Ekstertera vivo

(Alidirektita el Eksterteranoj)

Ekstertera vivo estas vivo kiu povus ekzisti kaj origini ekster la planedo Tero. Ĝia ekzisto estas nuntempe hipoteza: ĝis nun ekzistas neniu pruvo de ekstertera vivo kiu estus vaste akceptita de la sciencistoj.

Homo observas la Laktan Vojon kaj la universon ekde la dezerto de Atacama, en Ĉilio.
Gravurita disko ĉe Pioneer 10
Stampo de Sovetunio montranta "sateliton de civilizo" ekster la Tero

Priskribo redakti

Oni konas la periodan tabelon de la kemiaj elementoj, kiu sin etendas de la elemento hidrogeno ĝis la transuranoj. Kaj oni scias, kiel atomoj formas molekulojn. Estas certe, ke en la tuta kosmo ekzistas la samaj elementoj kaj ke ili obeas al la samaj leĝoj de fiziko kaj kemio.

Kompleksaj molekulaj strukturoj, kiuj necesas por vivo, nur povas ekzisti je temperaturoj inter ĉirkaŭ minus 20 gradoj Celsius ĝis ĉirkaŭ plus 120 gradoj Celsius.

Ekesto de tiaj strukturoj eblas verŝajne en nur pli malgranda regiono de temperaturoj.

Tial ne eblas vivo sur la surfaco de la Luno. Simile estas je nia najbara planedo, Marso. Ties temperaturoj estas inter 190 K kaj 240 K. Kompare: la Tero 260 - 310 K. Tiuj regionoj de temperaturoj ampleksas dum somera tago ĝis vintra nokto, ekvatoro ĝis polusoj. Marso do estas tre malvarma, 60 K malpli varma ol la Tero. Eĉ dum tagmezo de somera tago je la ekvatoro sur Marso la temperaturo nur atingas nul gradojn Celsius, iu vivo estanta je tia temperaturo estus dum sekva nokto, pli ol 100 gradojn pli malvarma, tuj mortigata.

Sed tio ne signifas, ke ne ekzistas vivo sur aliaj planedoj en nia galaksio aŭ en aliaj. Estas probable, ke nia sunsistemo ne estas unika en la mondo. Ĝi havas 7 planedojn kaj krome lunojn kaj asteroidojn, malgrandajn objektojn. Vidu la teoriojn pri la ekesto de la sunsistemo. Probable multaj inter la miliardoj da sunoj havas same kiel nia suno aron da planedoj. Ĉiam la plej proksimaj al la centra stelo estas tre varmaj, kaj la malproksimaj estas tre malvarmaj. En meza distanco al la centra stelo estas mezaj temperaturoj. La kvanton de tiuj planedoj kun mezaj temperaturoj taŭgaj por vivo oni povas taksi per la formulo de Drake. Rezultas tre grandaj nombroj, do la ŝanco, ke ni estas ne solaj en la universo, estas granda.

Tamen estas preskaŭ ne eble, pruvi la ekziston de ekstertera vivo. Kaj estas tre malfacile atingi tiujn planedojn. Jam la vojaĝo al Marso estas tre malfacila kaj kosta. La distanco tien estas "nur" kelkaj lumminutoj. La distanco al la plej proksima stelo, Proksima Centaŭro, estas multoble pli granda, 4,2 lumjaroj.

SETI redakti

SETI, mallongigo de angle "search for extraterrestrial intelligence", serĉado de ekstertera inteligento, bazas sur la ideo, ke sur parto de tiuj planedoj, kiuj kreis vivon, tiu vivo evoluis dum milionoj da jaroj ĝis inteligenta vivo simile kiel sur la Tero. Kelkaj inteligentaj estaĵoj eble konstruis, simile kiel ni, altpovumajn radiostaciojn. Kun tre sensivaj riceviloj ni povus ricevi iliajn signalojn. Kalkuloj logike donas ege malpli grandan kvanton por inteligenta vivo ol por malpli evoluinta, simpla vivo. Post pli ol du miliardoj da jaroj, kiam ekestis vivo sur la Tero, la homaro nur ekzistas ekde miliono da jaroj. Inteligentaj homoj, homo sapiens nur ekde 50 000 jaroj, kaj sendilojn ni uzas nur ekde malpli ol 100 jaroj. Tiuj 100 jaroj estas tre malgranda parto de la tuta tempo. Kiom da jaroj entute ekzistos plu nia civilizacio?

Ĉu sur iu planedo sufiĉe proksima por ricevi la signalojn hazarde nun, ekzistas samtempe kun nia civilizacio kun simila tekniko? Vidu samrilate ankaŭ Fermi-paradokso.

En la formulo de Drake la faktoro pri samtempeco de alia civilizacio kun la nia estas ekstreme malgranda.

SETI at home redakti

La provoj ricevi radiosignalojn de malproksimaj inteligentaj estaĵoj estis komencitaj je astronomiaj institutoj kaj universitatoj. Tie oni sisteme traserĉis ĉiujn aptajn radiofrekvencojn.

Tio ege longe daŭras.

  • ĉar ekzistas multegaj frekvencoj
  • oni devas direkti la antenojn al ĉiu ebla stelo, al unu post la alia.

Post la ricevado la signaloj devas esti traserĉataj pri eble inteligentaj sinsekvoj de bajtoj. Tiu analizo okupas tre longan tempon en altpovuma komputilo, multe pli longan ol la antaŭa nura ricevado. Tio kostas tre multon kaj blokas la multekostajn komputilojn. Tial oni aplikas nun alian metodon, nomata SETI@home, elparolita SETI at home, SETI hejme. Tiu metodo kostas malmulton: Programo kunligas multajn privatajn komputilojn. Al ĉiu partoprenanta privata komputilo estas sendita mallonga parto de la ricevitaj signaloj. Tiu komputilo ankaŭ ricevas analizo-programon, per kiu ĝi analizas la signalojn. Tion ĝi faras dum la tempo, ekzemple la nokto, kiam privataj komputiloj ne havas alian taskon. Sur la tuta Tero nun miloj da privataj komputiloj kunlaboras kaj milfoje pligrandigas la ŝancojn, trovi ion.

Tamen bedaŭrinde ĝis nun ne estis iu pozitiva rezulto.

Ebleco de ekstertera vivo kaj kristana religio redakti

Kiam en la kultura medio prezentiĝis la problemo, la diskuto centriĝis ĉu eblas ke raciaj kreaĵoj povas ekzisti nebezonantaj de la Graco de Kristo, de la dia donaco de Jesuo Kristo. La konkludo de teologoj estis ke se tia inteligenta ularo vere ekzistas, eĉ ili estas kreitaj laŭ la bildo de Dio kaj estas alproksimigitaj al Dio pere de Jesuo Kristo, la Filo kiu komunikas la Patron. Rilate la eblecon pri ekzisto de tiaj kreituloj citendas la opinio (nur opinio ĉar Bibliaj fontoj kaj Patristikaj pri tio nenion diras) de Nikolao el Kuzo (kardinalo), kiu parolis (1400) pri la ebla ekzisto de aliaj mondoj kun homsimilaj loĝantoj, malsamaj ol tiuj teraj (ĝuste eksterteruloj, alienuloj), en universo konceptebla kiel senspacaj limoj (Vidu lian "De dokta ignorantia").

Plue: en 1227 la episkopo de Parizo, por alporti iom da kvieto ene de la intelektula mondo ege disputema kaj batalanta ne ĉiam nur vorte, listigis 219 propoziciojn reĵetendajn kaj akcentendajn de studentaro kaj profesoraro. Inter ili reĵetendis ankaŭ tiu kiu "negis la eblecon ke Dio kreis, aŭ povas krei, aliajn mondojn malsamaj ol la nia (art. 34)".

Neforgesendas, fine, por difini la kristanan pozicion ĉi-rilate, ke Tomaso de Akvino (14-a jarcento), spite de la ptolomea hegemonio, sukcesis elpensi hipotezon pri pluraj loĝataj mondoj kaj tial bezonaj, eventuale, je la Krista elaĉeto (Quaestiones disputatae). Norindas, preterpase, ke neniam la Biblio parolas aŭ aludas al la tero kiel centro de la mondo.

Vidu ankaŭ redakti