Ekvizeto (Equisetum) estas genro de plurjaraj senfloraj herboj kun rizomoj kaj multartikaj, ĝenerale verdaj, fotosintezantaj tigoj, kiuj ĉe ĉiu artiko surhavas ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun liberaj pintoj.[1] Ekvizeto estas la sola holocena genro en la divizio de pteridofitoj ene de traĥeofitoj en la regno plantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ekvizeto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pteridofitoj Pteridophyta
Klaso: Ekvizetopsidoj Equisetopsida
Ordo: Ekvizetaloj Equisetales
Familio: Ekvizetacoj Equisetaceae
Equisetum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ekvizetoj ofte kreskas sur malsekaj grundoj aŭ eĉ en akvo. La ordinara ekvizeto (E. arvense) estas ofte rigardata kiel trudherbo, sed ĝi estas ankaŭ grava kuracplanto.

juna ŝoso de arbara ekvizeto (Equisetum sylvaticum] kun sporportanta strobilo

Priskribo redakti

Ekvizetoj havas tre reduktitajn, kutime ne-fotosintezajn, foliojn, kiuj aranĝiĝas en verticiloj kunfandiĝintaj en ingoj sur la tigo. La tigoj estas verdaj kaj fotosintezaj. Produktiĝas sporoj en strobiloj, konusecaj strukturoj pinte de iuj tigoj, sed ekvizetoj disvastiĝas ankaŭ pere de siaj multjaraj rizomoj.

Sistematiko redakti

La genro enhavas dudekon da specioj. La nuntempajn speciojn de la genro Equisetum oni dividas en du apartajn branĉojn, kutime rigardatajn kiel subgenroj. Hibridoj oftas, sed ĝis nun hibridiĝo estas konstatita nur inter specioj de la sama subgenro.[2]

Subgenro Equisetum

Equisetum arvense L. – ordinara ekvizeto

Equisetum bogotense Kunth – anda ekvizeto

Equisetum diffusum L. – himalaja ekvizeto

Equisetum fluviatile L. – akva ekvizeto

Equisetum palustre L. – marĉa ekvizeto

Equisetum pratense Ehrh. – kampa ekvizeto

Equisetum sylvaticum L. – arbara ekvizeto

Equisetum telmateia Ehrh. – granda ekvizeto

Subgenro Hippochaete

Equisetum giganteum L. – suda giganta ekvizeto

Equisetum myriochaetum Schltdl. & Cham. – meksika giganta ekvizeto

Equisetum hyemale L. – vintra ekvizeto

Equisetum laevigatum A. Braun – glata ekvizeto

Equisetum ramosissimum Desf. – multbranĉa ekvizeto

Equisetum scirpoides Micĥ. – nana ekvizeto

Equisetum variegatum Schleich. ex Weber & Mohr – bunta ekvizeto

Piednotoj redakti

  1. PIV2, p.277
  2. ^ Pigott, Anthony (4 October 2001). "Summary of Equisetum Taxonomy", National Collection of Equisetum.