Ekonomia ekskluda zono

(Alidirektita el Ekskluziva ekonomia zono)

Ekskluziva ekonomia zono (EEZ) estas marzono preskribita fare de la Konvencio pri Marjuro de Unuiĝintaj Nacioj super kiu ŝtato havas specialan rajtojn pri la esplorado kaj uzado de maraj resursoj, inkluzive de energiproduktado de akvo kaj vento.[1] Ĝi etendas de la baslinio eksteren ĝis 200 marmejloj de sia marbordo. En konversacia uzo, la esprimo povas inkludi la Kontinentbreton. La esprimo ne inkludas aŭ la teritorian maron aŭ la Kontinentbreton preter la limo de la 200 marmejloj. La diferenco inter la teritoria maro kaj la ekskluziva ekonomia zono estas ke la unua transigas plenan suverenecon super la akvoj, dum la dua estas simple "suverena rajto" kiu rilatas al la marborda ŝtatrajtoj sub la surfaco de la maro. La surfacaj akvoj, kiel povas esti viditaj en la mapo, estas internaciaj akvoj.

La diversaj marzonoj laŭ la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro aprobita en 1982. Plej fore, fora maro, plej malhele; pli interne, kontinenta ŝildo; poste, ekskluziva ekonomia zono (200 mejloj); pli interne, apuda zono (12 mejloj); pli interne, teritoria maro (12 mejloj); pli interne kaj plej malhelaj, internaj akvoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Part V - Exclusive Economic Zone, Article 56. Law of the Sea. United Nations. Alirita 2011-08-28.

Eksteraj ligiloj redakti