Ekvizeto
Ekvizeto (Equisetum) estas genro de plurjaraj senfloraj herboj kun rizomoj kaj multartikaj, ĝenerale verdaj, fotosintezantaj tigoj, kiuj ĉe ĉiu artiko surhavas ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun liberaj pintoj.[1] Ekvizeto estas la sola holocena genro en la divizio de pteridofitoj ene de traĥeofitoj en la regno plantoj.
Ekvizeto | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Equisetum L., 1753 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Ekvizetoj ofte kreskas sur malsekaj grundoj aŭ eĉ en akvo. La ordinara ekvizeto (E. arvense) estas ofte rigardata kiel trudherbo, sed ĝi estas ankaŭ grava kuracplanto.
Priskribo
redaktiEkvizetoj havas tre reduktitajn, kutime ne-fotosintezajn, foliojn, kiuj aranĝiĝas en verticiloj kunfandiĝintaj en ingoj sur la tigo. La tigoj estas verdaj kaj fotosintezaj. Produktiĝas sporoj en strobiloj, konusecaj strukturoj pinte de iuj tigoj, sed ekvizetoj disvastiĝas ankaŭ pere de siaj multjaraj rizomoj.
Sistematiko
redaktiLa genro enhavas dudekon da specioj. La nuntempajn speciojn de la genro Equisetum oni dividas en du apartajn branĉojn, kutime rigardatajn kiel subgenroj. Hibridoj oftas, sed ĝis nun hibridiĝo estas konstatita nur inter specioj de la sama subgenro.[2]
Subgenro Equisetum
Equisetum arvense L. – ordinara ekvizeto
Equisetum bogotense Kunth – anda ekvizeto
Equisetum diffusum L. – himalaja ekvizeto
Equisetum fluviatile L. – akva ekvizeto
Equisetum palustre L. – marĉa ekvizeto
Equisetum pratense Ehrh. – kampa ekvizeto
Equisetum sylvaticum L. – arbara ekvizeto
Equisetum telmateia Ehrh. – granda ekvizeto
Subgenro Hippochaete
Equisetum giganteum L. – suda giganta ekvizeto
Equisetum myriochaetum Schltdl. & Cham. – meksika giganta ekvizeto
Equisetum hyemale L. – vintra ekvizeto
Equisetum laevigatum A. Braun – glata ekvizeto
Equisetum ramosissimum Desf. – multbranĉa ekvizeto
Equisetum scirpoides Micĥ. – nana ekvizeto
Equisetum variegatum Schleich. ex Weber & Mohr – bunta ekvizeto