Ekvatora Gvineo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Ekvatora Gvineo en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis ekvator-gvineaj partoprenantoj.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Internacian konatecon atingis Éric Moussambani, konata ankaŭ sub karesnomo Erik, la angilo kaj Erik, la naĝisto, dum la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo, Aŭstralio, kiam li naĝis 100 metrojn en liberstila naĝado ene de escepte malrapida tempo de 112,72 sekundoj, tio estas 64 sekundojn super la tiama monda rekordo kaj 7 sekundojn super la monda rekordo ĉe 200 metroj: Moussambani devis partopreni en antaŭkonkuro kun du aliaj naĝistoj. Ĉar tiuj aliaj du estis senkvalifikigitaj pro falsa starto, Moussambani naĝis sola kaj venkis la antaŭkonkuron. Lia naĝtempo ne sufiĉis por plua partopreno en konkuroj.

Kunordigas la teamon la Ekvatora Gvinea Olimpika Komitato (hispane Comité Olímpico de Guinea Ecuatorial), fondita en 1980 kaj rekonita en 1984, ĝustatempe antaŭ la somera Olimpiko 1984.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti