Ekspansio

Ekspansio laŭ PIV estas

  1. en sociaj rilatoj, la plivastiĝo kaj plietendiĝo de ies influo aŭ povo,
  2. en ekonomiko, la pligrandiĝo de ekonomika faktoro, kaj
  3. en fiziko, la dilatiĝo aŭ dispremiĝo de gaso aŭ de vaporo en aparato aŭ maŝino.

La ekspansiemo estas soci-scienca teorio, laŭ kiu regno nature emas al ekspansio.