bioregional Vision. Random House, ( University of Georgia Press, 2000 ). ISBN 0-8203-2205-9 angle
  • Gary Snyder 1995 : 'A Place in Space: Ethics, Aesthetics, and Watersheds. Counterpoint. ISBN 1-887178-27-9 angle
  • Robert Thayer 2003 : LifePlace: Bioregional Thought and Practice, University of California Press. ISBN 0-520-23628-9 angle
  • Emanuele Guerrieri Ciaceri 2006 : Bioregionalismo. La visione locale di un mondo globale. Argo Edizioni, Italia. ISBN 9788888659190 itale
  • Doug Aberley, editor 1998 : Boundaries of Home: Mapping for Local Empowerment. New Society Publishers. ISBN 978-0865712720 angle

Eksteraj ligiloj redakti