Ekziloj en Sovetunio

(Alidirektita el Ekziligoj en Sovetunio)

Ekziloj en Sovetunio estas devigaj deportoj kaj sentermina setlado de civila loĝantaro en speciale indikitaj setlejoj sen rajto forlasi la lokon de restado kune kun trudlaboro ene de Sovetunio. Deportadoj estis aparta reprezalio rilate al ekziligo al gulagoj, sed ankaŭ aliaj deportadoj pro la mizeraj kondiĉoj kaŭzis amasajn mortigojn de la deportatoj kaj kutime poste rekoniĝis kiel genocido.

HistorioRedakti

La unuaj amasaj deportoj ligitaj kun la tuta aŭ signifa konfisko de bieno komenciĝis ankoraŭ antaŭ ekesto de Sovetunio en bolŝevika Rusio en 1920 kaj 1921. Ili koncernis kozakojn ekloĝintaj nordan randon de Kaŭkazio kaj la rusan Centran Azion. La nombro de deportitaj kozakoj estas taksata ĝis preskaŭ 100 mil. Tiuj ĉi kampanjoj estis gvidataj laŭ rekomendo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio, kaj ilia ĉefa adepto kaj realiganto estis Sergo Orĝonikidze. Kozakojn de Kaŭkazio ambaŭseksajn en la aĝo de 18 ĝis 50 jaroj oni deportis al foran nordon de eŭropa parto de Rusio kaj al Donbaso, kaj infanojn kun maljunuloj al setlejoj distancaj ne pli proksime ol 50 km de la gepatra vilaĝo.

En la jaroj 1929 - 1933 en Sovetunio oni faris tutlandan grandan operacon de elproprietigo, t.e. konfisko de tero aŭ alia havaĵo de la granda parto de kamparanoj, ilia pafmortigado, malliberigo kaj deporto de la familioj de kulakoj (vidu Senkulakigo).

Februare, aprile kaj junie 1940, kaj ankaŭ en majo kaj junio 1941 okazis post la soveta invado en Pollandon kvar ondoj de deportado el teritorioj de Pollando okupataj de Sovetunio. De la 9-a/10-a de februaro komenciĝis la unua deporto de poloj farita de la Ruĝa Armeo: komence ĉ. 220 mil homojn oni elveturigis al Ukraina SSR (Starobilsk), Siberio kaj Kazaĥio, la ekzilo koncernis ĉefe ŝtatajn oficistojn, bienproprietulojn, forstistojn kaj soldatajn transloĝantojn. La homoj amase mortis pro frosto, malsato kaj elĉerpiĝo. Tiu agado daŭris en kvar etapoj ĝis somero de la venonta jaro, kiam Nazia Germanio atakis Sovetunion. Laŭ la Asocio de Siberianoj oni deportis 1 350 000 polojn, ukrainojn kaj belorusojn. Unu triono ne travivis.

En majo kaj junio 1941 oni ankaŭ deportis lokan loĝantaron de Moldavio, Litovio, Latvio kaj Estonio kaj nombron de ekziligitoj el tiuj ĉi regionoj oni pritaksas al dekkelkaj mil de personoj.

Dum kelkaj jaroj ekde 1942 en Jakutio okazis la tragedio de Ĉurapĉa.

La amasa deportado de krime-tataroj okazis nur en majo 1944 - Stalino ĝin planis kiel kolektiva puno por la nacio pro laŭdira kunlaborismo de krime-tataroj kun germanoj dum la dua mondmilito.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Stanisław Ciesielski, Wojciech Materski, Andrzej Paczkowski, Represje sowieckie wobec Polaków i obywateli polskich. Ośrodek KARTA (KARTA-Centro), Varsovio 2000, p. 1-32.
  • В. Н. Земсков, "Кулацкая ссылка" в 30-е годы. Социологические исследования, 1991, N10. С.3-21. [1]
  • J. Otto Pohl, Ethnic Cleansing in the USSR, 1937–1949, Greenwood Press, Westport, CT 1999, ISBN 978-0-313-30921-2.
  • Pavel Polian, Against Their Will. The History and Geography of Forced Migrations in the USSR, Central European University Press, Budapeŝto 2004, ISBN 978-9-639-24168-8.