Eksplodaĵo

Eksplodaĵo estas materialo, kiu estas aŭ kemie aŭ alimaniere energie nestabila aŭ produktas subitan ampleksigon de la materialo ofte elsendante varmon (varmegon) kaj ŝanĝon de premo, kun tipaj ekbrilo kaj bruego. Ĉi tiu subita keamia reakcio de eksplodaĵo estas nomata eksplodo.

La internacia piktogramo por eksplodaj substancoj.
Damaĝita strato post gas-eksplodoj en Kaoŝiungo, Tajvano, la 31an de julio 2014.

Alivorte eksplodaĵo (aŭ eksplodmaterialo) estas reakcia substanco kiu enhavas grandan kvanton de potenciala energio kiu povas produkti eksplodon se ĝi estas liberigita subite, kutime akompanata de produktado de lumo, varmo, sono kaj premo. Eksplodŝarĝo estas mezurita kvanto de eksplodmaterialo, kiu povas esti komponita de nur unu ingredienco aŭ esti mikso enhavanta almenaŭ du substancojn.

La potenciala energio stokita en eksplodmaterialo povas, por ekzemplo, esti

Eksplodmaterialoj povas esti kategoriigitaj laŭ la rapido je kiu ĝi etendas. Materialoj kiuj detonacias (la fronto de la kemia reakcio moviĝas pli rapide tra la materialo ol la rapido de sono) estas nomataj "alt-eksplodaĵoj" kaj materialoj kiuj deflagras estas nomataj "malalt-eksplodaĵoj". Eksplodaĵoj povas ankaŭ esti kategoriigitaj laŭ la sensitiveco. Sensitivaj materialoj kiuj povas esti komencitaj per relative malgranda kvanto de varmo aŭ premo estas unuarangaj eksplodaĵoj kaj materialoj kiuj estas relative nesensitivaj estas duarangaj aŭ triarangaj eksplodaĵoj.

Ampleksa vario de kemiaĵoj povas eksplodi; pli malgranda nombro de ili estas fabrikita specife por la celo esti uzataj kiel eksplodaĵoj. La cetero estas tre danĝera, sensiva, toksa, multekosta, nestabila aŭ klina al dsikompono aŭ degradado dum mallonga tempodaŭro.

Kontraste, kelkaj materialoj estas simple bruligeblaj aŭ flamigeblaj, se ili brulas sen eksplodo.

La distingo, tamen, estas ne kling-akra (klarega). Kelkaj materialoj — polvoj, pulvoj, gasoj, aŭ flugeblaj organikaj likvoj — povas esti simple bruligeblaj aŭ flamigeblaj sub ordinaraj kondiĉoj, sed iĝas eksplodaj en specifaj situacioj aŭ formoj, kiel je ventodisaj nuboj, aŭ enfermo aŭ sbita liberigo. Foje tiuj situacioj ŝanĝas pro varmo/malvarmo, sekeco/malsekeco, movo/frapo ktp.

Ekzemploj de eksplodaĵojRedakti

 
Pulvo por iama pafilo en grengrando. usona dolarkvarono (diametro 24 mm) por komparo.

Pulvaj eksplodaĵojRedakti

Nigra pulvoRedakti

Historio de nigra pulvoRedakti

Kompono de nigra pulvoRedakti

Oni bezonas 75 %-n da KNO3 por oksigeno, 15 % -n da lignokarbo por bruli kaj 10 % -n sulfuro por akceli.

Kvalito de nigra pulvoRedakti

  • La nigra pulvo estas tre sentema pri froto,
  • meze sentema pri bato,
  • tre sentema al fajro kaj varmego, kaj
  • tre sentema pri humido.
  • Oni bone povas seke stoki.
  • La gaza volumo estas po 280 litroj por kilogramo.
  • La brulrapideco estas de 400-500 metroj sekunde.
  • La oksigeno-bilanco estas pozitiva.
  • La nigra pulvo estas malmulte eksplodema, la pulvo ne povas bone detrui la materion.
  • La nigra pulvo estas malrapida eksplodaĵo.

Uzo de nigra pulvoRedakti

  • Oni uzas nigran pulvon por eksplodigi ĝin per temp-eksplodiga ŝnuro, nome meĉo; la ŝnuro brulas malrapide, oni havas foriran tempon por ke la meĉisto havu eblon eviti la negativajn rezultojn de la eksplodo.
  • Oni uzas nigran pulvon ĉĉefe en |ŝtonmineja industrio (ankaŭ en |mina industrio) por simplaj eksplodoj.
  • Oni uzas nigran pulvon en ĉasado kaj iom fuŝe por fiŝkaptado.

Leĝoj kaj normoj pri uzado de nigra pulvoRedakti

  • Oni trovas en svisa kolekto SR tre detalajn normojn pri ĝusta (kaj laŭleĝa) uzado de nigra pulvo. Vidu en eksteraj ligiloj.
  • Ĉiuj eksplodaĵoj estas tre danĝeraj.

Homogenaj eksplodaĵojRedakti

NitroglicerinoRedakti

 
Ascanio Sobrero, malkovrinto de la nitroglicerino C3H5N3O9 en la jaro 1848.

NitropentaRedakti

Oni uzas la tre eksplodeman pulvan eksplodaĵon per specialaj eksplodigaj ŝnuroj (meĉo) kaj por specialaj eksplodaĵoj.

