Ekvadoro en la Olimpikoj

sporta delegacio

Ekvadoraj sportistoj unue en 1924 partoprenis someran olimpikon, sed la dua apero de ekvadora teamo nur estis en 1968 - ekde tiam oficiala ekvadora teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam. En 1996 atingiĝis la unua ekvadora olimpika medalo, ormedalo fare de la marŝkuristo Jefferson Leonardo Pérez Quezada, kiu en 2008 ankoraŭ aldonis arĝentan medalon kaj ĝis nun estas la plej sukcesa ekvadora sportisto en olimpikoj.

Ekvadoro en la Olimpikoj

Flago de Ekvadoro
IOK-kodo  ECU
NOK Olimpika Komitato Ekvadora
Retejowww.coe.org.ec (hispane)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1924 · 1928 - 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2018 · 2022
vdr

En vintraj olimpikoj ĝis la jaro 2014 ankoraŭ neniam estis ekvadoraj partoprenantoj: tiam skikuristo nun vivanta en Aŭstralio partoprenis por Ekvadoro, kaj 2022 alpa skiistino nun vivanta en Usono. Pri ambaŭ neniu atendis ke ili ricevus medalon, ankaŭ ili mem ne - la partopreno estis simbola.

la marŝkuristo Jefferson Leonardo Pérez Quezada kontribuis en 1996 kaj en 2008 - ĝis nun li estas la plej sukcesa ekvadora sportisto en olimpikoj

Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 3 orajn kaj 2 arĝentajn medalojn. Fine ĝi havis la 81-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Ekvadora Olimpika Komitato (hispane Comité Olímpico Ecuatoriano) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1959.

Sarah Escobar, unua alpa skiistino nome de Ekvadoro en la Vintra Olimpiko 2022

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti