Ekologia socialismoekosocialismo[noto 1], verda socialismo, aŭ socialisma ekologio estas politika ideologio, kiu ligas la tradiciajn celojn de la laborista movado kaj la naturprotektisma movado. Ĝi estas ideologia kunfandiĝo de verda politiko, ekologio kaj alimondismo, kaj prezentas ekologian socialismon kiel la solan justan rimedon por haltigi la mondvarmigon kaj ĝiajn suferigajn efikojn.

Kontraste al la kutima ideologio de verdaj partioj, kiu plej ofte havas socialliberalisman mondpercepton kaj ne profunde kritikas merkatekonomion, ekosocialismo baziĝas sur kritiko de kapitalismo kaj batalo por socialismo. Laŭ ekosocialismo, kapitalismo estas la ĉefa kaŭzo de la ekologiaj problemoj, kaj harmonia vivo kun la naturo eblas nur per kompleta forigo de kapitalismo, kunposedo de la produktadrimedoj, kaj per riparo kaj starigo de komunejoj.[1][2][3]

Historio redakti

La unuaj spuroj de la nuntempa ekosocialismo troviĝas en la aŭstria laborista movado de la 19-a jarcento. El la tiel nomata aŭstromarkisma movado en Vieno aperis la naturamika movado, kiu komencis malkovri kaj savi la naturan belecon por la urbaj laboristoj. El Aŭstrio la movado disvastiĝis en Eŭropo. Post la mondmilito la movado mildigis sian socialisman agadon kaj nuntempe sekcioj havas politike neŭtralan ĝis milde socialdemokratian karakteron.

Dum la 1950-aj ĝis 1970-aj jardekoj komenciĝis novaj kontraŭkapitalismaj naturprotektismaj movadoj. Politikaj partioj kun verdaj kaj socialismaj ideoj fondiĝis, ekzemple la Politika Partio de Radikaluloj kaj la Pacifisme-Socialista Partio en Nederlando. Tiaj partioj ankaŭ havis profundajn radikojn en la kontraŭatomenergia kaj la pacisma movadoj, kaj en kontraŭsovetunia marksismo kaj liberecana socialismo.[4]

Dum la fino de la 20-a jarcento la akceliĝanta mondvarmiĝo kaj la rezultanta reviviĝo de ekofaŝismo kreis novan kaj alispecan urĝon por ekosocialisma politiko. El tio rezultis nova, pli ampleksa analizo de la nuntempa kapitalismo, surbaze de marksismaj, kontraŭimperiismaj kaj kontraŭfaŝismaj teorioj. Ekosocialistoj nuntempe estas minoritato en diversaj socialismaj, socialdemokrataj kaj komunismaj partioj, kvankam ĝenerale la rekono de la ekologiaj problemoj kreskas tutmonde. En kelkaj landoj ekzistas specialaj ekosocialismaj partioj aŭ grupoj, kiuj estas sendependaj de tradiciaj partioj.

Ideologio redakti

Ekosocialistoj estas kritikantoj de multaj pasintaj kaj nunaj formoj kaj de verda politiko kaj de socialismo. Oni ofte nomas ekosocialistojn “ruĝverduloj”, t.e. anoj de verda politiko kun klaraj kontraŭkapitalismaj vidpunktoj ofte inspiritaj de marksismo. Ili distingendas disde subtenantoj de ekokapitalismo kaj verda anarkiismo. Oni ofte taksas ilin verduloj-“fundamentistoj”. La tiunoma frakcio en la germana partio de Verduloj inkluzivis ekosocialistojn, kaj per tiu nomo oni karakterizis ekosocialistojn ankaŭ en verdaj partioj de aliaj landoj.