Miksaj eksplodaĵojRedakti

Oni havas 3 grupojn de civilaj sekuraj eksplodaĵoj:

  • Amoniumnitrat-eksplodaĵojn, la
  • Klorat-eksplodaĵojn kaj la
  • miksaĵojn: (angle: "Slurries"), la miksaĵon de korpetoj en likvo.

Amonim-nitrat-eksplodaĵojRedakti

Plasta eksplodaĵoRedakti

La eksploda pasto enhavas 45 %-n da pentrito. La rapideco estas de cirkaŭ 7000 metroj por sekundo. La nomo estas ekzemple "Plasteks".

GelignitoRedakti

La rapideco estas de cirkaŭ 5000 metroj por sekundo. Gelignito ne estas delikata pri akvo.

ANFORedakti

ANFO aŭ ANC estas malmultekosta eksplodaĵo en minado, sed delikata pri akvo. La rapideco estas de cirkaŭ 1200-2800 metroj por sekundo. ANC/ANFO estas miksaĵo de Dizel-oleo kun amoniumnitrato. La ANC/ANFO bezonas specialajn detonaciigilojn.

 
ANFO-WP - eksplodaĵo
 
angle: Ammonium nitrate-fuel oil - (ANFO)- amoninitrata-brulolea eksplodaĵo
 
Anfoa - eksplodaĵo

Klorat-eksplodaĵojRedakti

Oni ne povas stoki kune amoniumnitrat-eksplodaĵojn kaj klorat-eksplodaĵojn. La tiaj eksplodaĵoj estas tre danĝeraj.

Miksaĵoj - (angle: "Slurries")Redakti

  • La miksaĵoj: (angle: "Slurries"), estas granda grupo da eksplodaĵoj.
  • Oni miksas korpetojn en likvo.

Frostaj eksplodaĵojRedakti

La eksplodaĵoj enhavas ofte likvon. La likvo estas ofte frosta. Oni devas uzi la eksplodaĵojn nur kun normala temperaturo. La gelatenaj eksplodaĵoj frostiĝas nur ekde - 20 celsiaj gradoj.

Eksplodaj ŝnurojRedakti

Oni havas diversajn specialajn ŝnurojn (meĉo) kun 12 g, 40 g aŭ 80 gde nitropentao por metro. La ŝnuroj estas delikataj pri akvo. Oni devas uzi la ŝnurojn laŭ gravaj specialaj normoj de eksplodaĵoj. La danĝer-riska uzado de eksplodaĵoj bezonas tre bonan fak-edukadon kaj striktan uzadon de normoj.

Militaj eksplodaĵojRedakti

Trinitrotolueno ( 'TNT')Redakti

Oni uzas en armeoj, kiel ekzerco kaj rekte por militoj.

PlastitRedakti

Oni uzas en armeoj.

C-4Redakti

C4 estas plasta milita eksplodaĵo. C 4 estas kompono da 91 % da heksogeno, 5,3 % bis(2-etilheksil)-sebakat (DOS), 2,1 % da poliizobutileno kaj 1,6 % da mineral-oleo.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Hans Achermann, Grundlagen gewerblicher Sprengtechnik : Lehrmittel zur Vorbereitung auf die Prüfung für Sprengmeister mit Ausweis C : ( Sprengtechnik) de Achermann k.a. Eld.: Ausbildungszentrum des schweizerischen Baumeisterverbandes Dietikon: Baufachverlag Zürich, 1982, IX, 219 Bl. ; 31 cm: Fig.; Tab. + ([Beilage]: Sprengstoffgesetz vom 25.März 1977 - Sprengstoffverordnung vom 26.März 1980; 76 S.) (AZ/SBV-Fachbuch) Faklibro de svisa ligo de konstruadestroj - SPRENGTECHNIK(Eksplodaĵo-teĥniko)-(Eksplodaĵa teĥniko); (Eksplodaĵteĥniko); kun la - malnovaj - leĝoj: Sprengstoffgesetz vom 25.März 1977 - Sprengstoffverordnung vom 26.März 1980; 76 pp.) ISBN 3-85565-201-5 - La libro estas profesia lernolibro por eksplod-estroj kun svisa legitimacio de tipo C; la libro informas ankaŭ pri aliaj svisaj normoj kaj leĝoj pri eksplodaĵo teĥniko por publikaj laboroj, vojoj, tuneloj. Vidu la aktualajn leĝojn en reto-svisa SR, en eksteraj ligiloj.
  • Safety and Performance Tests for Qualification of Explosives; Commander, Naval Ordnance Systems Command; NAVORD OD 44811. Washington, DC: GPO, 1972.
  • Weapons Systems Fundamentals; Commander, Naval Ordnance Systems Command. NAVORD OP 3000, vol. 2, 1st rev. Washington, DC: GPO, 1971.
  • Elements of Armament Engineering – Part One; Army Research Office. Washington, D.C.: U.S. Army Materiel Command, 1964.
  • Hazardous Materials Transportation Plaecards; USDOT.
  • Safety in the Handling and Use of Explosives SLP 17; Institute of Makers of Explosives; 66 pp.; 1932 / 1935 / 1940.
  • History of the Explosives Industry in America; Institute of Makers of Explosives; 37 pp.; 1927.
  • Clearing Land of Stumps; Institute of Makers of Explosives; 92 pp.; 1917.
  • The Use of Explosives for Agricultural and Other Purposes; Institute of Makers of Explosives; 190 pp.; 1917.
  • The Use of Explosives in making Ditches; Institute of Makers of Explosives; 80 pp.; 1917.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Explosive en la angla Vikipedio.