Eksperimenta psikologio

psikologia fako

Eksperimenta psikologio estas scienca fako kiu konsideras, ke la psikologiaj fenomenoj povas esti studitaj pere de eksperimenta metodo. Ĝi referencas al la laboro farita de tiuj kiuj aplikas eksperimentajn metodojn por la studo de la konduto kaj de la procezoj kiuj subtenas ĝin. La eksperimentaj psikologoj uzas homajn partoprenantojn kaj animalajn subjektojn por la studo de granda nombro de temoj, inklude inter aliaj jenajn: sensacio kaj percepto, memoro, kono, lernado, motivo, emocio, procezoj de disvolvigo, socia psikologio, kune kun la neŭra subteno de ĉiuj el ili.[1]

La unua laboratorio de eksperimenta psikologio estis kreita de Wilhelm Wundt en la urbo Leipzig en 1879. En sia verko Elementoj de psikofiziko (1860), la germana psikologo Gustav Theodor Fechner klopodis pruvi, pere de eksperimentaj datumoj, ke la rilato inter fizikaj kaj sensaj ampleksoj. Nur multajn jarojn poste, en 1879, estis kiam Wilhelm Wundt fondis tiun unuan laboratorion de eksperimenta psikologio.

La eksperimenta metodo konsistas en la observado, manipulado kaj registro de la variabloj (dependa, sendependa, intervenantoj ktp.) kiuj tuŝas studobjekton. En la specifa fako de la psikologio, eblas priskribi kaj klarigi tiujn variablojn en ties rilato kun la homa konduto, kaj sekve ankaŭ antaŭdiri ties modifojn.

La eksperimentaj psikologoj estas interesataj en la kono de la konduto de “individuo”, manipulante ene de la laboratorio la faktorojn kiuj povas tuŝi aŭ influi la vivon. Ili uzas mezurinstrumentojn kaj postulas altan gradon de kontrolo kaj mezurado. Pro tio, ili faras eksperimentojn en homoj; sed ĉefe en animaloj. La uzado de animaloj estas pli ofta ĉar ne nur ĝi ebligas klarigi la konduton de homo pere de la inferenco, sed ankaŭ ebligas, ke la esploristo povas disponi el ili ie ajn kaj iel ajn. Krome estas kelkaj eksperimentoj kiuj ne povas esti faritaj ĉe homoj ĉar etikaj tialoj malpermesas tion. Tamen menciindas, ke almenaŭ en kelkaj landoj la esplorado ĉe animaloj tendencas malpliiĝi, ĉefe pro la protestoj kaj kritikoj de ekologistoj kaj bestoprotektantoj, sed ankaŭ pro la ĝenerala etika progreso de la socio.

Fakuloj redakti

Notoj redakti

  1. Stevens' Handbook of Experimental Psychology, Sensation and Perception. Wiley. 2004. ISBN 9780471650140.