Ekosocialistoj kritikas ankaŭ burokratiajn kaj elitecajn teoriojn de maŭistoj, stalinistoj kaj subtenantoj de tio, kion kritikantoj nomas burokratia kolektivismoŝtata kapitalismo. Ekosocialistoj celas al komuna posedo de la produktadrimedoj fare de “libere asociitaj produktantoj”, kio eklipsas ĉiujn aliajn formojn de dominado, ĉefe genran malegalecon, rasismon kaj imperiismon.[1] Rimedoj ofte inkluzivas reestigon de komunejaj terenoj kontraŭstare al privata posedo[5], en kiuj loka regado super resursoj validigas la marksisman koncepton de uzvaloro super ŝanĝvaloro.[6] En la praktiko, ekosocialistoj kreis diversajn strategiojn por mobilizi agadon sur internaciisma bazo, evoluigante retojn de individuoj kaj grupoj ĉe la socia bazo, kiuj povu radikale transformi la socion per senperfortajantaŭfiguraj projektoj” por postkapitalisma kaj postŝtatisma mondo.[6]

Partioj kaj grupoj redakti

Eŭropo redakti

En la Eŭropa Parlamento ekzistas du frakcioj kun ekosocialistaj partioj aŭ partioj kun grava ekosocialistaro, nome la ekologiema Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco kaj la socialismema Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj.

Germanio redakti

Ene de la partio Alianco '90/La Verduloj ekzistis la grupo Ökosozialisten, kiu akiris post la retiriĝo de la dekstraj tendencoj en la jaro 1980 decidan rolon. Ĝia reprezentanto Rainer Trampert estis estrarano ekde 1982 kaj prezidanto en 1987. Poste la anoj de la grupo retiriĝis, iris al aliaj partioj, nome la Maldekstra Partio (PDS) aŭ fondis aliajn projektojn. Kialo estis la plifortiĝo de tiel nomata “Realo”-alo en la partio, reprezentita de la posta federacia ministro Joseph Fischer, al kiu alo oni riproĉis perfidon kontraŭ la bazaj ideoj de la verda movado, subtenon al la partopreno en militoj devie de la pacifisma fundamento kaj toleradon de kompromisoj en bazaj politikaj agokampoj, ekzemple atomenergio (jardeka garantio de funkcio anstataŭ tuja malŝalto).

En la nuna partio Die Linke estas subgrupo kun la nomo Ökologische Plattform (Ekologia platformo), kiu estis aktiva en la antaŭa partio PDS. Ĝi estis fondita de personoj, kiuj jam estis aktivaj en la ekologia movado de Germana Demokratia Respubliko (GDR), ĉu en grupoj de la eklezio, ĉu en naturprotektaj grupoj de Kulturligo de GDR. Ĝi havas bultenon Tarantel, kiu aperas surpapere kaj enrete.

Manifestoj redakti

Michael Löwy kunverkis kun Joel Kovel la unuan “Ekosocialisman Manifeston” en 2001[1]. Ĝi funkciis kiel referenco por la “Internacia Ekosocialisma Reto” fondita en Parizo en oktobro de 2007.

Okaze de la Monda Socia Forumo en Belém en 2009, estis redaktita la “Ekosocialisma Deklaracio de Belém”[2].

Notoj redakti

  1. eko- estas neoficiala, fakliteratura prefikso, kiu povas signifi ekologio; aliaj uz-ekzemploj estas ekoturismo kaj ekosistemo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kovel, J.; Löwy, M. (2001). An ecosocialist manifesto.
  2. 2,0 2,1 The Belem Ecosocialist Declaration (2007).
  3. Produce less, share justly, decide together! (2020). Arkivita el la originalo je 2021-07-22. Alirita 2021-01-15.
  4. Paul Lucardie; Gerrit Voerman. (2010) Van de straat naar de staat? (nederlande). Amsterdam: Boom, p. 17, 20, 24.
  5. Guha, R. kaj Martinez-Alier, J., Varieties of Environmentalism: Essays North and South, 1997
  6. 6,0 6,1 Kovel, J., The Enemy of Nature, 2002.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti