Ekspedicio estas esplorvojaĝo. La ĉefa celo de ekspedicio estas havigi informojn pri ne aŭ malmulte konataj regionoj de la mondo. La preparo por ekspedicio ĝenerale ampleksas jenajn taskojn:

  • kolekti la jamajn konojn
  • lerni regionajn lingvojn ( aŭ /plus komunan lingvon se la ekspedicianoj estas diversetnaj)
  • arigi kaj paki materialon kaj necesajn ilojn
  • formi teamon de ekspedicianoj kapablaj laŭ karaktero, konoj, trejniteco ...
  • plani la vojaĝtempon kaj -vojon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.